La Ondo de Esperanto: Gravaj ŝanĝoj en 2017

La Ondo de Esperanto

La redakcio de La Ondo de Esperanto, kiu ĉi-jare festas la 25-jariĝon de la (re)fondo en 1991, analizis la problemojn, ligitajn kun plua produktado kaj distribuo de la revuo, kaj konsultis pri tio kelkajn fakulojn. Ni konkludis, ke:

1. La malkresko de abonoj al paperaj gazetoj en la mondo kaj en Esperantujo estas klara tendenco, pro kiu multaj gazetoj perdas rentabilitaton. Tio precipe validas por gazetoj kun malmultaj (de kelkaj centoj ĝis kelkaj miloj) abonantoj, kiuj ne estas interesaj por reklamdonantoj.

2. La kresko de la poŝtaj tarifoj pliakrigas la situacion de tiuj gazetoj, kiuj ne estas distribuataj en gazetkioskoj, sed estas dissendataj poŝte; tio koncernas preskaŭ ĉiujn Esperantajn gazetojn.

3. En la du lastaj jaroj la rilatoj inter Ruslando kaj ĝiaj EU-najbaroj Pollando (kie la revuo estas presata) kaj Litovio (de kie la revuo estas poŝte dissendata) malvarmiĝis pro la sankcioj de EU kontraŭ Ruslando. Tio sentiĝas, interalie, en la pli rigora viza politiko de la Pollanda kaj Litovia konsulejoj en Kaliningrado, en la pli severa kaj pli longa dogana kaj pasporta kontrolado ĉe la limoj, en la redukt(iĝ)o de la busa kaj fervoja trafiko.

4. La sanstato kaj la aĝo de la eldonanto kaj de la redaktoro de La Ondo ne plu ebligas al ili la transportadon de pezaj sakoj trans la limoj en la malmultaj restintaj busoj. La ŝanĝo de la presejo en Olsztyn al Kaŭno ne solvis la problemon.

5. En 2007 ni lanĉis elektronikan (pdf) abonon. Pluraj abonantoj rezignis pri la papera Ondo avantaĝe al la elektronika. Inter la nunaj elektronikaj abonantoj estis ankaŭ tiuj, kiuj pli frue ne abonis papere. La kresko de la elektronikaj abonantoj (la faleto en 2015 okazis pro la altigo de la kotizo) mildigis la malkreskon de la paperaj abonantoj. En 2014 kaj 2015 iom pli ol kvarono da abonantoj preferis la elektronikan version, kiu estas pli rapida, malpli kosta, kaj pli ekologia.

Abonjaro Sume Papere Elektronike
2006 545 545 0 (0%)
2007 539 520 19 (3,5%)
2008 573 530 43 (7,5%)
2009 543 491 52 (9,6%)
2010 509 448 61 (12,0%)
2011 556 461 95 (17,0%)
2012 518 415 103 (19,9%)
2013 502 393 109 (21,7%)
2014 508 378 130 (25,6%)
2015 473 347 126 (26,6%)

Je la 1a de julio 2016 jam ĉ. 30% da abonantoj estas elektronikaj.

6. Ĉar por la posedantoj de librolegiloj, saĝtelefonoj kaj negrandaj platkomputiloj la legado de A4-formata pdf-revuo ne estas oportuna, ni pretigis provnumeron de la marta Ondo laŭ la normo ePub, legebla helpe de pluraj aparatoj. La reagoj de la testintoj estis tre pozitivaj.

Konsiderinte la suprajn konkludojn, la redakcio de La Ondo de Esperanto decidis, ke en la 2017a jaro la revuo aperos nur elektronike. La pdf-versio ne plu estos A4-formata, sed pli oportuna, ke oni povu facile legi unu paĝon en la kutima komputila ekrano, kaj la ePub-versio estos farata por librolegiloj kaj saĝtelefonoj. La januara numero de la nova Ondo estos senpage elŝutebla kaj legebla je la Kristnasko, por ke ĉiu deziranto povu testi ĝin kaj decidi pri (ne)abono.

Ni kore dankas al la abonantoj de la papera Ondo, kiuj dum kvaronjarcento legis ĝin papere kaj per siaj abonoj donis al ni la eblon daŭre eldonadi la revuon. Ni esperas, ke multaj el ili plu legos sian ŝatatan gazeton elekronike.

Ni esperas je via komprenemo pri nia decido kaj je via subteno de la nov-forma, sed tradici-enhava Ondo!

Halina Gorecka, eldonanto
Aleksander Korĵenkov, redaktoro

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

4 Responses to La Ondo de Esperanto: Gravaj ŝanĝoj en 2017

  1. Grigorij Arosev diras:

    Domaĝa, sed absolute komprenebla rimedo. Kredeble via financa rezulto estos bona. Bonŝancon!

  2. Gerrit Berveling diras:

    karaj, se vi LA ONDO-n ne plu aperigos papere, vi certe shparos multe da mono. chu tio povos implici, ke vui ree havos monon por daurigi la eldonadon de la serio da libroj de DOSTOJEVSKI?
    kiel ajn: chion bonan al vi kaj al la Rusa Esperanto-Movado

  3. Ĝuste pro la samaj kialoj ni haltigis la eldonadon de la gazeto Eventoj antaŭ pluraj jaroj. Mi multe aprezis la eltenemon kaj persistemon de La Ondo daŭre aperadi, kaj povas nur sincere gratuli al Halina kaj Aleksander.

    La eldonado de pagenda revuo nure en elektronika formato estos pionira agado en Esperantujo, mi deziras sukceson al la prejekto!

  4. Antanas Gr. diras:

    Ĉio ŝanĝiĝas… Mi memoras, dum la Vilna E-Kongreso (2005) en diskuto pri estonteco de E-gazetaro, plimulto da diskutantoj ne povis imagi, ke povas malaperi paperaj E-gazetoj.

Respondi