Heroldo de Esperanto en 2017

Heroldo de Esperanto
Sociala Grupo Lexus en Brazilo, eldononto kaj posedonto de Heroldo de Esperanto ekde januaro 2017, anoncas la abontarifojn por la venonta jaro.

La gazeto ne plu estos trisemajna, sed monata. Ĝi enhavos dudek paĝojn anstataŭ kvar, sed en formato A4 anstataŭ A3. Tial ke la kovrilo kaj la dorskovrilo ne enhavos artikolojn, kaj ĉiu paĝo enhavos malpli ol duonon de la nunaj, tio egalos al cento da nunaj paĝoj, anstataŭ sepdeko. Pro ĉi tiu kresko ankaŭ la abontarifoj altiĝos.

Papera versio: 20 paĝoj (parte koloraj), inkluzive de du 4-paĝaj kajeroj, nome Lingvio (lingvoj) kaj Spegulo (arto kaj kulturo).
Provabono por 4 numeroj: 26 eŭroj
Abono por 12 numeroj: 59 eŭroj

Reta versio ĝisdatita ĉiutage (ĉiutage novaj informoj/artikoloj). La legantaro/abonantaro havos socian reton je sia dispono (registriĝo estos libera por ĉiuj, abonantoj kaj neabonantoj):
Provabono por 4 monatoj: 13 eŭroj
Abono por 12 monatoj: 29 eŭroj
Abono por 24 monatoj: 58 eŭroj

Fonto: HeKo 620 2-B

Se vi ŝatas la tekston, rakontu pri ĝi:
  • Facebook
  • Добавить ВКонтакте заметку об этой странице
  • Twitter
  • LiveJournal
  • Одноклассники
  • MySpace
  • Digg
  • В закладки Google
  • LinkedIn
  • Reddit
  • Яндекс.Закладки
  • email
  • Add to favorites

1 komento pri “Heroldo de Esperanto en 2017”


  1. Giorgio Silfer

    En la venonta jarkolekto Giorgio Silfer zorgos pri unupagha geopolitika rubriko (kun atento ankau al Esperantio), titolita “Diagonale”.

Vi devas registriĝi por komenti.



Bad Behavior has blocked 858 access attempts in the last 7 days.