La julia Ondo

La Ondo de EsperantoTiuj abonantoj de La Ondo de Esperanto, kiuj partoprenis en la 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj en la litovia kuracurbeto Birštonas, plej frue ricevis la julian kajeron de La Ondo, presitan en Kaŭno unu tagon antaŭ la komenco de BET-52. Ili kun plezuro vidis sur la kovropaĝo panoraman foton de Birštonas kaj komence de la primovada sekcio Eventoj salutmesaĝon al BET-52 de la litovia ĉefministro Algirdas Burkevičius.

En ĉi tiu sekcio oni povas legi dudekon da artikoloj pri esperantistaj eventoj, inter kiuj estas kelkaj nekutimaj – ekzemple pri velado en Mediteraneo, boatado en Litovio, kaj kuirarta staĝo en Pireneoj – sed ankaŭ pli tradiciaj, kiel la 93a Germana Esperanto-Kongreso en Munkeno alloginta pli ol 200 partoprenantojn el 20 landoj. Cetere, la festprelego Esperanto – ĉu serioze?, kiun Reinhard Fössmeier faris en Munkeno, estas la ĉefmaterialo de la julia Ondo.

En la sekcio Tribuno enestas komentario de nia brusela korespondanto Dafydd ab Iago (verkita matene post la referendumo pri (ne)membreco de Britio en EU kaj tuj aperinta en la novaĵretejo La Balta Ondo) pri la rezulto kaj sekvoj de Brexit, artikolo de Matthieu Desplantes kaj Peter Baláž pri la retejo Cyberhelp kaj ties tradukendo en Esperanton, kaj reago je la junia komentario de Komitatano Z. Markos Kramer en la sekcio Lingvo artikolas pri la signifokampo de kazo, kaj Anna Bartek prezentas la svislandan Kulturan Centron Esperantistan en Nia Trezoro.

Literaturŝatantoj, verŝajne, estos kontentaj pri la kultursekcio de la julia Ondo, kiu enhavas la novelon Perdita vestparade de O. Henry pro kies esperantigo Hoss Firooznia iĝis laŭreato de Liro-2015, kaj la poemon Mi eliras sola sur la vojon de Miĥail Lermontov en sep (!) tradukoj, faritaj ekde 1893 ĝis 2016. Krome enestas en la revuo recenzoj de la plej nova traduko de la Dia liturgio de Johano la Orbuŝa kaj de la debuta disko Malsato de espero de Suzanna, kaj pluraj kulturnovaĵoj, inkluzive de prezento de kvar novaj muzikaj albumoj aperintaj sojle de la “Kongresa Sezono”. Kiel kutime, en la revuo enestas ankaŭ kalendaro de festoj, jubileoj kaj memordatoj por la kuranta monato kaj Mozaiko.

La sekva kajero de La Ondo estos duobla (№8-9); ĝi aperos fine de aŭgusto kaj enhavos multajn raportojn pri plej gravaj kongres-sezonaj esperantistaj eventoj, precipe, pri la 101a UK en Nitro.

La Ondo de Esperanto estas abonebla por la 2016a jaro kontraŭ 42 eŭroj (rabatoj por orienteŭropaj, ekssovetuniaj kaj triamondaj landoj). La elektronika versio (pdf) kostas 15 eŭrojn. Oni povas aboni La Ondon por la dua jarduono kontraŭ duono de la abontarifo, ĉiu nova abonanto ricevos donace ankaŭ la junian Ondon.
Abonebloj: http://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm

Ekde la 2017a jaro La Ondo de Esperanto aperos nur elektronike laŭ la normoj “pdf” kaj “ePub” – pli detale pri tio legu morgaŭ en nia novaĵretejo.

La red.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi