La plej juna guberniestro en Ruslando

Iam mi rakontis, ke neniu guberniestro en Kaliningrada regiono sukcesis resti por la dua oficperiodo, ĝis tiun postenon okupis lokano Nikolaj Cukanov. Li sukcesis elektiĝi por la dua fojo, ne havante gravajn konkurenculojn. Sed ĉu nia loka diraĵo estas efektive malprava? Ja post la reelekto Cukanov gvidis la regionon malpli ol unu jaron kaj estis eksigita – bone, ne eksigita, sed promociita al pli honora ofico de la reprezentanto de la prezidento en la Nord-okcidenta federacia zono kaj translokiĝis al Peterburgo.

La 28an de julio 2016 Vladimir Putin enoficigis Jevgenij Ziniĉev kiel provizoran plenumanton de la guberniestaraj taskoj. Ziniĉev estas enigma figuro, oficiro el la sekurecservo, ano de la prezidenta gardoservo. Ĵurnalistoj malmulton sciis pri li, eĉ ne lian kleron (la temo pri klero kaj disertacioj lastatempe populariĝis en Ruslando). La kontaktoj kun li estis tre limigitaj, kaj la unua gazetara konferenco daŭris 49 … sekundojn. Sed okazis nova surprizo – post iom pli ol du monatoj la 6an de oktobro prezidento Putin akceptis la peton de Ziniĉev pri eksiĝo pro familiaj cirkonstancoj.

Post la demisio de Ziniĉev la guberniestran postenon en Kaliningrado okupis la 30-jaraĝa Anton Aliĥanov, antaŭe laborinta en la ministerio de justico (2010-2013) kaj ministerio de industrio kaj komerco (2013-2016) en Moskvo. Pli ol unu jaron li estris la registaron de Kaliningrada regiono. Li iĝis la plej juna regiona gvidanto en Ruslando. Aliĥanov naskiĝis la 17an de septembro 1986 en Suĥumi, tiam en Abĥaza Aŭtonoma Soveta Socialisma Respubliko. Li finis Ruslandan Ŝtatan Impostan Akademion. Kandidato de ekonomiaj sciencoj. Anton Aliĥanov estas edziĝinta, patro de du infanoj.

Dum la renkontiĝo kun la prezidento de Ruslando, Aliĥanov prezentis la ĉefajn taskojn:

  • Finpretigo de la leĝo pri ekonomia evoluo de Kaliningrada regiono, kies statuso de libera ekonomia finiĝis ĉi-jare;
  • Problemoj de transporta atingebleco, interalie, starigo de prama linio al la granda Ruslando kaj subvenciado de aviaj flugoj;
  • Energetika sekureco de la regiono;
  • Okazigo de la Piedpilka Mondpokalo en 2018.

Ne malpli populara interreta novaĵo iĝis informo pri alia eksa Kaliningrada guberniestro Georgij Boos, kiun oni memoras pro la bonega Ĉemara Rond-ŝoseo, ekkonstruita dum lia oficperiodo. Do, al Boos naskiĝis filo. Ĉu vere grava novaĵo pri la sepa infano de Boos? Jes, ja estas la unua filo post ses filinoj naskiĝintaj en tri geedzecoj.

Halina Gorecka

Legu ankaŭ

Halina Gorecka: Nikolaj Cukanov, la kvina estro de la regiono

Fonto: Radio Esperanto, podkasto 39, 9 okt 2016.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Halina Gorecka, Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi