Internacia Letertago

Самарканд

Vorto pri Samarkando: la urbo, pri kiu oni ŝatas pensi, sonĝi kaj paroli

Baldaŭ venos la signifoplena dato kaj festa okazaĵo por la urbo, pri kiu multegaj loĝantoj de la planedo ŝatas pensi, memori, revi kaj paroli. La 18a de oktobro – la Tago de Samarkando. La evento, kiu meritas refokusigi nian rigardon je alloga beleco, unika aromo kaj arkitektura dekoro de la urbo, iam nomita la “Perlo de l´Oriento”. Ĉiuj, kiuj persone spertis la mirindaĵojn de Samarkando en realo, ĉu de malproksime, ĉu estinte tuj apude aŭ eĉ nur en siaj pensoj aŭ sonĝoj, konservis neforviŝeblajn impresojn pri la grandioza historia heredaĵo kaj neordinara nuntempa kulturo de la mondfama urbo.

Kaj ĉiujare venas la Tago, kiam ni esperas, ke almenaŭ por momento, vi transformos viajn pensojn kaj sentojn en ion kreivan por el la fundo de via animo esprimi – naskitajn fare de via koro kaj enstampiĝintajn en via menso – rememorojn pri tiu ĉi speciala loko. Tio estas eblo por dividi viajn travivaĵojn kaj sentojn, por konigi viajn specialajn spertojn kaj tra tiu ĉi transdono denove fari Samarkandon rendevuejo por homoj kaj kulturoj, tradicioj kaj novigoj, por Oriento kaj Okcidento. Ja ĉiam tiel estis en la pasinteco kaj tiel estu ankaŭ en la estonteco!

Eble por iuj, ununura vorto sufiĉos por esprimi tiun ĉi vizion; iuj skribos personan leteron al Samarkando aŭ verkos saluton forme de poemo, kanto, desegnaĵo; aŭ komunikos siajn bondezirojn aŭ sonĝojn por la estonteco de la urbo… Kompreneble, ĉio dirota kaj verkota pliproksimigos nin unu al la alia, unuigos nin ĉirkaŭ la eternaj valoroj, pliigos niajn konojn, evoluigos spertojn, plifortigos pacon kaj harmonion – ĉion, kio ebligis al Samarkando atingi la majestecon kaj por ĉiam eniri la historion!

Bonvolu sendi viajn reeĥojn, laŭeble, ĝis la 12a de oktobro 2016 al nia retadreso: imps86@yahoo.com, kvankam la materialoj estos akceptataj ankaŭ post tiu ĉi dato. La plej interesaj kontribuaĵoj estos publikigitaj en nialanda gazetaro, en la venonta eldono de Konciza Enciklopedio de Eksterlanda Samarkandiana: Kulturo, Unuiganta la Mondon ktp.

ĈIU ricevita mesaĝo estos danke agnoskita kaj la raporto pri la evento estos sendita al ĈIUJ partoprenantoj.

Atendante vian baldaŭan respondon, ni antaŭdankas pro viaj asisto kaj eventuala kunlaboro.

Amikajn bondezirojn el 2750-jara Samarkando, urbo de Monda Heredaĵo de Unesko,

Anatoli Ionesov
kunordiganto de la projekto
P.O. Box 76, UZ-140100 Samarkando, Respubliko Uzbekistano
imps86@yahoo.com

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi