La kvina Lingva Festivalo en Permo

Foto: Julia Riĥsijeva

Irina Gonĉarova prezentas Esperanton en Permo
(Foto: Julia Riĥsijeva)

La 4an de junio 2016 en la Perma ŝtata nacia esplora universitato sukcese pasis la kvina Perma Lingva Festivalo. Ĝin salutis la dekano de la fakultato de la nuntempaj fremdaj lingvoj kaj literaturoj Boris Proskurin kaj la estro de la katedro pri lingvistiko kaj tradukado Natalja Ĥoroŝeva. La docento de la katedro Anna Markovna Podgaec prezentis la historion de LF, abunde menciante la rolon de esperantistoj. Salutparolis ankaŭ Irina Gonĉarova, kiu pli detale rakontis, kial ĝuste esperantistoj lanĉis la lingvajn festivalojn. Ŝi dufoje prezentis Esperanton en la klasĉambro ĉiam plena je aŭskultantoj.

La festivalo en la granda urala urbo Permo (ruse: Пермь) estas rivelo de la ideo de la lingvofestivala movado en Ruslando kaj proksimaj landoj. Ĝia ĉeforganizanto, instruisto de la universitato Marija Cvetuĥina, dum pluraj jaroj estas prezentanto de la gaela lingvo en la Moskvaj Lingvaj Festivaloj. Antaŭ kvin jaroj ŝi lanĉis la festivaleskajn aranĝojn en sia urbo Permo, sed nur en 2016 ŝi plene ripetis la organizan modelon de la Moskva festivalo – kaj tiu vere sukcesis.

En la programo estis 40-minutaj lecionoj pri 16 lingvoj, sep lingvistikaj prelegoj kaj ses aliaj aranĝoj, koncernaj al la lingva temo. La organizantoj kaj vizitantoj restis tre kontentaj, kio esperigas pri plia progreso de la aranĝo.

Irina Gonĉarova
direktoro de MLF
instruisto de Esperanto

Ĝi estas artikolo el la julia kajero de La Ondo de Esperanto (2016).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2016, №7.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2016/06/ruslando

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

5 Responses to La kvina Lingva Festivalo en Permo

  1. Valdas Banaitis diras:

    Kia samideaneco instigas al tia fikomentado en tia fiŝista (trolista) ĵargono? Pri kia sufiĉa nivelo de festivalo eblas paroli post 129 jaroj sen rivelo de la esenco de tiu “ĉefverko de logiko kaj simpleco”. Jen la kvara tasko, kiun solvi Zamenhof jam ne kapablis kaj per pseudofaciliga neadekvata prskribo de sia lingvokrea modelo kondamnis sian diligentan adeptaron al misgvida instruDado. Ties rezultivon raportis Zlatko Tiŝljar en sia trioble jubilea konfeso “Mia saĝo post 50 jaroj de instruado de Esperanto” (2012). Mirina, mia sincera, kiel vi komentus ĝin?
    Mi kompatas Vojaĝon kaj domaĝas vojaĝojn al kongresoj, festivaloh kaj konferencoj, kie aŭdeblas nur unu komento: “Ne diru sensencaĵon! Ne ekzistas lingvo sen gramatiko, kian mi lernis en lernejo!!!” Malfrua propedeŭtika efiko…

  2. La Vojaĝo diras:

    Kutime movadanoj preferas diskuti ne pri problemo, sed pri persono de tiu, kiu prezentas problemon aŭ nur kritikas.
    Iom vi mismemoras ))) Jen estas foto de la unua prezentado: https://pp.vk.me/c633817/v633817864/35641/9qi0akAeTxI.jpg – mi sukcesis kallulu nur 10 personojn, ek klaĉambro kiu estas 21-persona (laŭ seĝoj). Ĉu tio estas “plena”? Deziraĵo anstataŭ realaĵo. La dua klasĉambro estis eĉ pli granda.
    Kaj ne gravas por mi kio estas “sukceso por festivalo”, temas pri ” klasĉambro ĉiam plena je aŭskultantoj”. Maks. duono de la ĉambro ne estas “plena ĉambro”.
    Kaj mi havas sondosjeron de la prezentado, ni facile povu ĝustigi, ĉu estas ĝi sufiĉa, ĉu ne, ĉu troa… ))))
    “Mi deziras prosperon de Esperanto en Permo – kaj nepre sen via partopreno” – ĉi tio ne estas zono kontrolata de vi. Kaj ni en Perm mem decios, kun kies partopreno aŭ sen partopreno estos aŭ ne estos ĉi-tie esperanto. Kompreneble, vi ne volus ke estus iu persono, kapabla malkovri viaj moskvaj movadanaj stultaĵoj, sed tio estas via problemo )))
    Kaj mi, eble, famas en “esperantujo” je tio, ke mi ne dancas kun akompano de via movadana muziko ))))

    “Fine mi diru, ke mi sekvos konsilojn de samideanoj kiuj avertis min neniam respondadi al vi ĉar via ŝatokupo estas troli homojn” – hehe, ja vi diris ke vi neniam mensogas? Aŭ vi mensogas ke vi neniammensogas? )) Konsilu ion ajn… kaj mi pripensos pri tio, kiel klarigi por pernanoj veran sencon de prezentado de Gonĉarova, kiu ne tiel volis prezenti e-ton, kiel varbi sektantojn por ŝia persona sekteto.

  3. Mirina diras:

    Vi estas konata de via amikemo kaj pozitiva rilato al samideanoj kaj E-aktivadoj.
    La ĉambroj estis negrandaj (kunkomputilaj ĉambroj), kaj la unuan fojon estis 13 homoj kaj la duan – 9, mi kalkulis. Kaj tio estas sufiĉa kvanto por aspektigi la ĉambrojn plenaj, almenaŭ por mia impreso. Sciu, ke mi neniam blufas aŭ trompas. Due, se la festivalon ĉeestas ĉ, 50 homoj kaj paralale en 6 ĉambroj okazas prelegoj, havi en ĉiu ĉambro averaĝan kvanton da aŭskultantoj estas sukceso.
    Pri la lingvo dum ambaŭ prezentadoj estis dirite tute sufiĉe por ke la homoj komprenu, ke ĝi estas “ĉefverko de logiko kaj simpleco”. Pli detale dum la unua konatiĝo prezenti la lingvon ne eblas kaj ne indas.
    Mi deziras prosperon de Esperanto en Permo – kaj nepre sen via partopreno. Ĉar vi famas en Esperantujo je tio ke ĉiam serĉados negativaĵojn por distrumpeti tiujn viajn observojn tra la tuta mondo.
    Fine mi diru, ke mi sekvos konsilojn de samideanoj kiuj avertis min neniam respondadi al vi ĉar via ŝatokupo estas troli homojn. Do, skribu ie ajn ion ajn – mi ne plu respondos.

  4. La Vojaĝo diras:

    Korekto: Mi ĉeestis ambaŭ prezentadojn, kaj NE povas aserti ke “…la klasĉambro ĉiam plena je aŭskultantoj.”

  5. La Vojaĝo diras:

    Mi ĉeestis ambaŭ prezentadojn, kaj povas aserti ke “…la klasĉambro ĉiam plena je aŭskultantoj.” Partoprenis ĝin po 8 personoj maksimume, tio estas sufiĉe pli malmulte ol kvanto de seĝoj en klasĉambroj.
    Laŭ mia opinio, unua prezentado suferis de troa rakonto pri esperanto k homaranismo, kiu ne permesis detale informi pri la lingvo…

Respondi