Stranga ruslanda manĝkutimo

manĝaĵoj
Kiel multaj el ni, somere mi ŝatas vojaĝi kaj viziti aliajn landojn. Ĉi-jare nia familia celo estis Grekio, pli precize Peloponeso. Tie kaj ankaŭ en nia najbara lando Ĉeĥio ni kelkfoje spertis, ke ruslingvaj gastoj en restoracioj ofte havas strangan kutimon: ofte ruslingvaj gastoj mendis manĝaĵon aŭ trinkaĵon por ŝajne nur gustumeti. Ili lasis preskaŭ ĉion, aŭ almenaŭ grandan parton de la manĝaĵo, sur sia telero, por eble mendi denove. Simile al trinkaĵoj. Lasante plenajn glasojn da vino sur la tablo ili forlasis restoracion.

Nun mia demando: Ĉu tio estas tradicia kutimo en Rusio aŭ nur hazarda koincido? Kaj, se ĝi estas ruslanda kutimo, ĉu ĝi havas aŭ havis ian sencon? Ĉu eble por demonstri profesian kaj ekonomian bonfarton aŭ riĉecon? Aŭ ĉu ĝi devenas de iu prareligia, superstiĉa kutimo, ne finmanĝi?

Ne miskomprenu min, mi petas. Sed nia germania kutimo estas inversa: “Oni ne faras tion kun manĝaĵo”.

Tial mi ĝojus ricevi respondojn kaj klarigojn de tiu kutimo de Vi aŭ miaj kunlegantoj,

Wolfram Rohloff

Ĉi tiu artikolo aperis en la oktobra kajero de La Ondo de Esperanto (2016).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2016, №10.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2016/10/ruslando-2

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi