S​ubteneblo por partopreni la UKon​

UK-101

Danke al malavaraj donacintoj, UEA havas la eblon subteni la aliĝkotizon de kelkaj kongresanoj dum la 101a Universala Kongreso de Esperanto en Nitro, kaj en esceptaj kazoj ankaŭ la manĝo- kaj loĝadkostojn en la plej malaltaj kategorioj.

Homoj el iu ajn lando, kiuj ne povas mem financi la aliĝkotizon, povas kandidatiĝi. Sinproponoj estu sendataj al CO ĝis la 10a de junio 2016 laŭ la Roterdama horzono.

Kondiĉoj:

  • Vi estas individua membro de UEA/TEJO en 2016.
  • Vi pretas ricevi kaj realigi taskojn antaŭ, dum kaj post UK (la taskoj estas interkonsentotaj kun la organizantoj).

Se vi interesiĝas, bonvolu plenigi la jenan formularon.

Fonto: Gazetata Komuniko de UEA, 2016, №617.

Se vi ŝatas la tekston, rakontu pri ĝi:
  • Facebook
  • Добавить ВКонтакте заметку об этой странице
  • Twitter
  • LiveJournal
  • Одноклассники
  • MySpace
  • Digg
  • В закладки Google
  • LinkedIn
  • Reddit
  • Яндекс.Закладки
  • email
  • Add to favorites
  1. Komentoj mankas

Vi devas registriĝi por komenti.



Bad Behavior has blocked 856 access attempts in the last 7 days.