Perspektivoj de lingva komunikado en EU

Vytenis Andriukaitis parolas en Esperanto en Nitro (Foto: Jozef Baláž)

Lige kun la 101a UK en Nitro okazis pluraj aranĝoj, inter kiuj estis lingvopolitika konferenco pri perspektivoj de lingva komunikado en la Eŭropa Unio, sub aŭspicio de ministro pri eksterlandaj kaj eŭropaj aferoj Miroslav Lajčák. La konferenco estis aranĝita la 28-29an de julio 2016 en la Universitato de Konstanteno la Filozofo en Nitro. La konferencaj laborlingvoj estis la slovaka, angla kaj Esperanto kun simultana interpretado.

La konferenco celis diskuti la problemaron de tri bazaj temoj:

1. Plurlingvismo, lingva demokratio kaj socia justeco;

2. La stato kaj perspektivoj de lernado de fremdaj lingvoj en EU;

3. Lingvaj problemoj de civitana partopreno kaj lingvaj problemoj ĉe ekonomia integriĝo.

La konferencon malfermis la universitata vicrektoro prof. Gabriela Mišíková kaj prezidanto de UEA prof. Mark Fettes. La enkondukan paroladon faris EU-komisionano Vytenis Andriukaitis. En sia parolado – en Esperanto! – li akcentis, ke la angla estas tre utila kaj disvastigita lingvo en la hodiaŭa mondo, sed neniam ĝi povas disponigi la egalecon en la komunikado, kiun donas la neŭtrala lingvo Esperanto, kaj disponigas nemerititajn privilegiojn al la denaskaj uzantoj de la angla.

En la plenkunsido estis prelegoj de prof. Eva Poláková (Universitato Matej Bel, Banská Bystrica) “Aktivaĵoj de la slovaka civitana platformo en la kampo de internacia komunikado”, d-ro Ildikó Vančo (Universitato de Konstanteno la Filozofo) “Eŭropa lingva reĝimo: nacioj, minoritatoj, lingvoj”, Seán Ó Rain (Irlando) “Propedeŭtika aliro al la plibonigo de la lingva instruado”.

La posttagmezo de la unua tago estis dediĉita al diskutoj pri detalaj demandoj de la apartaj temoj, kiuj kreis vere laboran atmosferon. En la dua tago daŭris la diskutoj. Sekvis fina plenkunsido gvidita de prof. Humprey Tonkin (Universitato de Hartford, Usono).

Fine de la konferenco estis akceptitaj tri deklaracioj kun rekomendoj adresitaj al la Eŭropa Komisiono kaj al registaroj de la EU-ŝtatoj. Ili estas tro ampleksaj por reciti ilin komplete, sed mi mencias jenan konstaton:

“La kreskanta tutmondiĝo kondukas nehaltigeble al la ĉiam pli kreskanta rolo de nur unu lingvo – la angla. Tio klaras en la EU-a nivelo kaj tutmonde. Dum la kresko de la uzo de la angla havas multajn pozitivajn trajtojn, ĝi ankaŭ havas multajn negativaĵojn, kiuj estas plejparte ignorataj. Al ili apartenas ĉiam pli kreskanta fremdiĝo de EU de civitanoj, kies lingvoj ne estas uzataj en la EU-institucioj”.

El la rekomendoj eblas akcenti almenaŭ kelkajn:

– La Eŭropa Komisiono devus klopodi, ke estu ellaborita kodo de lingva konduto en la EU-institucioj, direktita al egaleco por ĉiuj civitanoj de ĉiuj membroŝtatoj en EU-integriĝo sendepende de iliaj gepatraj lingvoj.

– La institucioj de EU devus disvolvi aktivan politikon por kontraŭi lingvan diskriminacion. Ekzemple, dungado devos neniam diskriminacii denaskajn parolantojn de iu ajn lingvo, ĉu laŭjure ĉu en la praktiko.

– La Eŭropa Komisiono entreprenu seriozan studon de Esperanto kiel interlingvo aŭ prioritata lingvo en la interna komunikado de EU, konsiderante la kostojn por lerni la lingvon kaj la longdaŭran ŝparadon, kiu rezultus pro efektivigo de la sistemo de internacia interkompreniĝo bazita sur Esperanto.

En la konferenco kiel ora fadeno videblis la alvoko al forigo de la diskriminacio dominanta en la nuntempa internacia lingva komunikado. La rezultoj de la konferenco formulitaj en konkretaj rekomendoj postulas renkontan starpunkton de EU kiel tuto kaj de la registaroj de la membroŝtatoj por ŝanĝo de la nuna kaosa, maljusta lingvopolitiko en Eŭropo al tiu, baziĝanta sur la kontraŭdiskriminaciaj principoj.

La plena teksto de la parolado de Andriukaitis.

La programo de la konferenco.

Litovia esperantisto en la Eŭropa Komisiono: Artikolo de Povilas Jegorovas el La Ondo de Esperanto, 2015, №3.
Stanislav Košecký

Ĉi tiu artikolo aperis en la postkongresa aŭgusta-septembra kajero de La Ondo de Esperanto (2016).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2016, №8-9.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2016/08/slovakio-12

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi