Julio 2016: Jubileoj, memordatoj, festoj

julio

1. Antaŭ 100 jaroj (1916) komenciĝis la batalo ĉe Somme, kiu daŭris pli ol kvar monatojn.

Antaŭ 50 jaroj (1966) Francio forlasis la armean strukturon de NATO.

Nostradamo2. Antaŭ 450 jaroj mortis Nostradamus (Michel de Nostredame, 1503-66), franca astrologo, fama pro siaj profetaĵoj.

3. Antaŭ 150 jaroj (1866) la prusia armeo venkis la aŭstrian en la batalo ĉe Sadová.

Antaŭ 50 jaroj Francio okazigis la unuan (el ĉ. 180) nuklearmilan eksplodon en la atolo Moruroa.

Richard Brinsley Sheridan7. Antaŭ 200 jaroj mortis Richard Brinsley Sheridan (1751-1816), irlanda brita poeto kaj politikisto.

Argentino9. Antaŭ 200 jaroj (1816) Argentino deklaris sian sendependiĝon de Hispanio.

Antaŭ 100 jaroj naskiĝis Edward Richard George Heath (1916-2005), ĉefministro de Britio (1970-74).

Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Takehide Nakatani (1941-), la unua olimpia ĉampiono pri ĵudo (1964).

Ashikaga Yoshinori12. Antaŭ 825 jaroj (1191) kruckavaliroj post preskaŭ dujara sieĝo rekonkeris Akron, kiu por pliaj 100 jaroj restis la ĉefurmo de la Jerusalema Reĝlando.

Antaŭ 575 jaroj estis murdita Ashikaga Yoshinori (1394-1441), la sesa ŝoguno en la dinastio Muromachi (1429-41).

Antaŭ 100 jaroj naskiĝis Ljudmila Pavliĉenko (fraŭline: Belova, 1916-74), sovetunia armeanino, la plej sukcesa celpafistino inter la virinoj (309 mortpafitaj germanianoj).

Antaŭ 75 jaroj apud Bjalistoko estis murdita Jakobo Ŝapiro (1897-1941), pollanda juda ĵurnalisto kaj esperantisto.

Ismael Gomes Braga14. Antaŭ 125 jaroj naskiĝis Ismael Gomes Braga (1891-1969), brazila spiritisto, vortaristo kaj esperantisto.

Antaŭ 100 jaroj (1916) Tristan Tzara (= Samuel Rosenstock) publikigis la dadaisman manifeston.

15. Antaŭ 725 jaroj mortis Rudolfo I (1218-91), la unua reĝo de Germanio el la dinastio Habsburga (1273-91).

Antaŭ 100 jaroj mortis Ilja Meĉnikov (1845-1916), rusa biologo, Nobelpremiito (1908).

16. Antaŭ 75 jaroj (1941) la germania-rumania armeo konkeris Kiŝinevon.

17. Antaŭ 175 jaroj (1841) aperis la unua numero de la angla humurgazeto Punch.

Frank Farian

18. Antaŭ 625 jaroj (1391) la armeo de Timuro ĉe la rivero Kondurĉa venkis la Or-Hordan armeon de ĥano Toĥtamiŝo.

Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Frank Farian (1941-), germana muzikisto, kantaŭtoro kaj muzikproduktisto, iniciatinto de la popularaj grupoj Boney M, Eruption k. a.

Derĵavin20. Antaŭ 200 jaroj mortis Gavrila Derĵavin (1743-1816), rusa poeto kaj politikisto.

Antaŭ 150 jaroj mortis Georg Riemann (1826-66), germana matematikisto, evoluiginto de analitiko.

Antaŭ 50 jaroj naskiĝis Enrique Peña Nieto (1966-), nuna prezidanto de Meksiko (2012-).

21. Antaŭ 200 jaroj naskiĝis Paul Julius Freiherr von Reuter (Israel Josaphat, 1916-99), germania juda ĵurnalisto kaj entreprenisto, fondinto de la novaĵagentejo “Reuters”.

23. Antaŭ 100 jaroj mortis William Ramsay (1852-1916), skota kemiisto, malkovrinto de la “noblaj gasoj” argono, kriptono, neono kaj ksenono, Nobelpremiito (1904).

Isaac Bashevis Singer24. Antaŭ 75 jaroj (1941) Harry S. Truman, estonta prezidento de Usono, alvokis dum la 2a Mondmilito helpi Sovetunion dum estas venkanta Germanio, kaj helpi Germanion dum USSR estos venkanta.

Antaŭ 25 jaroj mortis Isaac Bashevis Singer (1902-91), usona jidlingva verkisto.

Miĥail Lermontov27. Antaŭ 175 jaroj en duelo pereis rusa poeto Miĥail Lermontov (1814-41),

28. Antaŭ 275 jaroj mortis Antonio Vivaldi (1678-1741), itala pastro, muzikisto kaj komponisto.

Antaŭ 75 jaroj (1941) la germania armeo konkeris Smolenskon.

30. Antaŭ 50 jaroj (1966) la futbalteamo de Anglio venkis Germanio (4-2) kaj gajnis sian unuan (kaj solan) futbalan mondpokalon.

31. Antaŭ 125 jaroj naskiĝis Delfí Dalmau i Gener (1891-1965), kataluna lingvisto kaj esperantisto.

Ĉi tiu listo aperis en la julia kajero de La Ondo de Esperanto (2016).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2016, №7.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2016/07/julio2016

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Historio, Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi