Reinhard Haupenthal forpasis

La 29an de septembro 2016 post longa suferiga malsano forpasis

Reinhard Haupenthal (1945-2016)

Reinhard Haupenthal
Reinhard Haupenthal naskiĝis la 17an de februaro 1945 en Kronach, studis lingvojn, teologion, filozofion kaj pedagogion en la Sarlanda Universitato, poste estis instruisto pri la germana lingvo kaj katolika religio en Saarbrücken. Esperantisto ekde 1961, li estis multjara afergvidanto de la Sarlanda Esperanto-Ligo (SEL) kaj instrukomisiito pri esperantologio kaj interlingvistiko ĉe la Sarlanda Universitato. Dum 15 jaroj organizis Kulturajn Semajnfinojn kun elstaraj prelegantoj (Auld, Boulton, de Diego, Duc Goninaz, Neergaard, Ragnarsson, Régulo Pérez, Szerdahelyi, Wells k. a.). Redaktis la revuojn Dialogo (1973-88), Internacia Pedagogia Revuo (1973-74), Volapükabled (1985-90), Iltis-Forumo (1989-95) k. a. Multe okupiĝis pri la vivo kaj verkoj de Zamenhof kaj Schleyer.

La ĉefa agadsfero de Haupenthal estis eldonado. De 1968 ĝis 2010 li eldonis 260 librojn kaj broŝurojn (poste aperis pli ol 30 pliaj libroj), plejparte en Esperanto, sed ankaŭ en la germana kaj aliaj lingvoj pri Esperanto, Volapuko kaj ingerlingvistiko; inter ĉi tiuj libroj estis ankaŭ liaj propraj verkoj originalaj kaj tradukitaj (plej laste La suferoj de la juna Werther de Goeto, 2015). Lia propra bibliografio, eldonita en 2006, enhavas 854 erojn, kaj la nombro de liaj publikaĵoj dum la posta jardeko certe superis milon.

Ni funebras okaze de la morto de Reinhard Haupenthal, kiu dum pluraj jaroj kontribuis prihistoriajn artikolojn, recenzojn kaj tradukojn al La Ondo de Esperanto kaj donis multajn valorajn konsilojn pri niaj esplora kaj eldona agadoj; kaj ni sincere kondolencas al lia edzino Irmi.

Pacon al lia animo!

Halina Gorecka
Aleksander Korĵenkov

Konstanta referenco: http://sezonoj.ru/2016/10/haupenthal/

11 komentoj pri “Reinhard Haupenthal forpasis”


  1. Nikolao Gudskov

    Terure, kiom da elstaraj esperantistoj forpasis dum lasta jaro… Jen ankaux Haupental… Por esperantologio kaj interlingvistiko tio estas grandega perdo. Ni esperu nur, ke la leciono de skrupulega esplorado, kiun li donis al cxiuj posteuloj ne estos vana, kaj trovigxos novaj homoj, kiuj sukcesos bone uzi lian heredajxon.
    Dormu li en paco!
    Nikolao Gudskov

  2. Lu Wunsch-Rolshoven

    Reinhard Haupenthal estis mia Esperanto-instruanto kaj tre bone faris tiun taskon. En 1977 mi partoprenis lian Esperanto-kurson en la sarlanda universitato, kiun li gvidis por mi, kvankam mi estis la sola lernanto. Li brile elektis lernolibron de William Auld (Esperanto einmal anders, tradukita de li; Esperanto – a new approach), kiu rapide kondukas la lernanton al legado de elektitaj literaturaj tekstoj. Vere estis ĝojego povi post nur kelkaj horoj de legado ĝui literaturaĵon kaj ne tedajn, senenhavajn lernolibrajn tekstojn; Ionesco ja tiel bele mokis tiaĵojn. En la posta semestro li daŭrigis la instruadon per altnivelaj tradukekzercoj.

    Li ankaŭ tre zorgis pri mia enkonduko en la Esperanto-komunumon: Li invitis min al la ĉiumonataj kunvenoj de Sarlanda Esperanto-Ligo (SEL), li instigis min membriĝi en SEL aŭ almenaŭ aboni ties elstaran gazeton “Dialogo” (kiu estis ĉefe recenzo-revuo – tion mi legis kun ĝuego), li invitis min al la Esperanto-semajnfinoj de SEL, li invitis min al regiona kongreso en Strasburgo kaj kunveturigis min tien per sia aŭto, li sendis min al la universitata biblioteko por tie peti aĉeton de du Esperanto-libroj (supozeble kun la espero, ke tio ankaŭ helpos mian eniron en la literaturon), li instigis min verki artikolon baldaŭ post mia eklernado. Per ĉio ĉi li sukcesis, ke mi konatiĝis kun la literaturo kaj kun homoj, kio ambaŭ frue kaj forte ligis min al la Esperanto-komunumo.

    Haupenthal estis multe pli ol nura instruanto – li estis vera kaj sincera gvidanto en Esperantujon. Mi lernis el lia agado, ke iusence ĉiu Esperanto-lernanto estas la ĉefpersono de unuopa projekto – ne multe gravas kiom da homoj vi ekinstruas pri Esperanto, gravas kiom da homoj vi fininstruas ĝis kiam ili atingis bone uzeblan lingvan nivelon, bonan superrigardon pri la literaturo kaj aliaj kampoj de aplikado – kaj kelkajn Esperanto-konatojn.

    Al liaj atingoj apartenas ankaŭ la kreado de la libroservo de Sarlanda Esperanto-Ligo, kiu vendis la proprajn eldonaĵojn kaj tiujn de aliaj eldonejoj. La libroservo kompreneble subtenis la ĝeneralan edukan kaj klerigan laboron de li.

    Kvankam la eldonado de libroj konsistigis gravan parton de lia agado, ankaŭ la propra verkado estis imponega, ne nur per la kvanto, sed antaŭ ĉio per la kvalito de ekz. esploroj kaj tradukoj. (Tion mi diras, kvankam pri la uzado de neologismoj mi havas iom alian opinion ol li havis.)

    Mi bezonis sufiĉe multan tempon, ĝis kiam mi komprenis, ke gravegan kontribuon Reinhard Haupenthal donis ankaŭ sur la organiza kampo. Li zorgis pri la Kulturaj Semajnfinoj de Sarlanda Esperanto-Ligo, kiuj tiutempe okazis dufoje jare. Oni ofertis kvin sesiojn de po du instruhoroj en diversaj niveloj – komencantoj, progresantoj, prelegoserio. Kaj jes, la prelegantoj estis tre altnivelaj. (Poste Haupenthal kutime eldonis libron kun la enhavo de la prelegaro – mi ekzemple tre ĝuis tiun de Auld pri la originala literaturo, el kiu mi memoras pri amuza detalo, nome la plej longa Esperanto-rimo, eble pli ol 20 literoj.)

    En 1978 la semajnfinoj havis eble 50 partoprenantojn – en postaj jaroj ili kreskis ĝis proks. 150 kaj tiel fariĝis grava ero en la regiona Esperanto-vivo. Ĉio estis zorge preparita kaj realigita.

    La toleremo de Haupenthal pri fuŝa kaj nezorga laboro ne estis tre granda. Mi aŭdis ekz. plendon de homo, kiu verkis alvokon, en kiu troviĝis du akuzativaj eraroj. La aglaj okuloj de Haupenthal tuj trovis ilin kaj li rifuzis subskribi. Mi konfesas, ke mi tre bone komprenas lian starpunkton – kvankam eble en tia situacio estas pli konfliktevite provi kaŝi la konstaton kaj “forgesi” la subskribon. Estas imprese konstati, ke Haupenthal malgraŭ kelkfoje rigora starpunkto tre sukcese kunlaboris kun multaj dekoj da homoj. Ankaŭ la Kulturaj Semajnfinoj sub lia gvido allogis, kiel skribite, fine pli ol cent partoprenantojn.

    Estis por mi triste vidi, ke post la fino de lia oficado por SEL multaj agadoj kolapsis – ne plu estis eldonado, ne plu aperis la gazeto Dialogo, la Semajnfinoj okazis plu nur unufoje jare kun tre reduktita partoprenantaro. Eble regiona asocio ne estis la bona organiza modelo por lia agado – eble estis pli bone, kiel li poste faris, organizi la agadon en entrepreneto. Eble aliflanke homoj en Esperantujo ankaŭ lernu iom de manaĝeraj konsilistoj: Peter Ferdinand Drucker ekzemple konstatis, ke sukcesegaj kunlaborantoj ofte estas iom malfacilaj en la interhoma kontakto – li tre rekomendas tion toleri kaj ĝoji pro la bonega laboro, kiun ili liveras, ĉar fine la tasko de organizaĵo ja estas atingi la celojn; por tio laŭ li indas elteni kelkfoje malglataĵojn.

    La mallongigo de Sarlanda Esperanto-Ligo estas SEL; tion Haupenthal reklamcele longigis al “Solida Esperanto-laboro”. Tio vere bone karakterizas lian tutan vivoverkon por Esperanto.

  3. Giorgio Silfer

    Studienrat Reinhard Haupenthal (hematologie kromnomita “la negativa faktoro RH de la germana Esperantujo”) estis eksigita el Sarlanda Esperanto-Ligo antau la 1990aj. Tamen po du kulturaj semajnfinoj jare okazadis ghis 1998. Mi persone partoprenis en du el ili (senhaupenthalaj) kaj atestas pri ilia sukceso, kvante kaj kvalite. Cetere, la ideo de kultura semajnfino RH kopiis el KCE en Svislando, lau la organiza modelo de Claude Gacond. Suum cuique tribuere…

  4. Giorgio Silfer

    la ideoN

  5. Antisilfero

    Ĉu Ĝorĝo Silfer imagas, kiujn/kiajn komentojn li ricevos post sia morto? Mi antaŭĝuas ilin legi.

  6. Giorgio Silfer

    Mi disvastigas nur verajhon, kaj sen kasho pri mia identeco.

  7. Lu Wunsch-Rolshoven

    Verŝajne ĉ. 1989 Haupenthal eksiĝis el SEL. La fakto, ke ankoraŭ ĝis 1998 povis okazi du Kulturaj Semajnfinoj jare, bone montras, kiom solida estis la Esperanto-laboro de Haupenthal. – La ideo de semajnfino kun kursoj kaj prelegoj estas iom pli malnova ol KCE kaj SEL.

  8. Giorgio Silfer

    Lu prave komprenis ke ne temas pri RH, sed pri SEL. Mi kontestis lian aserton: “Estis por mi triste vidi, ke post la fino de lia oficado por SEL (…), la Semajnfinoj okazis plu nur unufoje jare kun tre reduktita partoprenantaro.”

    Eblus kontesti ankau: “ne plu estis eldonado, ne plu aperis la gazeto Dialogo”. La unuan, char indus distingi inter la efektiva laborplano de SEL kaj la uzo de la siglo por persona eldona agado; la duan, char indus esplori kiun periodajhon produktis RH sendepende de SEL post sia eksigo.

  9. Lu Wunsch-Rolshoven

    Mi do precizigas: “Estis por mi triste vidi, ke _nur jardekon_ post la fino de lia oficado por SEL (…), la Semajnfinoj okazis plu nur unufoje jare kun tre reduktita partoprenantaro.”
    kaj
    “ne plu estis eldonado _en la nomo de SEL_, ne plu aperis la gazeto Dialogo _aŭ alia gazeto de SEL_”.

    Estas por mi nun tempo por silenti kaj memori la grandegan kontribuon, kiun Reinhard Haupenthal donis al Esperantujo – por tiuj, kiuj estis kaj estas pretaj akcepti ĝin.

    Cetere oni povas lerni el la konsiloj de Drucker aŭ ne – ĉiu laŭ sia plaĉo.

  10. Giorgio Silfer
  11. Johano

    La tuta kaj impona librokolekto de Haupenthal pasxo post pasxo eniras en la Bayerische Staatsbibliothek (BSB)(Bavara Sxtata Biblioteko) laux en 2006 kun geedzoj Irmi kaj Reinhard
    haupenthal farita kontrakto. Jam pli kaj pli da libroj aperas en la elektronika OPACplus katalogo de BSB, kaj parto ecx estas legebla parte (per kunlaboro de BSB kun google). BSB la librosignaturon BiblHaup der la Biblioteko Haupenthal ne nur konservas, sed transprenis kaj origine prezentas.

Vi devas registriĝi por komenti.