Dudektaga foresto

kaŭkazo

Halina sur la Fera Monto apud Ĵeleznovodsk (2012)

De la 13a ĝis la 31a de oktobro la eldonanto de La Ondo de Esperanto Halina Gorecka kaj ŝia edzo (kaj la redaktoro de La Ondo) Aleksander Korĵenkov restados ekster sia loĝurbo Kaliningrado. Ili pasigos dudekon da tagoj en nordkaŭkaza sanatorio en Jessentuki, kadre de la Ruslanda saniga servo, kiu fojon en kelkaj jaroj disponigas senpagan restadon en sanatorio al pluraj kategorioj de malsanuloj kaj ties nemalhaveblaj akompanantoj. La antaŭan fojon ni estis en sanatorio (en Ĵeleznovodsk) en junio 2012.

Dum ĉi tiu tempo ni ĝuos ne nur la kuracadon kaj belaĵojn de Kaŭkazo, sed ankaŭ senretecon, kaj pro tio ni ne povos rapide respondi al viaj retleteroj, nek povos plenumi mendojn de abonoj kaj libroj ktp. En la redakcio restos nia filo Aleksej Korĵenkov, kiu kontrolos nian redakcian poŝtkeston kaj, okaze de urĝa bezono, plusendos la plej urĝajn mesaĝojn al ni.

Tamen en ĉi tiu novaĵretejo dum nia foresto aperos kvin tekstoj, kiujn estas planitaj por la 14a, 18a, 21a, 24a kaj 27a de oktobro. Vi povos legi kaj komenti ilin, sed ni apenaŭ sukcesos rekomenti.

Ni petas vian komprenemon pri nia dudektaga silento.

Ĝis novembro!

Halina Gorecka
Aleksander Korĵenkov

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

1 respondo al Dudektaga foresto1

  1. Mikelo diras:

    Mi tutkore deziras al ambau vi agrablan kaj ripozan restadon!
    Fartu bone!

    Kun miaj plej amikaj salutoj el suda Francio.

Respondi