Niĵni-Novgorodo

Niĵni-Novgorodo

La vorto “Volgo” estas konata por ĉiu, kiu scias pri Rusio almenaŭ ion. La plej longa rivero en Eŭropo, ĝi iras preskaŭ tra la tuta okcidenta parto de Rusio. Ĉe Volgo situas multaj urboj, kaj malgrandaj antikvaj urbetoj, kaj grandaj regionaj centroj, kvar el kiuj havas pli ol milionon da loĝantoj.

La plej granda inter ili nun estas Niĵni-Novgorodo (Нижний Новгород, Níĵnij Nóvgorod). Ĝi situas ĉe la alfluejo de la rivero Oko, (Ока, Oká) al Volgo, je 400 km oriente de Moskvo.

La nomo de la urbo povas ŝajni paradoksa. Ĝi tradukiĝas kiel “Malsupra Nov-Urbo”. Tamen la urbo, aperinta en la 13a jarcento, estas “nova” nur laŭ sia nomo. Ankaŭ ĝi ne estas “malsupra” – Niĵni-Novgorodo estis fondita sur kruta bordo de Volgo, kies alteco estas 70-80 metroj. Krome, en Rusio ekzistas alia, pli malnova regiona centro kun la nomo Novgorodo (nun ĝi nomiĝas Velikij Novgorod). Multaj homoj konfuzas diversajn “Novgorodojn”. Pro tio la Niĵni-Novgorodanoj neniam en parolo reduktas la nomon ĝis simpla “Novgorod” – ili prefere diras “Niĵnij” (“la malsupra”). Sed kial ĝi ekhavis tiun nomon? La ĝusta kaŭzo ne estas konata. Laŭ unu el diversaj variantoj, Niĵni-Novgorodo aperis malsupre laŭ Volgo de tiam jam ekzistanta urbo Gorodec (traduke: “urbo/urbeto”).

La urbo estis fondita en 1221 de la granda princo Jurij Vsevolodoviĉ (estis kanonigita de la Rusa Ortodoksa Eklezio kiel Georgo). Niĵni-Novgorodo aperis kiel fortreso en la oriento de tiama rusa teritorio. Ĝis konkero de Kazano ĝi estis gardoposteno apud la landlimo.

Niĵni-NovgorodoLa ĉefa vidindaĵo, restinta de la frua epoko, estas la Niĵni-Novgoroda kremlo. Fondante la urbon, oni konstruis lignan fortreson, poste, en la komenco de la 16a jarcento, aperis la brika kun 13 turoj. Ĝiaj muroj iras laŭ borda monteto preskaŭ de Volgo ĝis supra ebenaĵo. La tuta longeco de la muroj estas du kilometroj. Kelkfoje la kremlo estis atakita, tamen oni neniam ĝin cedis al malamiko. Post la konkero de Kazano la urbo ne plu havis rolon de landlima defendanto.

La ruĝaj muroj kaj turoj staras ĝis nun. Ili sufiĉe kadukiĝis, kaj unu el malsupraj apudbordaj turoj estis ruinigita de terdeglito. Sed meze de la 20a jarcento oni faris grandan laboron por restaŭri la kremlon. Tiam estis riparita ĝia ekzistanta parto. Dum la unua jardeko de nuna jarcento ankaŭ la perdita turo estis rekonstruita laŭ ĝia historia aspekto.

La plej grava kaj fama okazo, “momento de gloro” por la urbo okazis dum la Granda Malordo en la 17a jarcento. Tiam Rusia Regno riskis disfali aŭ perdi sian sendependecon. La Moskva kremlo estis okupita de poloj, kies princo pretendis esti caro. Aperadis multaj heredantoj de la trono, Falsdemetrioj, kiuj pretendis esti agnoskitaj kiel filo de Johano la Timinda, reale pereinta. Ili havis proprajn armeojn de subtenantoj, kun kiuj ili konkeradis apartajn urbojn. Savo venis de Niĵni-Novgorodo. Unu el negocistoj, viandisto Kuzma Minin alvokis urbanojn organizi popolarmeon, kiu iros al Moskvo kaj liberigos la kremlon. La gvidantoj estis Kuzma Minin kaj princo Dmitrij Poĵarskij, kiu estis unu el estroj en antaŭa provo organizi popolarmeon. Sed tiam ĝi estis disbatita.

La dua provo estis sukcesa. Vintre de 1612 la milicanoj eliris el Niĵni-Novgorodo supren de Volgo kaj paŝis ĝis la urbo Jaroslavlj, kie la popolarmeo staris dum kelkaj monatoj. En julio komenciĝis militkampanjo de Jaroslavlo al Moskvo. En novembro la ĉefurba kremlo estis liberigita.

Nun en la koro de Moskvo, sur la Ruĝa placo situas la fama monumento “al civitano Minin kaj princo Poĵarskij”. En 2004 por la tuta Rusio aperis nova festo “Tago de popola unueco”, honore al la tiamaj herooj. Oni festas ĝin la 4an de novembro.

La “ora epoko” por la urbo estis en la 19a jarcento. En tiu tempo, antaŭ la disvolviĝo de fervojoj, riveroj havis gravegan transportan rolon, do Niĵni-Novgorodo, situanta ĉe du grandaj riveroj, estis oportuna loko por komerci. En la urbo loĝis multe da negocistoj, do ĝi eĉ ekhavis alnomon “Poŝo de Rusio”. En Niĵni-Novgorodo funkciis la plej granda Rusia foiro, kaj en 1896 ĉi tie okazis tutrusia ekspozicio, kie oni demonstris la unuan Rusian aŭton, la unuan en la mondo hiperboloidan konstruaĵon de Vladimir Ŝuĥov k.t.p.

En la sama jaro en la urbo ekfunkciis elektra tramo. Tio okazis eĉ pli frue ol en Moskvo kaj Peterburgo. En Rusia Imperio nur Kieva tramo aperis antaŭ la Niĵni-Novgoroda. Krome, ekfunkciis du kablotramaj vojoj, levantaj homojn sur la altan bordon (ili ne plu ekzistas). En la centro de la urbo kaj apud la fervojstacio ĝis nun estas multe da domoj, konstruitaj en tiu epoko: loĝdomoj de negocistoj, instituciaj domoj, donacitaj de negocistoj k.t.p. En 1913 estis konstruita la domo de banko, apud kiu ĝis nun fotas sin multegaj turistoj. Plu funkcias ankaŭ la ĉefa domo de la fama foiro. Ĉiuj ĉi tiuj konstruaĵoj konservas la historion de la urbo, tial multaj el ili estas leĝe protektataj.

Dum la Sovetia epoko la urbo iĝis granda industria centro. Antaŭ la revolucio apud Niĵni-Novgorodo jam estis multaj fabrikoj, speciale en la laborurbeto Sormovo. Dum la industriigo la urbo aligis ĝin kaj multajn aliajn apudajn loĝlokojn. En 1932 sur novaj teritorioj estis konstruita la plej granda uzino en la urbo – la aŭtouzino. En la sama jaro Niĵni-Novgorodo estis alinomita Gorjkij (Горький) omaĝe al la fama verkisto Maksim Gorjkij, pseŭdonimo de Aleksej Peŝkov (1868–1936), naskiĝinta en Niĵni-Novgorodo.

Dum la Dua Mondmilito uzinoj en Gorjkij produktis multege da militaj teknikaĵoj. La urbo ne estis okupita, tamen la uzinoj estis bombataj de malamikaj aviadiloj. La plej granda flugatako okazis en novembro 1941. Unu el postmilitaj vidindaĵoj estis konstruita de germanaj militkaptitoj, ĝi estas Ĉkalova ŝtuparo (nomita omaĝe al la fama rusa piloto Valerij Ĉkalov) – grandega ŝtuparo de la rivero Volgo ĝis la alta bordo kun 442 ŝtupoj.

Niĵni-Novgorodo

La Ĉkalova ŝtuparo ĉiam estas homplena (Foto: Aleksandr Mitin)

Post la milito Gorjkij iĝis ne nur industria, sed ankaŭ scienca centro: aperis multaj institutoj de fiziko kaj ĥemio. En ĉefa supera lernejo, universitato Lobaĉevskij, aperis la unua en la lando radiofizika fakultato. Pro la abundo de uzinoj kaj institutoj, inter kiuj estis ankaŭ specialiĝintaj pri milittekniko, en 1959 oni fermis la urbon por fremdlandanoj. Pro tio la urbo iĝis ekzilejo por la fama sciencisto kaj sociaganto Andrej Saĥarov. Preskaŭ sep jarojn li pasigis en Gorjkij, en unu el randaj kvartaloj. Nun en la apartamento, kie li loĝis, estas muzeo.

En 1990 la urbo rericevis sian historian nomon: Niĵni-Novgorodo. En la sama jaro ĝi malfermiĝis por vizitoj de fremdlandanoj. En la 21a jarcento aperis nova rolo de la urbo – ekfunkciis multe da informteknologiaj firmaoj. Ekzistas ankaŭ oficejo de “Intel”. Komputilaj teknologioj iĝis unu el plej gravaj laborsferoj en la urbo. Do en la urbon transloĝiĝas programistoj.

La nuna Niĵni-Novgorodo situas sur du bordoj de la rivero Oko ĉe ĝia alfluejo en Volgon. La dekstra bordo estas tre alta kaj malglata, plenigita de montetoj kaj ravinoj. Sur ĝi estas la historia kaj politika centro de la urbo, tie situas Niĵni-Novgoroda kremlo. Krome, sur la dekstra bordo de Oko estas ĉefaj komercaj kaj sciencaj organizoj.

Paradokse, la urbocentro estas ĉe geografia rando, ĉar la urbo kreskis nur suden kaj okcidenten, sed ankoraŭ ne atingis la alian bordon de Volgo. Simila situacio estas, ekzemple, en Tokio.

La maldekstra bordo de Oko, malsame, estas malalta kaj tre glata, preskaŭ sen montetoj. Ĉi tiu parto de la urbo estas pli ampleksa ol la dekstra. Tie situas trajnstacio kaj ĉefaj uzinoj.

En Niĵni-Novgorodo loĝas 1,2 milionoj da homoj. Ĝi estas la kvina urbo en Rusio laŭ la kvanto da loĝantoj post Moskvo, Sankt-Peterburgo, Novosibirsko kaj Jekaterinburgo. Krome, ĝi estas la plej proksima al Moskvo “urbo-milionulo”. Ĝi ankaŭ estas la ĉefurbo de regiono, havanta tri milionojn la loĝantoj, kaj ekde 2000 ĝi estas la centro de la Volga federacia regiono.

Niĵni-Novgorodo

Strato Boljŝaja Pokrovskaja (Foto: Marina Krivoŝeina, https://commons.wikimedia.org/w/index.php?curid=36493097

Tra Niĵni-Novgorodo iras unu el ĉefaj aŭtovojoj kaj grava fervojo, unu el la linioj de Moskvo al Siberio. Do la trajnstacio estas haltejo por trajnoj kun plej longaj itineroj, de Moskvo al Vladivostoko, Pekino kaj Ulan-Batoro. La flughaveno Strigino estas unu el internaciaj havenoj. Ĝi ankaŭ estas rezerva por Moskvo: ĉiu aviadilo povas surteriĝi en Niĵni-Novgorodo, se, ekzemple, pro vetero, ne eblas fari tion en la ĉefurbaj flughavenoj.

En la urbo funkcias metroo, kiu havas nun 14 staciojn. Dum la lasta jardeko aperis kaj aperas novaj loĝkvartaloj. En Niĵni-Novgorodo nun oni konstruas stadionon, kiu en 2018 akceptos kelkajn futbalajn matĉojn de la mondpokalo.

Aleksandr Mitin

La nomformoj Niĵni-Novgorodo kaj Oko estas en la Nova PIV. Sergio Pokrovskij en sia eseo La Granda Malordo (LOdE, 2012, №11) uzis la formojn Niĵegorodo kaj Okao.

En ĉi tiu ciklo jam aperis:

Halina Gorecka: Smolensk, heroa urbo sur sep montetoj (La Ondo de Esperanto, 2015, №1)

Stanislav Belov: Tobolsko, la unua ĉefurbo de Siberio (La Ondo de Esperanto, 2015, №4–5)

Nikolao Gudskov: Rostovo la Granda (La Ondo de Esperanto, 2015, №7)

Vjaĉeslav Ivanov: Vladikavkaz, iama ĉefurbo de Kaŭkazio (La Ondo de Esperanto, 2015, №10)

Halina Gorecka: Irkutsk, la koro de la Orienta Siberio (La Ondo de Esperanto, 2016, №1)

Ĉi tiu artikolo aperis en la aprila-maja kajero de La Ondo de Esperanto (2016).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2016, №4-5.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2016/06/nijni-novgorodo

  1. Komentoj mankas

Vi devas registriĝi por komenti.