La oktobra Ondo

La Ondo de Esperanto“Ni kunkreu kapablan, engaĝitan, multflankan kaj efikan Asocion” estas la titolo kaj la kerna ideo de la intervjuo kun Mark Fettes, ĉi-somere elektita por la dua trijara prezidanta mandato en UEA. Li respondas al demandoj de Aleksander Korĵenkov pri senalternativaj elektoj en UEA, pri plenumitaj kaj neplenumitaj celoj kaj projektoj dum la antaŭa prezidanteco, pri la “Strategia plano” kaj “Daŭripova evoluo” (du aferoj, pri kiuj multaj el niaj aktivuloj apenaŭ interesiĝas), pri la novaj direktoro kaj redaktoro, pri la modifo de la Statuto de UEA kaj restrukturigo de la rilatoj kun TEJO kaj pri aliaj gravaj temoj.

Ĉi tiu intervjuo estas la ĉefmaterialo de la oktobra kajero de La Ondo de Esperanto, antaŭ du semajnoj dissendita al la abonantoj. Sed, nature, ne mankas la kutimaj sekcioj kaj rubrikoj. En la primovada sekcio “Eventoj” estas artikoloj pri la someraj kaj septembraj esperantistaj aranĝoj, interalie, pri la 72a Internacia Junulara Kongreso en Vroclavo, Lernfesto en Saarbrücken, Itala Kongreso de Esperanto, Moskva Esperanto-Renkontiĝo, partopreno de la partio Unu Mondo en lokaj balotoj en Germanio, informado pri Esperanto en la tradicia festivalo “Przystanek Woodstock” ĉe la limo de Pollando kaj Germanio, japana descendo en Saĥaleno kaj aliaj esperantistaj aktivadoj.

En la rubriko “Tribuno” estas publikigitaj ses leteroj de niaj legantoj, kiuj esprimas sian opinion pri la baldaŭa transformiĝo de La Ondo de Esperanto al bitgazeto kaj la redakciaj komentoj al ĉiu el tiuj leteroj. La konata ĉina aktivulo Trezoro Huang Yinbao en sia artikolo alvokas siajn samlandanojn paroli Esperanton ankaŭ kun sialandaj samideanoj. Chuck Smith kaj Evildea, bone konataj en la reta Esperantujo, rakontas pri Amikumu – nova revolucia telefonaplikaĵo por esperantistoj…

Post kelkmonata paŭzo en La Ondo reaperas lingvaj respondoj de Alexander Shlafer, direktoro de la Sekcio “Lingva Konsultejo” de la Akademio de Esperanto. En la rubriko “Nia Trezoro” Peter Zilvar kaj Zsófia Kóródy rakontas pri la Esperanto-urbo Herzberg am Harz.

La oktobra kultura sekcio proponas originalan novelon de Julian Modest, recenzojn kaj, interalie, inviton al la literatura konkurso Liro-2016. En “Mozaiko” oni trovas apud respondoj al la antaŭa konkurstasko, nova krucvortenigmo kaj spritaj splitoj kaj preskeraroj de István Ertl la duan versenigmon de Valentin Melnikov. Tralegu ĝin kaj divenu, pri kiu temas.

La revuo ankaŭ enhavas la kalendaron de jubileoj, festoj kaj memordatoj por oktobro, nekrologan rubrikon, multajn unufrazajn movaderojn en la rubriko “Koncize” kaj plurajn fotojn, el kiuj kvar estas faritaj de Ivo Miesen, inkluzive de la kovropaĝa foto el la Vroclava IJK, de kiu al ni rigardas la juna sveda aktivulino Charlotte Scherping Larsson.

En la oktobra Ondo aperis ankaŭ la listo de niaj perantoj, kiuj jam pretas akcepti abonkotizojn por la sekva jaro, kiam La Ondo de Esperanto aperos kiel bitgazeto abonebla en ĉiuj landoj kontraŭ 15 eŭroj por la tuta jaro.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Senkategoria kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi