La dek-unua LF en Moskvo (Foto: Darja Morgunova)
La 20an de novembro en la Ruslanda ĉefurbo pasis la 11a Moskva Lingva Festivalo. En la duan jardekon de sia historio la festivalo eniris nesenprobleme. Unu tagon antaŭ ĝi la administracio de la universitato, kun kiu estis traktita kaj jam aranĝita la festivalo, malpermesis okazigi ĝin en sia ejo. Por nuligi la eventon aŭ remeti ĝin aliloken la organizantoj havis la vendredan vesperon kaj la sabatan tagon. Konservi la daton estis tre grave, ĉar la festivalo estis tre vaste anoncita interrete kaj ĉar kelkaj prelegontoj kaj gastoj el aliaj urboj jam venis al Moskvo aŭ estis venontaj.
Post tranokta interkonsilado la kvar ĉeforganizantoj decidis riski kaj transmeti la festivalon en alian, iom pli malgrandan edukejon. Nuliginte la tradiciajn multhomajn solenaĵojn – la Malfermon kun parado de la lingvoprezentantoj kaj Fermon kun granda koncerto – sed preskaŭ sen perdoj en la laborprogramo, ni okazigis la festivalon en la Centro de pedagogia majstreco (CPM). Vere: “kiu ne riskas, tiu ne trinkas ŝaŭmvinon”. Laŭ multaj partoprenintoj la festivalo grave gajnis pro tiuj ŝanĝoj: la malpli granda ejo evidentiĝis pli oportuna por orientiĝi, la aparataro bone funkciis en ĉiuj klasoj, la etoso iĝis eĉ pli hejmeca kaj samideana, ol kutime. La festivalo tiom plaĉis al ĉiuj, ke ni eĉ pripensos transiron al malpli grandaj festivalejoj por estonto.
En la nelonga malfermo salutis kaj bondeziris la festivalon ĝia direktoro Irina Gonĉarova kaj la vicdirektoro Anton Somin, ankaŭ nia savinto Vitalij Arnold – la direktoro de CPM. Post dek minutoj en 17 cambroj de la Centro komenciĝis la programo: lingvoprezentadoj, lingvistikaj prelegoj, majstroklasoj kaj iom da nacikulturaj distraĵoj. Entute la festivalo liveris al la interesiĝantoj 130 kvardekminutajn aranĝojn. El 64 lingvaj prezentoj 24 okazis dufoje, kaj prezento de Esperanto – trifoje. La festivalon kronis komuna lingva kvizo por ĉiuj. En la organizado partoprenis 35 homoj (21 el ili estas esperantistoj) kaj deko da volontuloj. La prelegantoj estis ĉirkaŭ 100. La gastoj apenaŭ kalkuleblas, ĉar la festivalo estas senpaga, sed estis disprenitaj ĉ. 800 programfolioj. Post la oficiala programo la organizantoj kaj prelegantoj estis regalitaj en la manĝejo, ni tostis per ŝaŭmvino kaj sukoj, multe kaj bele kantis, farinte por ni mem la amikan koncerton.
Tra la festivalo la Esperanta spirito ŝvebis ĉie – kaj apud la Esperanta stando kun libra ekspozicio, kaj en paroloj de la organizantoj, kaj en la programfolioj kun reklamoj de Esperanto-aranĝoj, videblaj en ĉies manoj.
La evento de tiu ĉi festivalo estas ĝia preskaŭsamaĝulo, la 11-jara Petro Fedosov, la plej juna lingvoprezentanto tra la historio de MLF kaj eble eĉ tra la 20-jara historio de ĉiuj lingvaj festivaloj en la mondo. Fluparolanta esperantisto-aŭtodidakto ekde la fino de la pasinta jaro, Peĉjo prezentis Esperanton, kaj faris tion kun nekredebla majstreco. Admirojn kaj gratulojn!
Fine mi volonte mencias, ke unu tagon antaŭ MLF-11, la 19an de novembro, sabate, en la Siberia urbo Novosibirsko okazis la unua Lingva Festivalo. Ni ankoraŭ ne scias la detalojn, sed kore salutas la kuraĝon de la organizanto Katerina Arbekova kaj deziras al la nova festivalo longan vivon! Intertempe la moskva teamo de prelegantoj jam prepariĝas stari norden, al la Granda Novgorodo, por kontribui al la programo de la 5a tiea festivalo, okazonta la 27an de novembro.
Vastiĝon al la Festivala Movado!
Irina Gonĉarova
direkoro de MLF
kunordiganto de MEA MASI
http://www.lingvafestivalo.info/
Ĝi estas artikolo el la januara kajero de La Ondo de Esperanto (2017).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2017, №1.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2016/11/masi-20
‘La informo mankas, ĉar ni opinias ĝin ekster la temo. Por ni pli gravas, ke la festivalo okazis kaj kiel ĝi pasis, ol pro kio ĝi ne okazus.’ Eble vi pravas kara Mirina sed por eviti similan problemon aliloke kaj alilande mi restas scivolema. Aliflanke, post ekzameni vian klarigon de komplika kaj delikata situacio mi opinias ke vi jam tre bone agis kaj sufiĉe ĉion eksplikis. Dankojn kaj gratulojn.
En 1990, jes 1990, mi veturis al Moskvo kaj propraokule spektis sur Ruĝa Placo mem en la koro de ateisma komunismo du manifestaciojn okaze de festa tago en Oktobro, fakte frue en Novembro se mi memoras – (1) Kristana sankta meso (2) la caro revenu. Similaj ikonrompaj eventoj miaopinie baldau ekokazos en Usono kiam la nova prezidento tie regas.
Kiam la usona imperio trapasas la saman fin-vojon de ĉiuj antaǔaj imperioj la nuntempa populareco de la angla lingvo probable alfrontos ĝuste saman ekzamenadon kiun devis travivi la rusa lingvo tra centra Azio, la baltaj ŝtatoj k.a. je la ekstreme subita morto de la sovetia imperio.
En tiun vakuon ĉu junuloj daurigu kontrau grandega financa perdo flanke de siaj gepatroj studadon de la ‘diabla’ angla lingvo? ĉu la ĉina kaj ties malfacilaj ideogramoj tiam sukcesos denove? ĉu la zamenhofa lingvo….
Amike
Paulo
Dankon.
Saluton, Tjeri.
La informo mankas, ĉar ni opinias ĝin ekster la temo. Por ni pli gravas, ke la festivalo okazis kaj kiel ĝi pasis, ol pro kio ĝi ne okazus.
Organizo de senpaga festivalo en grandegega universitato far’ de jure neregistrita societo, kia estas la Moskva E-Asocio, estas burokrate tre komplika afero, postulanta multegajn interkonsentojn. Sed ĉi-foje ni trafis specialan situacion. Tuj post la konfirmo de la Festivalo far’de la rektoro de la Moskva pedagogia ŝtata universitato tiu (la rektoro) estis subite maldungita de la Rusia registaro, sed liaj maldungiĝantaj teamanoj – jam niaj kunlaborantoj – garantiis al ni, ke ili transdonos la aferon al la nova teamo de la nova ĉefo, kaj tiuj homoj multe klopodis, sed la transdonado ne iris glate, kaj kiam ĉio estis finpreparita kaj bezonatis nur skriba permeso de la nova rektoro por enlasi la festivalon en la Konstruaĵon de filologiaj fakultatoj, la rektoro skribis, ke opinias la okazigon de la evento ne celkonforma. Tio okazis vendrede tage, kaj por dimanĉo estis anoncita (tra tuta Moskvo) la festivalo. Dank’al nekredeblaj penoj de la organiza teamo kaj bonŝanco trakti la problemon kun Vitalij Arnold, la Festivalo okazis en la Centro de pedagogia majstreco.
Jen tiel.
Mankas la informo, kial “unu tagon antaŭ ĝi la administracio de la universitato, kun kiu estis traktita kaj jam aranĝita la festivalo, malpermesis okazigi ĝin en sia ejo”… kaj kial mankas, tiu ĉi informo?