Mark Fettes: Ni kunkreu kapablan, engaĝitan, multflankan kaj efikan Asocion

markfettesĈi-julie en Nitro la Komitato de UEA elektis profesoron Mark Fettes por la dua trijara prezidenta mandato en la plej granda esperantista asocio. Malgraŭ la granda nuntempa okupateco, interalie, pri la ĝenerala voĉdono en UEA, Mark Fettes afable konsentis respondi ok demandojn de nia redakcio.

Kio decidigis vin rekandidatiĝi por la dua sinsekva prezidanteco en UEA?

Nu, simple restas amaso por fari. Aparte grava por mi estas la ŝanco kunlabori kun nia nova Ĝenerala Direktoro, kiu plene enposteniĝis nur komence de majo. Ni volas modernigi diversajn aspektojn de la administrado kaj funkciado de la Asocio, kaj tri pliaj jaroj mem apenaŭ sufiĉos por fari la plej necesajn ŝanĝojn.

Vi estis elektita senalternative, same kiel viaj samestraranoj kaj Komitatanoj B. Tiu senalternativeco inspiras kelkajn aktivulojn akre kritiki nian asocion pro manko de demokratio. Bonvolu respondi ĉi tiun kritikon.

Mi konsentas, ke demokratio estas grava valoro, kaj ne ĝenus min, se estus aliaj kandidatoj por la prezidanta posteno. Sed mi ankaŭ komprenas ties mankon, ĉar fakte temas pri pli-malpli konstanta volontula laboro sen pagaj aŭ aliaj kompensoj, kaj oni multe pli ofte ricevas kritikojn ol laŭdojn! En tiaj kondiĉoj ni devus esti kontentaj, ke entute troviĝas kapablaj kandidatoj kiuj pretas eniri la Estraron. Unu el miaj celoj por la nuna mandato estas krei tiajn rilatojn inter la Oficejo kaj Estraro, ke estontaj estraranoj ricevos pli da subteno, gvido kaj konsiloj. Tiel ni povos eble iom malaltigi la barojn al partopreno kaj plifortigi la demokratian elementon en la elektoj.

Same kiel en la intervjuo, okazinta en la mezo de via antaŭa mandato, mi petas respondi vin al du demandoj. Unue: Kiujn planitajn celojn kaj projektojn vi kaj via teamo atingis dum la trijara mandato?

Eble mi iom ŝanĝu la emfazon kaj respondu al la demando, kiuj estas la plej signifaj atingoj de la lasta periodo. En la Strategia Laborplano troviĝas emfazoj pri renovigo, pri kapabligo, kaj pri mobilizado de la aktivaj fortoj de la movado sur diversaj kampoj. Por rapide resumi:

– Ni renovigis la revuon Esperanto sub nova redaktoro Fabricio Valle. Tio ne estis centprocente sukcesa, kaj Fabricio nun pluiris al aliaj laboroj en la movado, sed mi tamen pensas ke li sukcesis alporti freŝan venton kaj aspekton al la revuo, kiujn daŭrigos lia posteulo.

– Ni plimodernigis la aspekton kaj pliglatigis la funkciadon de la retejo http://uea.org/, ĉefe dank’ al la volontula laboro de Andrej Grigorjevski. Tio ne estis la granda reteja renovigo menciita en la Laborplano, sed tamen paŝo en la ĝusta direkto.

– Ni enkondukis sistemon de reta voĉdonado por la Komitato, post multaj jaroj da diskutado. Fakte ĝi ankoraŭ ne multe uziĝis (pri tio mi komentos poste), sed ĝi almenaŭ ekzistas kaj malfermas la vojon al pli konstanta diskutado kaj decidado en la Komitato, anstataŭ ĉiam atendi la kongresojn.

– Ni venigis la demandon pri la jura memstariĝo de TEJO al pli-malpli la fina stadio, tiel ke en Nitro eblis trakti kaj la Statutan kaj la regularajn aspektojn de tio. Restas nur la Ĝenerala Voĉdono, kiu espereble sigelos tiun evoluon. Temas pri vere grava paŝo kies realigo estis administre kaj politike komplika.

– Ni gvidis generacian transiron en la posteno de Ĝenerala Direktoro, kun la emeritiĝo de Osmo Buller kaj la enposteniĝo de Veronika Poór. Mi pensas, ke por la membroj kaj aktivuloj de UEA tiu transiro pasis preskaŭ tute glate; tio tamen estis la rezulto de granda fortostreĉo malantaŭ la kulisoj.

– Ni lanĉis la AMO-seminariojn, kiuj montriĝis tre popularaj kaj utilaj, kaj kiuj rapide disvastiĝis tra ĉiuj kontinentoj. Stefan MacGill nun laboras por krei retejon, kie la konkludoj kaj materialoj el tiuj seminarioj estos konstante disponeblaj; tio ankoraŭ kreskigos ilian utilon.

– Ni faris diversajn aliajn iniciatojn, kiuj malpli sukcesis. La Jaro Montevideo 60 ne vere havis tian eĥon, pri kiu ni esperis. La nova Konsilio, per kiu ni esperis plivastigi la laborfortojn de la Estraro, efektive funkciis pli konsile ol plenume. Paŝoj por kunordigi kaj plivastigi la agadon pri eksteraj rilatoj kaj informado alportis kelkajn rezultojn, sed ne en tiu mezuro, kiun antaŭvidis la Laborplano. Sed oni ja ne povas atendi, ke ĉio sukcesos. Ni ja provis multon.

Laŭ nia kolumnisto Komitatano Z “Malofte eblas mezuri la atingojn de la estraro same konkrete kiel ĉi-foje, ĉar sufiĉis enmanigi la dikan Strategian Planon por kontroli, kiugrade ĝiaj celoj estis plenumitaj”. Jen la dua demando: kion el la plano la Estraro ne sukcesis plenumi?

Multege. Mi elstarigus la grandan renovigon de niaj retejoj (inkluzive de http://esperanto.net/) kaj la ellaboron de sistemoj por aktivigi kaj kunlaborigi homojn sur la diversaj agadkampoj. Ankaŭ tre bazaj aferoj kiel niaj sistemoj de buĝetado kaj raportado bezonas renovigon. Kaj kompreneble ĉio ĉi estas nur kvazaŭ teknika kaj administra bazo por pli sukcesaj movadaj iniciatoj – pli grandaj kampanjoj, kreskigo de membroj, altigo de la niveloj de informado kaj reprezentado, novaj kulturaj projektoj, plifortigo de la movado en novaj landoj.

En la revuo Esperanto kaj aliloke, krom pri la Strategia Laborplano, vi ofte parolis pri la daŭripova evoluo… Ĉi-jare mi partoprenis nur unu esperantistan kunvenon, BET-52 en Litovio. En la malfermo pluraj salutparoloj estis prezentitaj, sed nur en la via oni aŭdis la esprimon “daŭripova evoluo”. Poste en koridoraj babiloj mi demandis kelkajn aktivulojn, kion ili pensas pri ĉi tiu ideo, sed neniu povis diri ion klaran. Ĉu ne temas pri plia okazo, kiam aperas granda distanco inter la deklarataj ideoj (antaŭe: lingva justeco, nun: daŭripova evoluo) kaj la realaj bezonoj kaj agoj de la esperantistaro, kiu fajfas pri la “grandaj ideoj”?

Nu, mi pensas ke oni elektas Prezidanton kaj Estraron por gvidi la Asocion, kaj certagrade la movadon, kaj gvidado ne signifas simple resti ĉe tio, kio estas kutima kaj facile komprenebla. Unu el la grandaj kontribuoj de UEA, jam de jardekoj, estas ligi la Esperanto-movadon al aliaj movadoj kaj temoj kun tutmonda signifo.

Mi ne aludas nur al interŝtataj organizoj kiel Unuiĝintaj Nacioj, sed ankaŭ al la vasta aro de asocioj iom similaj al la nia, kiuj laboras por mobilizi homojn tra la mondo por konkretaj sociaj celoj. En tiuj medioj, la ideoj kaj debatoj pri daŭripova evoluo estas nuntempe gravegaj, eĉ se ne regas plena konsento pri celoj kaj prioritatoj. Se la esperantistoj restus flanke de tiuj debatoj, ili maltrafus okazon elmontri la valoron kaj aktualecon de Esperanto por la nuntempa mondo; kaj, krome, ili ne estus pelataj reaktualigi sian propran idearon, por ne resti en iuj pensŝablonoj de la lasta jarcento.

En la intervjuo okaze de via laŭreatiĝo kiel la Esperantisto de la Jaro 2013 vi diris: “UEA de multaj jaroj estas tro enfermita en la verda geto: ni varbas nur inter la homoj plej konvinkitaj, plej facile atingeblaj, kaj ofte nur inter tiuj, kiuj jam foje membriĝis pro kongreso” kaj proponis aliri multe pli vastan publikon per la reto. Ĉu vi sentas, ke tiu nova aliro havigis al UEA konstateble multajn novajn membrojn, ekzemple, el tiuj miloj, kiuj lernis Esperanton en Lernu aŭ Duolingo?

Ne ankoraŭ, sed ni laboras por tio. Fine de majo, ekzemple, por marki la unujaran datrevenon de Duolingo, ni kreis specialan paĝon ĉe http://duolingo.esperanto.net, kiu proponas specialan oferton al tiuj kiuj finis la kurson. Ni intencas fari multe pli da tiaj iniciatoj en la proksima periodo. Samtempe ni eklaboris por krei ĉe http://esperanto.net/ vere multlingvan retejon, interalie, por varbi novajn membrojn.

Dum via antaŭa mandato UEA ekhavis novan direktoron en Roterdamo kaj eĉ du novajn redaktorojn de Esperanto. Ĉu vi estas kontenta pri la laboro de la nove ekoficintaj direktoro kaj redaktoroj.

Mi jam iom tuŝis tiujn temojn. Mi estas tre feliĉa, ke ni sukcesis trovi tiel kapablajn homojn, kiuj pretas por laboro sufiĉe defia kaj neadekvate rekompencata. Mia pli granda zorgo estas tio, ĉu ni sukcesas doni al ili tiajn kondiĉojn, ke la laboro estos ĝojiga kaj kontentiga. Tio restas defio.

Alia lastatempa novaĵo estas modifo de la Statuto de UEA kaj rekonsidero de la rilatoj kun TEJO. Bonvolu rakonti pri detale.

Se temas pri TEJO, ni esence ne “rekonsideras” la rilatojn, ni restrukturigas ilin, por ebligi al TEJO memstare dungi homojn, administri subvenciojn, kaj plenrajte partopreni en internaciaj junularaj medioj, kie tia memstareco estas kondiĉo por membreco. La rilatoj kun UEA restos same proksimaj kiel antaŭe, kaj mi fakte vidas signojn, ke ni pliproksimiĝas sur kelkaj kampoj, inkluzive de regiona agado, eksteraj rilatoj, kaj aktivula trejnado.

Pri nia Statuto, nu, ĝuste en la tagoj, kiam la intervjuo atendis miajn respondojn, ni faris la lastajn paŝojn por ekigi Ĝeneralan Voĉdonon pri la ŝanĝoj aprobitaj de la Komitato en Nitro. Tiuj estas ĉefe juraj kaj administraj, sed gravaj, nelaste por efektivigi la memstariĝon de TEJO. Restas tamen pluraj aliaj proponoj de ŝanĝoj, ekzemple en la priskribo de la celoj kaj principoj de UEA, en la membrokategorioj, en la konsisto de la Komitato, ktp, kiuj atendas pli vastan diskutadon. Tion ni ekigos post la Voĉdono. Mi pensas, ke tiaj debatoj estas necesaj, por ke ni iom post iom kunkreu tian Asocion, kiun ni ĉiuj aspiras – kapablan, engaĝitan, multflankan, efikan.

La laboro daŭras!

Intervjuis Aleksander Korĵenkov

Legu ankaŭ:

Nova Estraro de UEA
Vojmezaj respondoj de prezidanto Fettes: Intervjuo
Subteni kaj nutri la kreajn fortojn de la movado: Intervjuo
Mark Fettes: la Esperantisto de la Jaro 2013
Strategio, en kiu Kapabligo kernas

Ĉi tiu intervjuo aperis en la oktobra kajero de La Ondo de Esperanto (2016).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2016, №10.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2016/10/fettes-7

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

2 Responses to Mark Fettes: Ni kunkreu kapablan, engaĝitan, multflankan kaj efikan Asocion

  1. DIETER ROOKE diras:

    Shajne neniu legas la intervjuon – nek la komenton. Almenau min interesus ekscii pri la rilatoj enmovadaj rilatoj kun SAT pli ol 600 membroj kaj E- civito pli ol 400 membroj .

  2. Petik János diras:

    En la intervjuo mi avide serĉis signon de tio, ke oni en UEA almenaŭ konscias pri la neceseco ŝanĝi la ĝis nun prioritatan movad-centrismon al agadoj por enkonduki E-on en la ĉiutagan vivon, per kiu interesiĝantoj pri E-o ricevus pli fortan altiriĝon al nia lingvo ol ĝis nun, jamaj e-parolantoj ricevus adekvatan kompenson de la tempo kaj energio, investitaj por lerni E-on. Mia serĉado estis senrezulta, al mi tial ŝajnas, ke prezidanto M. Fettes, tiel same kiel liaj okcidentaj (precipe Amerikaj)prezidantaj antaŭuloj, estas kontenta je la nuna nivelo de populareco de nia lingvo, se ne pli interesata en la frostigo de tiu nivelo.

Respondi