La tempoj ja ŝanĝiĝas

Bob Dylan, nobelpremiito pri literaturo 2016

Laŭdire tri el la kvin elektantoj de la Nobel-premio por literaturo estas anoj de la tiel nomata Woodstock-generacio. Ni devas aserti, ke la protestantoj de 1968 ja postlasis multajn spurojn ne nur en iliaj mensoj, sed ankaŭ en tiuj de postaj generacioj. Ili revis pri alternativaj modeloj por la socio, emfazis burĝajn rajtojn, kontraŭstaris militan enmiksiĝon ktp. Unu el iliaj herooj estis Bob Dylan. Dylan ne nur “kreis novan poezian esprimon en la kadro de la granda tradicio de la usona kanzono”, sed li mem estis elstara reprezentanto de tiu movado.

Eble la sveda akademio ankaŭ volis atentigi pri ĝuste tiu alispeca mesaĝo al la usonaj balotontoj? Tamen ĉi-foje la “perdintoj de la tutmondiĝo” blovis en la vento kaj preferis elekti prezidenton, kiu predikas interalie rasismon, seksismon kaj gejofobion. Tiuspecaj homoj ne klopodas trovi novajn poeziajn esprimojn.

Dylan neniam ŝatis nimbon ĉirkaŭ sia persono. Persiste li restis fidela al si mem, ano de “kontraŭkulturo” kaj eĉ kontraŭ la kontraŭkulturo. Tiel post la anonco pri la premio okazis farso, kiun eĉ Dario Fo apenaŭ povintus elpensi: la ricevinto de la (ankoraŭ) plej prestiĝa literaturpremio ne estis atingebla. Vane la akademio klopodis voki lin plufoje. Intertempe aperis mencio pri la premio en la retejo de Dylan, kio ja povus indiki iuspecan agnoskon, sed poste ĝi denove malaperis. La sveda verkisto Per Wästberg perdis ĉian diplomatemon kaj nomis tiun foreston de dankemo “maldeca kaj aroganta”. Je la fino de la unua akto sekretario Sara Danius ja konfirmis, ke Dylan “humile” dankis kaj klarigis, ke la atribuo igis lin “senparola”. Dum la dua akto, kiu ankoraŭ estas ludata en mondaj felietonoj, oni grumblas, ĉu li vere volas vojaĝi al Svedio por ricevi sian premion. Hodiaŭ, la 17an de novembro, Dylan anoncis, ke li ne havos tempon. La akademio konfirmis, ke ja sufiĉas verki dankparoladon. Bonvolu mem sekvi – estas amuza surscenigo.

Dylan ja ricevis sufiĉe da premioj, sed jam en 1964 li priskribis siajn pensojn pri premioj: “Mi antaŭe falis en tiun kaptilon. Mi rigardis ĉirkaŭe kaj vidis aron da uloj, kiuj neniel rilatis al mia politiko kaj mi angoriĝis. Laŭdire ili estis sur mia flanko, sed mi sentis neniun rilaton kun ili. Jen estis tiuj personoj, kiuj estis maldekstruloj en la tridekaj jaroj kaj nun ili subtenas klopodon por burĝaj rajtoj. Tio estas en ordo, sed ili ankaŭ havis ŝminkaĵojn kaj juvelojn kaj estas kvazaŭ ili elspezis la monon pro kulposento. Mi estis foririnta, sed ili sekvis min kaj kaptis min. Ili diris al mi, ke mi devas akcepti la premion”. Ŝajne li restas fidela al si mem

Jes, sendube Dylan havas ege grandan influon al la nuntempa populara muziko. Mi ne aŭdacas eĉ skizi tiun influon. La usona prezidento Obama iam konstatis: “Hodiaŭ ne estas pli granda giganto en la historio de la usona muziko. Ankoraŭ post tiom da jaroj li daŭre ĉasas tiun sonon, ankoraŭ serĉas erojn da vero”. Jes, la influo de Dylan al la muziko kaj kulturo ne estas disputebla. Sed al literaturo? Kantotekstojn oni kantas, poemojn oni legas. Ĉu vere eblas legi liajn tekstojn kiel puran literaturon disde lia muziko, lia voĉo? Mi timas, ke la ĵusa elekto de la akademio estas serioza mispaŝo. Mi agnoskas, ke multaj legantoj ne samopinias kaj superŝutos min per kritiko pro mia manko de komprenemo pri la genio de Bob Dylan.

Jes, per tiu elekto la akademio denove plilarĝigas sian koncepton pri literaturo. Ili jam faris tion pasint-jare, kiam ili premiis ĵurnalistinon, kiu tamen havas vizian superrigardon. Tial pasint-jare ankoraŭ eblis defendi tiun decidon. Iasence ili ankaŭ ĉi-jare interfratigas la konceptojn de “alta” kaj “populara”, komerca kulturo. Tamen tio ne estas la tasko de la akademio. Ili devas trovi verkiston kiu estas la personigo de la “ideala tendenco”, laŭ la testamento de Alfred Nobel. Estas abunde da kandidatoj, kiuj meritus tiun tutmondan laŭdon. Ngũgĩ wa Thiong’o aŭ Colm Tóibín estintus pli interesa elekto. Se estis la vico de usona verkisto, Philip Roth, Don DeLillo aŭ Margaret Atwood povintus esti pli taŭgaj kandidatoj.

Bob Dylan estas grava en la nuntempa kulturo, sed li ne meritas premion dediĉitan al literaturo.

Wolfgang Kirschstein

Foto: Dylan en Roterdamo, 1978 (Fonto: Chris Hakkensm Vikimedia Komunajo)

Ĉi tiu artikolo aperis en la novembra-decembra kajero de La Ondo de Esperanto (2016).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2016, №11-12.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2016/11/dylan

  1. Komentoj mankas

Vi devas registriĝi por komenti.