Esperanto kiel simbolo de humanismo kaj demokratio

Kadre de la internacia lingvopolitika konferenco “Perspektivoj de lingva komunikado en la Eŭropa Unio”, organizita en Nitra la 28-29an de julio 2016, okazis senprecedenca evento. Unuafoje en la historio de EU, membro de la Eŭropa Komisiono (EK) parolis ne nur pri Esperanto, sen ankaŭ en Esperanto. Temas pri la konferenca ĉefparolado de Vytenis Povilas Andriukaitis, litovia EKano ekde 2014, kiu lernis Esperanton antaŭ kvardek jaroj en Litovio. Ĉi-sube ni aperigas la lastan parton de lia parolado, farita la 28an de julio en la universitato “Konstanteno la Filozofo”.

Por mi persone Esperanto havas klaran ligon kun la lukto kontraŭ devigo. En la sovetia tempo la uzo de Esperanto estis protesto kontraŭ la reganta rusa lingvo, kiun oni devigis al ni uzi. En la disidenta movado mi proponis paroli Esperanton anstataŭe – kiel simbolo de humanismo kaj demokratio.

Do, kiel juna viro mi lernis tiun lingvon, ĉar mi estis inspirita de ties interna ideo, la idealo de mondo en paco. La instiga idealo de Doktoro Ludoviko Zamenhof, kiu iniciatis Esperanton, estas ofte miskomprenata: Paco, bazita sur egalaj rajtoj kaj justeco. Esperanto estas nur ilo, kvankam tre grava ilo, por helpi atingi tiun idealon. Tiu idealo interkroĉiĝas nete kun la celo de Eŭropa Unio, kiun oni foje priskribas kiel la plej sukcesan pacprojekton iam ajn. Ĝi alportis al la 28 EU-landoj la plej longan periodon de paco en la historio.

Kiel Umberto Eco iam skribis, la vivo de Zamenhof povas esti inspiro al ni. Li parolis multajn lingvojn flue, kaj estis tiel bona ekzemplo de multlingvismo en praktiko, multlingvismo al kiu EU aspiras. Tamen lia tuta vivo estis regata de pasio defendi la egalan homan dignon de ĉiu homo, evitante ke fortuloj trudu siajn lingvojn al aliuloj. Li komprenis, ke tiu reciproka agnosko de egalaj homaj rajtoj de ĉiuj civitanoj endas por daŭra paco.

Interesa libro de Dr Ulrich Lins, La Danĝera Lingvo, priskribas la provojn de la reĝimoj de Hitlero kaj Stalino mortigi Esperanton. Hitler malamis tiun “artefaritan lingvon elpensitan de judo”, kaj mencias ĝin en Mein Kampf. Stalin komprenis ke la rekta internacia komunikado, kiun ebligas Esperanto, povus rapide subfosi lian propran propagandon. Ambaŭ reĝimoj murdis multajn esperantistojn, kaj oni povas diri, ke lingvo pro kiu homoj mortis, enradikiĝis en la homa historio kaj ne plu estas konsiderata kiel “artefarita”.

Mi ŝatus korekti iujn miskomprenojn pri Esperanto. Kelkaj foje diras: “Esperanto ne havas kulturon”. Tiuj, kiuj pensas tiel, estas tiom ligitaj al la ideo de nacia kulturo, al naciisma koncepto, ke ili ne kapablas imagi lingvon kies kulturo estus komuna al la tuta homaro. Tamen Esperanto havas ĉion kion havas la plej evoluintaj naciaj lingvoj – poezion, kantojn, teatron, fikcion kaj nefikcion, elstarajn tradukojn el la plej bona monda literaturo, verkatajn de denaskaj parolantoj de tiuj lingvoj. Esperanto dum sia preskaŭ 130-jara ekzisto kaj evoluo kreis sian propran riĉan originan kulturon al kiu kontribuas ĉiuj uzantoj el diversaj nacioj kaj etnoj de la mondo, kio fariĝis monda heredaĵo.

Esperanto estas multrilate aliancano de malgrandaj lingvoj. Ĝi ebligas komunikadon tutplanede, tamen ĝia tre efika gramatiko kaj vortprovizo ebligas al homo ellerni ĝin tre rapide, en proksimume unu dekono de la tempo kiu necesas por ellerni iun ajn nacian lingvon. Krome, la propedeŭtikaj kvalitoj de Esperanto, kiuj estis ofte testataj en praktiko, akcelas kaj plibonigas la postan studon de aliaj lingvoj. Ĝia vortprovizo estas ĉefe hind-eŭropa, kaj ĝia sintakso havas multon komunan kun lingvoj tiel diversaj kiel la finna, hungara, turka kaj mandarena ĉina. Ĝi estas tiel ideala lanĉilo por la studo de aliaj lingvoj. Tiu fenomeno estos diskutata pli detale dum nia konferenco.

La angla estas tre utila kaj disvastigita en la hodiaŭa mondo, sed ĝi neniam povas doni la egalecon en komunikado kiun donas Esperanto – kie ĉiuj akceptas lerni facilan, neŭtralan lingvon, kaj tiel evitas la imperiismon de unu nacia lingvo, kiu donas dumvivajn, nemeritatajn privilegiojn al denaskuloj, kaj maljuste metas la plimulton de la homaro en konstantan malavantaĝon. Eĉ la plej fervoraj Esperantistoj ne dezirus ke ĝi anstataŭu aliajn lingvojn. Zamenhof verkis poezion en sia denaska jida, kaj en la rusa, lia lingvo de studo. Li tradukis la tutan Malnovan Testamenton de la hebrea al Esperanto. Kiel poeto, Zamenhof plene konsciis la neanstataŭigeblan valoron de ĉiu homa lingvo. Per Esperanto, la literaturaj gemoj de mia litova, kaj aliaj malgrandaj lingvoj kiel la hungara, la kroata kaj la slovaka, trovis sian vojon al la ĉina kaj japana, kaj tiel kontribuas al la internacia kompreno kiu estas esenca por paco.

Ene de EU, rolo por Esperanto povus helpi plifortigi komunan eŭropan identecon, kaj tiel igi EU pli efika en ties rolo de laboranto por paco en Eŭropo kaj en la tuta mondo. EU kaj Esperanto komune havas engaĝiĝon al paco, al justeco kaj al ne-diskriminacio. EU tute ne konscias la vastan potencialon de Esperanto por pliproksimigi civitanojn al la eŭropa integriĝo, kaj unu al la alia. Plibonigita lingva komunikado povus multe lerni de la ĝenerala progreso de la eŭropa integriĝo, bazita sur la ideoj de Robert Schuman kiel unue esprimitaj la 9an de majo 1950: “Eŭropo ne fariĝos subite, aŭ laŭ unu sola plano. Ĝi estos konstruita tra konkretaj atingoj, kiuj unue kreos faktan solidarecon”.

Simile Esperanto ne progresos subite, sed tra la libervolaj decidoj de kelkaj membroŝtatoj por doni al ĝi lokon en siaj instruplanoj, komence kiel helpilo por lingvolernado ĝenerale. La 4 Viŝegradaj landoj havas idealan pozicion por fari tiun unuan paŝon, en la kadro de sia jam bone evoluinta kunlaboro en aliaj kampoj. Mi esperas ke la Nitra konferenco, konstruante sur la Bratislava konferenco de 2006, ludos gravan rolon en la fortigado de multlingvismo kaj en la certigo de praktika uzo de ĉiuj niaj lingvoj. Ni neniam forgesu, kio estas la komuna celo de Esperanto kaj Eŭropa Unio – PACO.

La plena teksto de la parolado de Andriukaitis.

La programo de la konferenco.

Litovia esperantisto en la Eŭropa Komisiono: Artikolo de Povilas Jegorovas el La Ondo de Esperanto, 2015, №3.

Ĝi estas artikolo el la postkongresa aŭgusta-septembra kajero de La Ondo de Esperanto (2016).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2016, №8-9.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2016/08/andriukaitis

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

6 Responses to Esperanto kiel simbolo de humanismo kaj demokratio

  1. DIETER ROOKE diras:

    Kara Marek,
    En E- vikipedio mankas la informo pri la disidenteco de s-ro Anriukaitis.

    Krom tiu litovo ankau aliaj E-istoj aktive partoprenis la movadon / Sajudis) por disighi el sovetunio.

  2. Paul diras:

    BRILE KAJ BRAVE. Dankojn al Litovio.

    Mi volas aldoni nur ke la angla estas pli ol naciisma; ghi estas tre seksisma. Esperanto kompreneble havas kelkajn maldelikatajn vortojn, tamen ili ĝenerale estas naivaj au malofte uzataj kompare kun la ĉieaj insultvortoj de la ĉiutaga angla. La multaj malestimigaj vortoj en la angla, ĉu ĝentila ĉu malĝentila angla, malrespektante virinojn de ĉiuj aĝoj kaj sen egalaj vortoj por insulti virojn, estas diskriminaciaj abomenoj. Ekzemple, crone, hag, harridan, shrew, termagant, virago por mencii nur kelkajn al ghentila grupo

    Amike

    Paulo

  3. Valdas Banaitis diras:

    bela sentimentala kontribuo al la etoso de la pilgrimejo.

  4. Marek Blahuš diras:

    Anticipante la alvenon de Andriukaitis al Nitro, mi verkis pri li bazan artikolon en la Vikipedio en Esperanto:

    https://eo.wikipedia.org/wiki/Vytenis_Andriukaitis

  5. DIETER ROOKE diras:

    La EU deputito Vitenis ANDIUKAITIS estas membro de socialdemokrata partio en Litovio.

    Li naskighis en sovetunio- siberio kien estis deportita lia familio.

    En la jaroj 1988-1989 li aktivis en Litovio ,kiel kelkaj aliaj Esperantistoj- en disidenta movado.

  6. Vytenis ANDRIUKAITIS ne nur faris belan paroladon, sed tre intense pasigis la tagon en Nitra.Li kunsdis kun delegitaro de EEU ( Sean O RIAIN, Jozef REINVART, Zlatko TIŠLJAR ), renkontighis kun gvidantaro de UMEA, vizitis kongresejon de la 101-a UK kaj speciale ghian libroservon. Tie li achetis kelkajn librojn en Esperanto kaj same ricevis kelkajn librojn donace. En diversaj etapoj de lia estado en Nitra li estis akompanata de Mark FETTES, Humphrey TONKIN, Sean O RIAIN, Jozef REINVART, Zlatko TIŠLJAR, Peter BALAŽ kaj de mi. Lau mi, lia veno al Nitra estis tre utila ambauflanke.

Respondi