Kvar novaj muzikaj albumoj en Esperanto

Vinilkosmo, la plej konata muzikproduktejo kaj vendejo en Esperantujo, ampleksigis sian katalogon danke al kvar ĵus aperintaj albumoj en Esperanto.

JoMo: jOmO okcitanas. 12 muzikaĵoj. Daŭro: 33 min. Produktita de Vinilkosmo en 2016. Albumo ref.: VKKD 128-063.

Krom se ĉi tiu estas via unua kontakto kun Esperanto, aŭ vi pasigis la lastajn dudek jarojn sur Marso, ĉu necesas prezenti la ĉiokapablan JoMon, faman poligloton kaj muzikiston sen kulturaj baroj?

JoMo jam kutimigis nin al surprizoj, kaj la nova albumo ne estas escepto. La stelulo de la albumo estas la okcitana sakŝalmo, kelkfoje nomata “la craba” (kapro) en la okcitana, sed pli komune nomata la “bodèga”, tiel baptita de tiuj kiuj kreis kaj postvivigis ĝin. La grupo Brankabodegaires (Okcitane: sakŝalmistoj), kun kiu JoMo regule ludas en la stratoj, karnavaloj, festoj, kaj paradoj en Laŭrages’, estis honorgasto ĉe la registrado de jOmO okcitanas.

La tre gaja, ĝoja kaj danciga repertuaro havas siajn radikojn en tradiciaj okcitanaj kantoj. La tuto portata de la sonoj de diversaj instrumentoj, kiujn JoMo ŝatas, kaj senmortigita de Triboulet en lia legenda “Studio de La Trappe”, promesas brui, laŭ la okcitana esprimo!

La tekstoj montras diversajn aspektojn de la okcitana kulturo, de sociaj luktoj ĝis la pasio por rugbeo, tra la tradicioj de vino kaj karnavaloj kaj la lukto por la postvivigo de la okcitana lingvo. Cetere, en sia malmulta libera tempo JoMo pretigis manlibron pri la okcitana lingvo en Esperanto. La libro aperos baldaŭ post la eldono de jOmO okcitanas.

La bitalbumo aperis la 1an de aprilo, la K-disko aperis la 15an de junio.

Espo Despo: Bosniumas. 12 titoloj. Daŭro: 48 min 14 sek. Kunproduktita de Vinilkosmo kaj Espo Despo en 2016. Albumo ref.: VKKD129-064.

La albumo Bosniumas estas la rezulto de granda amo kaj bona ekzemplo de sukcesa kunlaboro. Ĝi apenaŭ realiĝus, se Amir Hadžiahmetović, gitaristo kaj kantisto de Espo Despo, ne renkontiĝus en 2006 kun Branko Miljko, blinda esperantisto el Sarajevo. Eksciinte, ke Amir faras muzikon, Branko donacis al li kolekton de siaj Esperantaj tradukoj de bosniaj sevdalinkoj. Sevdalinkoj, konataj ankaŭ kiel sevdah-muziko, estas tradicia kaj plej populara formo de popolmuziko en Bosnio-Hercegovino. Kelkajn monatojn poste Branko forpasis, sed pluvivis la ideo uzi la tradukojn, kunigi ilin kun la jarcentoj-malnovaj melodioj, kaj samtempe doni al la kantoj freŝajn kaj modernajn aranĝojn. Fine venis ĝusta momento por realigo.

La bitalbumo aperis la 15an de junio, la disko aperos meze de julio.

Solotronik: Kompendium: Virtuala albumo. 9 titoloj. Daŭro: 48 min 39 sek. Kunproduktita de Solotronik kaj Vinilkosmo en 2016. Albumo ref.: VKVA014-065.

Solotronik konstatis, ke preskaŭ ĉiuj en Esperantujo apenaŭ konektiĝas al la alternativa muziko, sed preferas pli popularajn muzikstilojn. Ja la Solotronika muziko ĉiam estas avangarda, miksanta la elektronikan kaj eksperimentan muzikon kun la klasiko kaj iom da popo.

La nova albumo estas eksploda kaj polemika pro originalaj temoj. Solotronik malamas stultan poezion sen profunda senco kaj materiistan literaturon de diplomitoj, kiuj servas nur por ornami la aeron per vortoj “belegaj”, kiuj donas emon dormi.

La situacio en la mondo nun devigas nin pripensi nian estontecon, kaj temoj kiel “Nova Monda Ordo” parolas pri alveno de ununura registaro por la tuta mondo kun striktaj militismaj reguloj por ĉiuj, enplanto de RFID-etikedo (Radio-Frekvenca IDentigo) en la manon por kontroli nin kaj por detrui nin aŭtomate kaj elektronike laŭnecese. Orwell, Verne, kaj Asimov “avertis” nin, la fantazio ne ekzistas, ĉio iom post iom plenumiĝas; Usono jam aprobis tiun diablan ilon, venontjare ili komencos enplanti ĝin.

La bitalbumo aperis la 15an de junio.

BaRok-Projekto: Sovaĝa animo. 11 titoloj. Daŭro: 53 min 43 sek. Kunproduktita de Vinilkosmo kaj BaRok-Projekto en 2016. Albumo ref.: VKKD130-066.

Sovaĝa animo pritraktas la brazilan tupian mitologion en ia sona rito, kiu ofertas ensorĉajn ripetfrazojn, potencan voĉon, pezan kaj potencan metalmuzikon kaj allogajn tekstojn. Arte produktita de la sperta Marco Aquilino kaj mastrigita en Francio de Triboulet en “Studio de la Trappe”, ĉi tiu koncepta albumo reflektas nian prapatrecon kaj prezentas parton de la grandega brazila panteono. Ĝi estas la unua plena albumo de potenca metalo eldonita en Esperantio.

La bitalbumo aperos la 13an de julio. La disko aperos en Brazilo kaj ĉe Vinilkosmo en aŭgusto 2016.

Mendu la kvar albumojn ĉe Vinilkosmo
http://www.vinilkosmo.com
http://vinilkosmo-mp3.com
Retpoŝte: vinilkosmo@esperanto.org

Flo!

Ĉi tiu artikolo aperis en la julia kajero de La Ondo de Esperanto (2016).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2016, №7.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2016/07/vinilkosmo-4

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi