83a Itala Kongreso de Esperanto: Se vi ne ebriiĝas pro la etoso, la suno, la arto, vi povas, tamen, ebriiĝi per vino

Ĉi tiu foto estas farita ne en IJK, sed en Itala Kongreso de Esperanto!

Frascati (Fraskati) estas la nomo de la urbeto, en kiu okazis la 83a Itala Kongreso de Esperanto. Ĝi estas konata en la mondo ĉefe pro sia vino, kiu ricevis la honoran klasifikon, “DOC = Ni kontrolis, ke ĝi vere venas de tie”, post longa lukto kontraŭ la Eŭropa Unio, kiu unuadecide volis, ke ĉiuj eŭropaj vinoj estu egalaj – kaj tiu de Fraskati kaj tiu ĥemie produktita en norda Svedujo. Do, ĉiuj konas Fraskati-on pro la vino kaj neniu scias, ke ĝia antaŭa versio, Tusculum, estis urbo tre fama kaj potenca antaŭ ol Romo mem, ĉi tiuj novriĉuloj, ekestis. Neniu en la mondo scias, ke tie oni donacas al vi pogrande katedralojn kaj nobelajn vilaojn de la pasintaj jarcentoj. Tamen la 230 kongresanoj el dudeko da landoj el kvar kontinentoj nun scias tion.

Ili ĉeestis la inaŭguron kaj tre bonedukite ne montris eksterajn signojn de dormo kaj aplaŭdis, kiam estis la momento por aplaŭdoj. Post la saluto de la lokaj instancoj sekvis la festparolado de Humphrey Tonkin, kiel kutime emociiga kaj “instiga al la soldatoj”, kiel oni diris pri la paroladoj de Lapenna. La vera emocio, tamen, kiel kutime eksplodis kiam salutis la kvar kontinentoj kaj deko da fakaj asocioj.

Sekvis ekde la 20a ĝis la 27a de aŭgusto semajno plena je kulturo. Kristin Tytgat debatis pri lingvoj en EU, kaj vi povas imagi la intervenojn de la esperantista publiko pri tiuj malbonuloj en Bruselo, kiuj ne dormas dum la nokto por eltrovi novajn manierojn puŝi la anglan. Tre pli sobraj estis la teĥnikaj diskutoj en la dua seminario pri instrumetodoj, gvidata de Katalin Kováts.

Jam en la sabato oni aranĝis sciencan tagon pri Esperanto kaj minoritataj lingvoj en prestiĝa salono de la urbodomo, en kiu parolis italaj kaj eksterlandaj lingvistoj pri minoritatoj kaj ties rajtoj. Cetere iu kuraĝis aserti, ke la itala jam estas minoritata lingvo en Eŭropo kaj en la mondo. Tiu debato havis sekvon en la kongresejo dum la posta lundo, kie kelkaj neesperantistaj lingvistoj malsuprenis al la nesto de la leonoj por debati kun esperantistoj. Multenombra gardistaro permesis al ili eliri sen fizikaj sekvoj, sed ne estas tre konsilinde aranĝi tiajn renkontiĝojn, se oni ne povas protekti la gastojn.

Multaj kongresanoj ebriiĝis pro la etoso de italaj Esperanto-kongresoj, kie leciono pri ventrodancado apudas prelegon pri la vojo de zingibro de Azio al Eŭropo, kun tro detala klarigo pri la araba radiko “zanĝ-”, kaj kie la libroservo provas konkurenci kun tiu de
UEA.

Multaj aliaj ebriiĝis pri la antaŭ-romaj urbetoj de tiu regiono, kiu ankoraŭ konservas siajn antaŭ-romajn muregojn. Ili, cetere, inventis la vorton “latina” kiel specon de insulto al tiuj homoj, kiuj loĝis ne sur montetoj sed en la ebenaĵo. Kompreneble la maro kaj la antikvaĵoj de Ostia, la haveno de Romo, ankaŭ kontribuis al la ebriiĝo.

Multegaj aliaj ebriiĝis pro la Papo. Ĉi tiu Papo ŝajnas la estro de la gerilanoj de Ĉe Gevara pro la enhavo de liaj paroladoj, kaj samtempe la ŝafido de Dio, kiu aparte akceptas kaj salutas ankaŭ la esperantistojn en Romo, en la placo Sankta Petro, konstruita ĝuste por doni senton de neeltenebla impreso al la mezepokaj pilgrimoj.

Fine restis la vino, kiu en Fraskati estas tre malmultekosta, kaj la italaj manĝoj kaj la popolaj dancoj en la ĉefa placo de la vilaĝo la lastan vesperon. Ĉiuj ŝatas Beethoven kaj Chopin, sed la popolaj dancoj de suda Italujo estas io alia ankaŭ por ŝatantoj de klasika ĉambra muziko.

Niaj 230 gastoj reiris hejmen sub tre arda suno kaj certe pretas reveni la venontan jaron. En 2017 ni proponos mediteranean kongreson en la suda fino de Italujo, Herakleo, en la vilaĝo de Policoro (Polikoro), en la provinco de Matera. Se vi venos tien, vi povos diskuti kun la heredantoj de la greka kulturo (Suda Italujo estis en la antikveco la dua Grekujo) pri la radikoj de la eŭropa kulturo kaj kial oni devas konservi ilin, se oni volas civilizitan Eŭropon, kiu ankoraŭ kapablos diri ion al la mondo. Se la greka kulturo tedas vin, ne gravas. Ni estas tie ĉeege ĉe la maro, kaj vi scias, kion vi povos fari. La 84a Itala Kongreso de Esperanto senerare sekvos la 83an, ankaŭ ĉar en tiu regiono vivis Pitagoro, kiu inventis matematikon.

Renato Corsetti

Ĉi tiu artikolo aperis en la oktobra kajero de La Ondo de Esperanto (2016).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2016, №10.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2016/09/italio-2

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi