Oni ne blagu en Nitro

Vortoj de komitatano Z

Estas elektojaro en UEA. Iam ni klopodis instigi en tiu ĉi rubriko por kreo de elekta etoso, sed nun ni rezignas pri tia alvoko, ĉar jam estas malfrue. La tuta procezo ĉiam komenciĝas per la elektado de komitatanoj B “por reprezenti la individuajn membrojn en la Komitato”, kiel priskribis ilian rolon la oficiala alvoko de UEA. Tre riĉan rikolton ĝi ne kolektis, sed unue almenaŭ ŝajnis, ke la individuaj membroj ricevus la eblecon uzi sian solan ŝancon iom influi la konsiston de sia gvidantaro. Por ses lokoj anonciĝis ok kandidatoj, ne multe, sed kun ili la balotado ja havus pli da senco ol en 2013, kiam ili estis nur sep. Eĉ tiu modesta gustumo de demokratio tamen restis nur revo, ĉar Johan Derks kaj Roy McCoy retiriĝis el la konkurso kaj la ses aliaj kandidatoj elektiĝis aŭtomate.

Derks rezignis kun la pravigo, ke li certe ne estus elektita. Li ja estis la sola nesukcesinto antaŭ tri jaroj. Tuj poste retiriĝis McCoy, laŭdire volante “ŝpari” al UEA la monon, kiun postulus la okazigo de la poŝta balotado.Tiu pravigo ne ŝajnas konvinka, ĉar en la buĝeto de UEA la balotkostoj apenaŭ povas esti signifa ero. Siavice la retiriĝo de Derks estas kritikinda kaj eĉ neakceptebla, ĉar malmultaj same verve predikas pri demokratio kiel li.

Derks laŭte kaj ofte prave kritikis sinsekvajn Estrarojn kaj tute aparte la teamon de Mark Fettes. Per sia rezigno li perdis unikan ŝancon ricevi publikecon por sia kritiko, ĉar se okazus balotado, almenaŭ parto de la membroj interesiĝus pri tio, kion la kandidatoj volas diri. Almenaŭ Libera Folio kaj tiu ĉi revuo donus spacon al ili, por ne paroli pri retaj diskutforumoj. Eĉ se Derks ne elektiĝus, kiel kandidato li povus pli efike vigligi la etoson survoje al Nitro, ĉar li mem estus longe sur la balotscenejo kaj ricevus pli da atento ol nun, kiam restas al li nur grumbli el la publiko.

Pri la neokazigo de balotado eblas admoni ankaŭ tiujn estraranojn, kiuj ne pretis alfronti la prijuĝon de la membraro. Fettes eble senkulpigus sin per tio, ke li certe elektiĝus kaj tial noble cedis sian lokon al iu alia. Elektita li ja estus, sed ĉu li fakte timis gajni multe malpli da voĉoj ol en 2013? Tiam oni ligis kun li grandajn atendojn, kvazaŭ li estus Obama de UEA, sed ĉu ili plenumiĝis? La 37-paĝa Strategia Plano krevas de farendaĵoj, sed kiam Libera Folio inventaris ilian plenumon dum la unua kaj dua agadjaroj de la skipo de Fettes, la saldoj estis ege magraj. Nenio indikas, ke la tria jaro estis pli fruktodona – simbolo de ĉio estas la daŭre atendata renovigo de la retejo de UEA, por kiu en Rejkjaviko oni eĉ rezervis 100 mil eŭrojn.

Malofte la (mal)sukceso de la estrara trijaro estas same facile taksebla kiel nun, kiam la Strategia Plano donas pretajn mezurilojn. Aldoniĝas al ili la katastrofa redaktoreco de Valle, kun falo ne nur de la abonantaro sed entute de la prestiĝo de la revuo de UEA. Tiun fiaskon la Estraro devis agnoski multe pli frue ol ĝi faris. Ĉu ĝi korektis sian eraron per la elekto de la posteulo de Valle, ne eblas jam taksi, ĉar el lia kuirejo ankoraŭ nenio venis.

La individuaj membroj ne ricevis la ŝancon esprimiĝi, sed des pli gravas, ke la Komitato prenu sian respondecon. Ĉu per la Strategia Plano oni celis, ke la Estraro agu laŭ ĝi, aŭ ĉu dekomence la Komitato mem ne celis per ĝi ion seriozan sed nur pompan blagon? Se ĝi estis serioze celita, el Nitro devos eliri tute alia Estraro ol el Rejkjaviko.

Komitatano Z

Ĉi tiu artikolo aperis en la junia kajero de La Ondo de Esperanto (2016).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2016, №6.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2016/05/kz-14

Legu kelkajn pli fruajn Vortojn de Komitatano Z:

UEA ne drivu sed reĝisoru
La iluzio de sendependiĝo
Lasu la Universalan Kongreson en paco!
La vana instruo de Franz Jonas
Aŭskultante ĉe la Ronda Tablo
Fieron sentu ni interne
Esperanto plej gravas – kaj unue Esperanto
Ricevinte la revuon de Valle
Atendante la revuon de Valle
Ĉu io nun estas nova?
Antaŭraporto el Rejkjaviko
De B al Buller
Al pli azia estonteco de UEA
Survoje al la Fettes-erao
Hundoj bojas, karavano vojas
Lingvaj dorsosakuloj

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Vortoj de Komitatano Z kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

6 Responses to Oni ne blagu en Nitro

  1. DIETER ROOKE diras:

    Bonan nokton- kaj profundan dormon mi deziras al Grigorij.

    Por la nova redaktoro de revuo Esperanto mi male deziras- auroron!

  2. Carlo Minnaja diras:

    Post la unuaj du tipografie revoluciaj numeroj de “Esperanto” en redakto de Fabrico Valle, la revuo ekplaĉis al mi kaj mi opiniis la redaktadon de Valle tre profesia, same kiel mi opiniis profesia tiun de Stano Marĉek. Mi opinias tre maloportuna la oftan ŝanĝon de redaktoro kun la sekva neceso pri certa tempo por alkutimiĝo de li al la revuo kaj de la legantaro al lia redaktado. Mi bondeziras al la nova rapidan enreliĝon kaj longan kaj plezuran redaktadon.

  3. Giorgio Silfer diras:

    Se vere la koncernatoj tute forestus la “movadon”, ili ech ne rimarkus ke UEA serchas redaktoron…

    Kaj la UEA-membreco ne sufichas por garantii la profesiecon de la redaktoro…

  4. Grigorij Arosev diras:

    Oscedaĵо

  5. JovanA diras:

    Valle ja ne estis bona redaktoro. Lau la propra deklaro, li estis ekster la movado dum deko jaroj. Kion atendi de lia anstatauanto, kiu estis ekster la movado dum dudeko da jaroj?

  6. Giorgio Silfer diras:

    Por la kronika vero: la antaua redaktoro (Stano Marchek) volis resti, sed la estraro maldungis lin, tuj redungis (tre aktivis por la redungo s-ro Martin Schäffer) kaj denove forsendis lin en 2013 (kun Martin Schäffer en la estraro, tiam). Male, neniu maldungis s-ron Fabrício Valle: li mem foriris, iom surprizante la dunginton.

Respondi