Japana descendo en Saĥaleno

Saĥaleno

Dum dekoj da jaroj mankis kontakto inter esperantistoj de la najbaraj insuloj Saĥaleno (Ruslando) kaj Hokkajdo (Japanio).

Celante fratigi saĥalenanojn kaj hokkajdanojn per la neŭtrala lingvo internacia Esperanto, studentoj de la Esperanto-Rondo de la Hokkajda Universitato kun aliaj samideanoj planis vojaĝon al Saĥaleno. Komence de la nuna jaro komenciĝis reta korespondo inter esperantistoj de la du insuloj.

Ĉar studentoj ne estas sufiĉe riĉaj por vojaĝi alilanden, ni varbis monoferojn per “Crowdfunding”, kaj post unu monato ni povis sukcese kolekti monon.

Nia grupo restis en Saĥaleno de la 10a ĝis la 17a de aŭgusto. Ni vizitis gazetejon por informi pri nia plano, bibliotekon kaj universitaton por doni vortarojn kaj lernolibrojn de Esperanto. Surstrate ni disdonis flugfoliojn pri nia kunveno, okazinta la 15an de aŭgusto. La kunvenon en la hotelo Gagarin vizitis dudeko da ruslandanoj. Ili entuziasme aŭskultis paroladon pri Esperanto kaj elementan lecionon de Esperanto.

Ni esperas, ke la novaj lernantoj progresos en nia lingvo kaj fortiĝos la ligo inter esperantistoj de la du najbaraj insuloj.

Hoŝida Acuŝi

Ĉi tiu artikolo aperis en la oktobra kajero de La Ondo de Esperanto (2016).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2016, №10.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2016/09/sahaleno

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi