Bonvenon al Birštonas!

Birštonas

Informilo 2
Praktikaj informoj pri BET-52

La 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj okazos la 2–10an de julio 2016 en la mezlitovia urbo Birštonas. La ĉefa “kongresejo” de BET-52 estas la administra domo de la sanatorio Versmė (B. Sruogos str. 9).

La alveno al BET-52 okazos la 1an kaj la 2an de julio, la forveturo – la 10an de julio. Ni antaŭvidas pli ol 300 partoprenantojn el ĉirkaŭ 30 landoj.

La partoprenantoj de BET-52 loĝos en jenaj lokoj:

1. Administra domo de la sanatorio Versmė (B.Sruogos str. 9)
2. Gastejo Birštono tulpė (Birutės str. 21)
3. Gastejo Birštono banginukas (Birutės str. 29)
4. Somerumejo Birštono Nemuno vingis (Turistų str. 18)
5. Gastejo-kampadejo Beržų alėja (Prienų str. 25)
6. Gastejo Birštono turas (Lelijų str. 5)
7. Sanatorio Eglė (Algirdo str. 22)

La programeroj de BET-52 okazos en jenaj lokoj:

1. Administra domo de la sanatorio Versmė (B. Sruogos str. 9)
2. Du salonoj de la gastejo Birštono tulpė (str. Birutės 21)
3. Salono de la gastejo de Litovia sporta universitato (Birutės str.19)
4. Salono de la odontologia kliniko (B. Sruogos str. 6)
5. Klasoj de la urba gimnazio (Kęstučio str. 29)
6. Urba kulturcentro (Jaunimo str. 4)
7. “Kurhaus” (B. Sruogos str. 2)

La partoprenantoj organizite manĝos en la manĝejo de la sanatorio Versmė (B. Sruogos str. 6)

Ĉiuj loĝlokoj (krom du), kunvenejoj kaj la manĝejo estas proksime unu de alia kaj estas facile atingeblaj perpiede.

Multaj komputiloj kun retaliro estos libere uzeblaj en la urba publika biblioteko (S. Dariaus ir S. Girėno str. 12) kaj en speciala klaso de la urba gimnazio (Kęstučio str. 29). Sendrata retaliro estas en ĉiuj loĝlokoj kaj kunvenejoj.

En la administrejo de la sanatorio Versmė (B. Sruogos str. 9) konstante funkcios la Organiza Komitato de BET-52, la akceptejo (registrado de partoprenantoj, informoj k. s.), la redakcio de ĉiutaga gazeto de BET-52 kaj riĉa libroservo.

La 2a de julio estos alventago, dum kiu homoj venos en tre diversa tempo. Pro tio la unua servo en la manĝejo estos la matenmanĝo la 3an de julio, la lasta servo estos la matenmanĝo la 10an de julio. La menuo estos egala por ĉiuj, vegetaranoj havos apartan menuon.

Trafiko

Birštonas estas atingebla buse kaj aŭtomobile.

1. Tiuj, kiuj unue venos al Vilno, uzu jenajn busojn al Birštonas (forveturo kaj Itinero):

6:15 Vilnius – Prienai
7:20 Vilnius – Vilkaviškis tra Marijampolė
9:30 Vilnius – Prienai
10:40 Vilnius – Šakiai tra Marijampolė
12:35 Vilnius – Šakiai tra Prienai, Kaunas
14:40 Vilnius – Prienai
16:10 Vilnius – Prienai
18:10 Vilnius – Marijampolė tra Trakai, Stakliškės, Jieznas, Birštonas, Prienai

Ĉiuj busoj ĉiutage veturas tra Birštonas. Ili ekveturas el la busa stacio de Vilno de la kajo №29. La vojaĝo ĝis Birštonas daŭras 1 horon kaj 50 minutojn. La bileto kostas 6,50–6,70€. Biletoj estas aĉeteblaj en kasoj de la busa stacidomo aŭ antaŭ la forveturo en la busoj mem.

2. La alia varianto por veni al Birštonas estas unue buse aŭ trajne veturi al Kaŭno kaj de tie buse veturi al Birštonas. Busoj kaj trajnoj de Vilno al Kaŭno estas tre multaj. La busa kaj fervoja stacidomoj en Vilno estas apude.

La plej frua buso el Vilno al Kaŭno forveturas je 5:45. La lasta buso forveturas je la 23:00. Entute dumtage al Kaŭno veturas ĉ. 70 busoj, do, kelkfoje dum unu horo. La vojaĝo daŭras unu horon kaj 40 minutojn. La bileto kostas ĉ. 6€.

La plej frua trajno el Vilno al Kaŭno forveturas je 4:40. La lasta trajno el Vilno al Kaŭno forveturas je 20:57. La bileto kostas de 4.70€ ĝis 7.00€. La vojaĝo daŭras de 1 horo kaj 10 minutoj ĝis 1 horo kaj 36 minutoj. Dumtage entute estas 20 trajnoj, do, proksimume ĉiuhore. La biletoj estas aĉeteblaj en kasoj de la trajna stacidomo. En Kaŭno la trajna kaj provizora busa stacidomoj estas sufiĉe proksime.

De la provizora (la konstanta estas funde riparata) busa stacio de Kaŭno, kiu estas apud la granda vendocentro Akropolis, de kajo №18 veturu al Birštonas. La biletoj estas aĉeteblaj nur en la busoj mem. La bileto kostas iom malpli ol 3. €. La vojaĝo de Kaŭno al Birštonas daŭras ĉirkaŭ unu horon.

Forveturo de busoj el Kaŭno al Birštonas:
7:00, 7:50, 7:55*, 8:05**, 8:30, 9:00, 9:30, 10:00, 10:30, 11:00, 11:30, 12:00, 12:15*, 12:30, 13:00, 13:30, 13:50, 14:00, 14:45, 15:20, 15:50, 16:20, 16:50, 17:30, 18:00, 18:30, 18:30, 19:00, 19:30, 20:40.
* Ne uzu ĝin, ĉar ĝi veturas laŭ ĉirkaŭa vojo pli ol 3 horojn.
** Ne uzu ĝin, ĉar survoje oni devas ŝanĝi la buson.

La BETejo situas tre proksime al la busa stacio de Birštonas, kaj ĝi estas atingebla perpiede. Bonvolu veni al la BETejo memstare. Ni ne havas eblecon renkonti vin.

Registriĝo kaj pagoj

Ekde la 27a de junio la Organiza Komitato de BET-52 funkcios en Birštonas, en la administrejo de la sanatorio Versmė (B. Sruogos str. 9). La prezidanto de la Organiza Komitato Povilas Jegorovas estas kontaktebla (poŝ)teledone +370 687 12219 kaj rete: pjegorovas@takas.lt. Aktualaj informoj pri BET-52 estas en la retejo de LEA kaj en la novaĵretejo La Balta Ondo.

La 1an (vendrede) kaj la 2an de julio (sabate) ekde la 9a ĝis la 22a horo en la administrejo de la sanatorio Versmė (B. Sruogos str. 9) funkcios registrado de la partoprenantoj, loĝigo; tie eblos ricevi diversajn informojn. Dum la registrado vi ricevos pakaĵon kun diversa materialo, programon de BET-52, mapon kun notita loĝdomo kaj ĉambro, manĝkuponojn k. s. Tiuj, kiuj anticipe ne pagis la aliĝkotizon, loĝadon kaj manĝadon, aŭ pagis neplene, dum la registrado devos pagi ĉion konforme al siaj kategorio kaj periodo. Nealiĝintoj plenigu la aliĝilojn kaj pagu ĉiujn servojn surloke ĉe la registrado. Malfruintoj povos aliĝi al BET-52 kaj pagi ĉe alveno dum postaj tagoj. Aliĝo al la ekskursoj kaj pagado okazos aparte dum anoncitaj tagoj kaj horoj. Ĉiuj ekskursoj estas pagendaj aparte.

Pri la programo

La detala programo estas legebla en nia retejo.

La 3an de julio (dimanĉe) komenciĝos la laborprogramo de BET-52; estas antaŭvidita organiza tempo por diversaj programeroj kaj por prepariĝo al la solena inaŭguro de BET-52.

La solena inaŭguro de BET-52 okazos la 3an de julio (dimanĉe) je la 15a horo en la ĉefsalono de la Urba Kulturcentro (Jaunimo str. 4). Bonvolu veni kelkajn minutojn antaŭ la inaŭguro.

La solena fermo de BET-52 okazos la 9an de julio (sabate) je 14h30 en la ĉefsalono de la administrejo de la sanatorio Versmė (B. Sruogos str. 9).

La 7an de julio (ĵaŭde) okazos tuttaga ekskurso por dezirantoj. Dum aliaj tagoj okazos minimume du duontagaj ekskursoj.

Bonvolu kunpreni vendotaĵojn por la libroservo, ekspoziciaĵojn, Esperanto-filmojn, lumbildojn.

La programo estos tre intensa, riĉa kaj interesa.

Ĉiutage aperos kvarpaĝa plenkolora gazeto de BET-52. Ĝin kompilos kaj redaktos Stano Marček (stano.marcek@gmail.com). Tie Vi trovos ĉiujn aktualaĵojn, informojn, anoncojn pri la salonoj, eventualajn ŝanĝojn de la programo, precizigojn, priskribon de BET-52, fotojn k. s. Uzu la gazeton por anoncoj kaj proponoj, informu en ĝi pri la okazintaj programeroj k. s. Ĝi estas Via gazeto, tial bonvolu plani kunlaboron kun ĝi. Entute aperos ok numeroj de la gazeto; la unua aperos jam la 2an de julio (sabate), la lasta – la 9an de julio (ankaŭ sabate). Ĝin ĉiutage povos preni ĉiu partoprenanto. La gazeto aperos ankaŭ en la retejo de BET-52. Aktualajn informojn eblos trovi ankaŭ sur la anonctabulo ĉe la akceptejo.

Aliaj informoj

La laborlingvo de BET-52 estas Esperanto.
Dum BET-52 funkcios kelkaj ekspozicioj.
Monon eblos ŝanĝi en urbaj bankoj. La monunuo de Litovio estas eŭro.
La elektra tensio en Litovio estas 220-volta.
La Organiza Komitato de BET-52 petas Vin esti atentemaj, toleremaj, disciplinemaj, akurataj kaj ĝustatempaj.
La adresaro de la partoprenantoj de BET-52 estas en la retejo de LEA, tial ĝi ne aperos paperforme.

Prepariĝu aktive labori dum BET-52. Ĝia sukceso dependas de ĉiuj partoprenantoj.

Bonvenon al Birštonas!

La Organiza Komitato de BET-52

Pliaj informoj pri BET-52 kaj pri BEToj ĝenerale estas legeblaj en speciala rubriko de nia retejo.
Ĉe represo bonvolu indiki la fonton:
La Balta Ondo: http://sezonoj.ru/2016/05/bet-51/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi