Premioj de Fondaĵo Antoni Grabowski

UEA

La Fondaĵo Antoni Grabowski (FAG) estis kreita en la jaro 1988 sur la bazo de grandanima donaco de Adam Goralski (1912–2005). Ĝia celo estas subteni la Esperantan kulturon per premioj kaj subvencioj. La ĵurio de FAG, kiu aljuĝas premiojn meze ĉiun duan aŭ trian jaron, konsistas el Ulrich Lins, Shi Chengtai kaj István Ertl. La administradon de la Fondaĵo prizorgas la Centra Oficejo de UEA.

En la Nitra UK estis anoncitaj la ĉi-jaraj premioj.

La unua premio (700 usonaj dolaroj) iras al Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer. Ili ricevas ĝin pro sia komuna verko Historio de la esperanta literaturo. Tiun verkon, kiun Tazio Carlevaro en Heroldo nomis enciklopedio de la Esperanta kulturo, la ĵurio de FAG opinias impona, ne baldaŭ superota prezento de la originala beletro en Esperanto.

La duan premion (300 usonaj dolaroj) ricevas Hispana Esperanto-Federacio pro „Bitoteko“, sia elektronika biblioteko, per kiu ekde 2013 elstaraj verkoj estas facile kaj senkoste alirebligataj al la publiko – laste, okaze de la 400-a datreveno de la morto de Miguel Cervantes, Donkiĥoto en la traduko de Fernando de Diego.

Premio de 150 usonaj dolaroj estis donita al Jean Codjo, beninano vivanta en Kanado. Li kontribuis al la Esperanta literaturo per rakontoj, kiuj atentinde riĉigas la interkulturan dialogon. La ĵurio per sia decido ankaŭ volas kuraĝigi lin, ke li plue levu sian voĉon inter la esprimantoj de nia originala beletro.

Fonto: Gazetata Komuniko de UEA, 2016, №633.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Senkategoria kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi