Literatura konkurso – gajnu bitlibran legilon!

Bjalistoka Esperanto-Societo kaj Podlaĥia Libraro anoncas la 6an Literaturan Konkurson “Esperanto ligas homojn”. Ĉi-foje ni atendas eseojn pri la temo “Elmigrintoj: mi, vi, li…”

La verkojn ĝis tri paĝojn grandajn oni sendu ĝis la 30a de oktobro 2016 al la adreso de Bjalistoka Esperanto-Societo aŭ lasu en Esperanto-Libraro ĉe la strato Warszawska 19 en Bjalistoko.

La aŭtoroj de la dek plej bonaj verkoj estos premiitaj per bitlibraj legiloj, kaj iliaj eseoj publikiĝos en “Bjalistokaj kajeroj n-ro 6” en du lingvaj versioj: pola kaj Esperanta.

Detaloj kaj regularo de la konkurso: http://bit.ly/konkurso2016

Przemysław Wierzbowski
Bjalistoka Esperanto-Societo

Konstanta referenco: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2016/05/konkurso-3/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

1 respondo al Literatura konkurso – gajnu bitlibran legilon!1

  1. jens diras:

    Saluton, ĉu jam anoncitaj la rezultojn de la konkurso?

Respondi