Internacia Pedagogia Film-Festivalo de ILEI

ILEI

Internacia Pedagogia Film-Festivalo de ILEI (IPEFF) trovas sian lokon en la Jaro de la Lernanto, lanĉita de UEA kaj ILEI en julio 2016.

Celoj

  • Kolekti filmetojn pri la lingvo; tiuj filmetoj estos utilaj lerniloj.
  • Allogi junulojn al kreado kaj pripensado pri transdono de scioj.

Du kategorioj

  • Kategorio “lingvo”. Maksimuma daŭro: unu minuto
  • Kategorio “interkultura harmonio”. Maksimuma daŭro: tri minutoj

Ekzemploj

En la kategorio “lingvo” oni povus prezenti jenon: ĉevalo, ĉevalino, ĉevalido, ĉevalejo; poste hundo, hundino, hundido, hundejo, ktp. Oni povus prezenti jenon, kun kalendaro: mi trinkis, mi trinkas, mi trinkos… En la kategorio “interkultura harmonio” oni povus rakonti kortuŝan epizodon inter blankula infano helpata de nigrula persono, aŭ ian renkontiĝon inter diversetnaj personoj….

Premioj

  • Unua premio en ĉiu kategorio: 200 eŭroj.
  • Dua premio en ĉiu kategorio: 100 eŭroj.

Rajtas partopreni ĉiuj: profesiaj kaj amatoraj reĝisoroj, filmŝatantoj, fotistoj, ĵurnalistoj kaj kreemaj homoj el la tuta mondo. Ne nur esperantistoj, sed ankaŭ neesperantistoj.

La aliĝo al la konkurso estas senpaga.
Limdato por sendi filmojn estas la 30a de aprilo 2017.
La filmo estu en la formato MPG-4, MP4
La filmo ne devas havi pli ol 100 MB.

Elŝutu la plenan regularon en la retejo de ILEI.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi