Poemo de Lermontov en sep tradukoj

Antaŭ 175 jaroj, la 15an (Gregorie: la 27an) de julio 1841, en duelo pereis Miĥail Jurjeviĉ Lermontov (̨Михаил Юрьевич Лермонтов, 1814–1841)). Okaze de la jubilea mortodato en la julia kajero de La Ondo de Esperanto aperis sep tradukoj de lia populara poemo Mi eliras sola sur la vojon, bonege konata al (preskaŭ) ĉiu ruso ne nur kiel poemo, sed ankaŭ kiel romanco, kiun iuj kredas esti popolkanto.

Kiun tradukon vi plej ŝatas?

Mi eliras

Mi eliras unu al vojeto;
Ŝtonoj brilas tra la nebuleto,
Nokt’ trankvila, step’ aŭskultas Dion,
Steloj inter si parolas ion.

En ĉiel’ solene kaj tre bele,
Tero dormas en bluaj’ radia…
Kio do doloras min kruele?
Ĉu atendo aŭ bedaŭro ia?

Ne bedaŭras mi pli pasintaĵon,
Ĝojon ne esperas jam en kor’ mi;
Serĉas liberecon mi, pacaĵon,
Volus forgesiĝi mi, ekdormi…

Ne per tiu dormo de l’ mortinto!
Tiel nur mi estu ekdorminta,
Ke en brust’ la viva fort’ moviĝu,
Ke spirante mia brust’ leviĝu;

Ke l’ orelojn ĉiam karesante,
Dolĉa kanto sonu sur la ĉerko;
Ke kliniĝu, ĉiam verdestante,
Kaj sur mi bruadu ombra kverko.

Tradukis G. Janowski (1893)

Elegio

Mi unu kaj sola sur vojon eliras:
Silika la voj’ tra nebulo briletas;
La nokto trankvilas; dezerto trankvilas,
Kaj stelo kun stel’, briletante, parolas.

Solenon, mirindon enhavas ĉieloj;
Dormetas la tero en lumo blueta.
Sed kial mi sentas doloron, enuon?
Mi ion atendas, ĉu ion bedaŭras?

Nenion atendas de l’ vivo mi nune,
Ne estas domaĝa al mi la pasinto.
Agrablon kaj pacon mi volas kaj serĉas:
Mi volus forgesi; mi volas ekdormi.

Sed ne per malvarma dormego de tombo
Mi volus ekdormi en plena forgeso.
En brust’ al mi tremu la fortoj de vivo,
Spirante, la brusto leviĝu trankvile.

Ke voĉo agrabla pri amo kantadu,
Kaj mian orelon senĉese dorlotu,
Ke kverko malluma, verdante eterne,
Sin supre fleksiĝu, mallaŭte bruetu.

Tradukis Julius Levik (1898)

Al vojeto mi eliras sola

Al vojeto mi eliras sola;
Pendas super voj’ nebula stri’;
Staras la dezerto senparola,
Kaj parolas steloj inter si.

En ĉiel’ — solena astroĥoro;
Dormas tero en lazura lum’…
Kial do suferas mia koro?
Kion do la saĝ’ bedaŭras dum?

Plu nenion de la vivoprozo
Jam atendas mia homdestin’:
Serĉas mi liberon de ripozo,
Volas mi ekdormi al la fin’…

Sed ne tomba dormo min ekpremu,
Tiel mi ekdormu, ho Sinjor’,
Ke en brusto vivofortoj tremu,
Ke spirante vibru mia kor’;

Branĉoj min karesu, en liber’ do
Dolĉa voĉ’ pri amo kantu nur,
Kaj starante en eterna verdo,
Lulu min de kverko la murmur’.

Tradukis Bela Manto (1912)

* * *

Sola venas mi sur vojon mian;
Brilas nur la ŝtonoj tra malhel’.
La dezerto muta aŭdas dion,
Kaj la stel’ parolas kun la stel’.

La ĉiel’ per sorĉo kaj soleno
Dorman teron kronas pli kaj pli.
Kial nun doloras min ĉagreno,
Plendas ĉu, ĉu ion veas mi?

Pri pase’ ne plendas mi eĉ ete,
Kaj ne plu mi revas en la fin’,
Serĉas mi liberon kaj kviete
Volus dormi kaj forgesi min.

Sed ne en la tomba dorm’ glacia …
Volus mi ekdormi tiel nur,
Ke sen ĝen’ respiru brusto mia,
Kresku fort’ por vivo kaj futur’.

Ke per am’ benante mian aŭdon
Dolĉa voĉ’ sonoru super mi,
Ke al mi eternan mildan laŭdon
Flustru nun la verda kverkfoli’.

Tradukis Konstantin Gusev (1964)

* * *

Venas mi al vasta voj’, en solo.
Ŝtona pad’ trembrilas en malhel’.
Nokta step’ aŭskultas di-parolon.
En ĉielo flustras stel’ al stel’.

En la supro regas nun soleno.
Dormas ter’ en blua sorĉa bril’…
Kial do sufokas min ĉagreno?
Kial min obsedas maltrankvil’?

Logas ja nenio min sur tero,
kaj pase’ — mi ne domaĝas ĝin.
Serĉas mi trankvilon kaj liberon!
Volus mi en dorm’ forgesi min!

Ne en dorm’ rigida de la morto…
Dum la dormo regas min dezir’ —
ke en kor’ maldormu vivoforto,
ke la brust’ sin levu laŭ la spir’.

Ke tagnokte karesadu mian
aŭdon kant’ pri amo, harmoni’.
Kaj per kron’ eterne verdfolia
ombra kverk’ susuru super mi.

Tradukis Bencion Berin (1984)

* * *

Mi eliras sola vojon mian:
voj’ ŝtonoza brilas tra malhel’.
Paca nokt’. Dezert’ aŭskultas Dion,
kaj kun stel’ konversacias stel’.

La ĉiel’ majesta kaj solena!
Dormas ter’ sub blua firmament’:
Kial do en kor’ doloro prema?
Ĉu bedaŭr’ min regas? aŭ atend’?

Jam atendas mi de l’ viv’ nenion,
nek bedaŭras iel pri pase’!
Volus mi liberon kaj trankvilon
kaj ekdormus sen lamenta ve’!

Ne en tiu tomba dormo frida…
volus mi eterne dormi, sed
ke en mi dormetu fort’ rigida,
kaj spiradu brusto en kviet’;

Kaj ke dolĉa voĉ’ orelon mian
dorlotadu per amkant’ sen fin’;
super mi — eterne verdfolia —
brua kverk’ sinkline lulu min.

Tradukis Nikolao Fedotov (eld. 2004)

* * *

En solec’ komencas mi vojiron
Tra nebulo, tra rebrila hel’;
Pacas nokt’. La step’ atentas Dion,
Kaj la stel’ parolas kun la stel’.

La ĉielo ravas kaj misteras!
En blunimbo dormas jam la ter’…
Kial do mi tristas kaj suferas,
Ĉu atendas ion kun esper’ ?

Por estont’ ne havas mi esperon,
Ne bedaŭras mi pri l’ pasintec’;
Serĉas mi trankvilon kaj liberon!
Volus mi ekdormi en forges’!

Ne per frida dormo de la morto…
Volus mi eterne dormi, sed
En la korp’ inertu viva forto,
Kaj la brusto spiru en kviet’.

Dum la tag’ kaj ĉiu nokt’ sen ĉeso
Por mi sonu dolĉa amkanzon’,
Kaj per verdaj branĉoj kun kareso
Super mi susuru kverka kron’.

Tradukis Ludmila Novikova (2016)

La Ondo de Esperanto, 2016, 7.

La rusa originalo

Legu kvar poemojn de Lermontov, kiuj aperis en la rubriko Rusa Antologio de La Ondo de Esperanto en 2010; ĉi tiuj poemojn, elektis kaj tradukis Valentin Melnikov.

Princidino Mary, la centra novelo de la kvinnovela romano Heroo de nia epoko de Lermontov, estas libere elŝutebla en nia Kiosko; ĝin tradukis Nikolaj Danovskij.

Ĉi tiuj tradukoj aperis en la julia kajero de La Ondo de Esperanto (2016).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2016, №7.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2016/07/lermontov

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Beletro, Kulturo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

9 Responses to Poemo de Lermontov en sep tradukoj

  1. Antanas Gr. diras:

    La poemon de Lermontov mi ne sciis. Unuavice mi tralegis nur la tradukojn. Kiel versoj, al mi plej plaĉis tradukoj de Novikov kaj Gusev. Miaopinie en traduko de Novikov la apostrofado pase’ – ve’ en tria strofo ne estas sukcesa. Krom tio, mi ne komprenis, pri kia forto li parolas:

    ke en mi dormetu fort’ rigida,
    kaj spiradu brusto en kviet’;

    Kaj mi decidis, ke jam temp’ esta’ tralegi la originalon:

    Чтоб в груди дремали жизни силы,
    Чтоб дыша вздымалась тихо грудь;

    Do, Gusev klarigis al mi pri la forto:

    Ke sen ĝen’ respiru brusto mia,
    Kresku fort’ por vivo kaj futur’.

    Mi voĉdonas por traduko de Gusev. Mi estas nek fakulo pri poezio, nek granda amanto de poezio, tial taksu mian opinion tolereme.

  2. Mikaelo Povorin diras:

    Tamen la traduko de Fedotov estas kelkloke malfacile prononcebla: 1) “Paca nokt’. Dezert’…” (Du eksplodaj samtipaj konsonatoj “T-D” estas tute neebla afero en kanto! Mi, kantisto, tuj rimarkis tion.) 2) “fort’ rigida”; 3) “amkant’ sen fin'”. La traduko de Gusev sonas multe pli glate. Krome min ĝenas la foresto de “estas” en la dua verso, kaj mi preferus:

    La ĉiel’ majestAS kaj solenAS!
    Dormas ter’ sub blua firmament’:
    Kial do en kor’ doloro premAS?
    Ĉu bedaŭr’ min regas? aŭ atend’?

    Tamen pri Fedotov mi efektive tute ne sciis. Atentinda tradukisto!

  3. Keneĉjo Goldbergo diras:

    Facile elektis mi, kiel plej ŝatatan :

    la elegante simpla, ritme brila traduko de–

    Ludmila Novikova !

  4. Nikolao Gudskov diras:

    Laux mi, elstaras vere nur traduko far Fedotov, cxiuj ceteraj estas aux mezbonaj (de Gusev, ankaux de Novikova), aux amatornivelaj… Certe, por elekto por iu ajn antologio tauxgas Fedotov, kiu preskaux perfekte transdonas la etoson, glatecon kaj ecx vortojn de la originalo (kiu antauxe sxajnis al mi neebla!).

  5. AlKo diras:

    Mi konsentas kun la du lastaj opinioj pri la traduko de Nikolao Fedotov. Ankaŭ la Guseva traduko estas bona, sed komparu, ekzemple, lian «La ĉiel’ per sorĉo kaj soleno / Dorman teron kronas pli kaj pli» kun «La ĉiel’ majesta kaj solena! / Dormas ter’ sub blua firmament’» de Fedotov, kiu konservis la bluecon de l’ Tero, kiun plej unue konstatis Gagarin 120 jarojn post la verko de la Lermontova poemo. (Kaj tiu «pli kaj pli», kiu tute mankas ĉe Lermontov!)

    Resume: se mi devus elekti unu por (iam planita, sed ne eldonita) poemaro de Lermontov, mi elektus la Fedotovan version.

  6. Grigorij Arosev diras:

    Kiel mi jam skribis private al Aleksander, mi taksas plej bona traduko de Fedotov, poste sekvas tiu de Gusev.

  7. Gusev estas klasikulo, sed ankaŭ la traduko de Fedotov ne malpli brilas. Bedaŭrinde oni preskaŭ ne konas tiun talentegan tradukiston.

    La du unuaj versioj estas simple nulnivelaj (ne konservita la originala metriko, primitivaj tedaj adasismoj…), ĉe Bela Manto jam videblas bonaj trovaĵoj. Berin kelkloke tro malproksimas de la originalo (kaj enhave, kaj spirite). Ĉe Novikova kelkaj esprimoj ŝajnas al mi nesukcesaj (blunimbo, inertu, amkanzon – kverka kron’).

  8. Mikaelo Povorin diras:

    Ankaŭ al mi, post atenta kelkfoja tralego, plej plaĉas la traduko de Gusev. Li estis majstro!

  9. Михаил diras:

    Al mi plachas pli multe la traduko de Konstantin Gusev.

Respondi