UK-101: La kongresaj kurieroj en la reto

En la 101a Universala Kongreso de Esperanto, laŭ longa tradicio ĉiutage aperas kongresa kuriero, kiun povas senpage preni ĉiu kongresano, kaj kiu estas legebla ankaŭ en la retejo de UEA.

La kongresa kuriero nomiĝas ĉi-jare Pribina kuriero. La kuriero ricevis sian nomon laŭ fama loĝanto de Nitro, la princo Pribina (ĉ. 800–861). Li kristaniĝis kaj konstruigis la unuan kristanan preĝejon en slava teritorio en Orienta Eŭropo, en loko, kiu supozeble estis la nuna Nitro en 827, aŭ temas almenaŭ pri la unua slava preĝejo, kies ekzisto estas dokumentita. Li estis princo de duklando Nitro ĝis la jaro 833 kaj poste duko de Malsupra Panonio, kiu troviĝas en la teritorio de la nuntempa Hungario.

La princo Pribina estis la unua konata reganto de slovakoj kaj tial antaŭ ekuzo de eŭro li aperis en slovaka monbileto de 20 kronoj kaj lia statuo troviĝas en la kastelo de Nitro.

La kurieron redaktas ĉi-jare Jukka Pietiläinen kun helpo de Miroslav Malovec kaj Pavol Petrik. La teknika redaktoro estas Edoardo Nannotti.
Retadreso: kongresakuriero@gmail.com

Du kongresaj kurieroj jam estas elŝuteblaj en la kongresa retejo de UEA, kie aperos ankaŭ postaj eldonoj:
http://uea.org/kongresoj

Foto: Martin Hlauka (Pescan), https://commons.wikimedia.org/w/index.php?curid=3715327

Ĉe represo bonvolu indikis la fonton:
La Balta Ondo: http://sezonoj.ru/2016/07/gk-59/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi