UNU MONDO en loka balotado

Unu mondo(esper-german) La partio UNU MONDO (Eine-Welt-Partei, mallonge EINE WELT), fondita en 2010 de sep esperantistoj kaj unu neesperantisto, partoprenis en la distriktaj balotoj de Lüneburg la 11an de septembro 2016. La rezulto estas kuraĝiga: Tie, kie ĝi havis kandidatojn – t. e. en la tuta urbo Lüneburg kaj du apudaj komunumoj – ĝi akiris entute 1,32% de la voĉoj. Ĉar mankis kandidatoj en tri el la sep balotregionoj, la rezulto por la tuta distrikto (kun 181.000 loĝantoj) malaltiĝis al 0,72%.

Tiel nur per malmultaj voĉoj kaj pro malbonŝanco UNU MONDO maltrafis seĝon en la distrikta parlamento (Kreistag). La akiritaj voĉoj eĉ sufiĉus por unu seĝo, se ekzemple 48 voĉdonantoj por socialdemokratoj estus elektintaj kristandemokratojn. Same sufiĉus, se 36 ne-voĉdonintoj estus elektintaj UNU MONDOn.

Kvankam la grupon de UNU MONDO en Lüneburg kreis neesperantistoj, la anoj emfazis en siaj informiloj, ke la partio estiĝis el la Esperanto-movado. En sia postbalota dankletero ili skribis: “Ni volas fondi esperantan grupon, kiu lernas tiun lingvon, kiu simbolas facilecon, kompreniĝon kaj pacon”.

Unu mondoLa rezulto en Lüneburg estas kuraĝiga por la Eŭropaj Balotoj 2019, ĉar tie sufiĉos, almenaŭ laŭ nuna jura stato, jam ĉ. 0,5% de la voĉoj por ekhavi deputiton en la Eŭropa Parlamento – kiu tiam plej verŝajne estus esperantisto.

La 29an kaj 30an de oktobro 2016 aktivuloj de UNU MONDO kunvenos en Lüneburg por diskuti kaj decidi pri la plua vojo de la partio. Dum en la partio regas unuanuimeco pri sloganoj kiel “Surloke kaj tutmonde – juste, paceme kaj respektoplene”, la Lüneburg-a grupo inklinas al maldekstraj pozicioj (kaj ankaŭ al malfermaj limoj kaj la t. n. “bonveniga politiko”), dum ene de la partio troviĝas ankaŭ pli konservativaj pozicioj; ĝi origine celis esti partio de la politika mezo.

Ligilo al la precizaj rezultoj de la baloto.
http://wahl.lklg.net/Javascript/Kreiswahl2016Gem/index.html

Ulrich Matthias

Ĉi tiu artikolo aperis en la oktobra kajero de La Ondo de Esperanto (2016).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2016, №10.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2016/09/einewelt

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi