Israelo: Duoble rekorda kongreso

Iraelo

Kongresi en Israelo, ekskursi en Jordanio kaj kvar Maroj – tio estas la formulo, kiun la Israela Kongreso ofertas al siaj eksterlandaj partoprenantoj ĉiujare. Ankaŭ ĉi-jare tiu plano brile efektiviĝis en la 17a Israela Kongreso de Esperanto, kiu okazis en la urbo Jafo, la suda parto de Tel-Avivo.

Unuafoje la Israela Kongreso okazis en la regiono de Tel-Avivo, kie loĝas plimulto de la esperantistoj en Israelo. Ĝi estis unu el la plej grandaj israelaj kongresoj, kun pli ol 50 partoprenantoj, sep eksterlandanoj el ses landoj. Temas do pri duobla rekordo, de partoprenantoj kaj de eksterlandaj gastoj (ne kalkulante la Azian Kongreson en 2013, kiu samtempe estis la 14-a Israela Kongreso).

La artan parton gvidis la konata nederlanda grupo Kajto, kiu entuziasmigis la partoprenantojn per siaj kantoj. Ankaŭ okazis monda premiero de nova KD de israelaj kantoj, tradukitaj de Amir Naor kaj kantitaj de la profesia kantistino Ŝoŝia Beeri-Dotan. Okazis du duontagaj ekskursoj al la turismaj specialaĵoj de Jafo.

La eksterlandaj gastoj ĝuis dektagan programon. Komence tritaga antaŭkongresa ekskurso en la nordo de Israelo – Haifa kaj Akko Nazareto kaj Lago de Tibeiado (Galilea Maro); sekve la kongreso en Jafo, unu el la plej antikvaj havenurboj ĉe Mediteraneo; kaj fine kvintaga postkongreso al Jerusalemo kaj la suda dezerta parto – la Morta Maro, dutaga vizito de Jordanio kaj subakvumo en la Ruĝa Maro.

Ses eksterlandanoj partoprenis la postkongreson, kies kulmino estis verŝajne vizito de la nabatea mistera ĉefurbo Petra kaj ties fama palaco gravurita en ruĝa sabloroko, kiu estas monda heredaĵo de Unesko. Krome estis riĉa programo kiu inkludis viziton de la moskeoj sur la Templa Monto en Jerusalemo, flosadon en la Morta Maro, subakvumon en la Ruĝa Maro, ĝipo-ekskurson en la ruĝaj dunoj en Uedo Ram (Wadi Rum) en Jordanio kaj tranokton beduenstilan en la dezerto.

Skribis pri siaj impresoj Ankie kaj Nane el la grupo Kajto en sia Facebook-paĝo:

«Kia granda plezuro estis koncerti dum la 17-a Israela Esperanto Kongreso en Jafo, apud Tel Aviv. Kaj poste … la postkongresa ekskurso de kvin tagoj sub la inspira gvido de Amri Wandel!»

Amri Wandel

Ĉi tiu artikolo aperis en la junia kajero de La Ondo de Esperanto (2016).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2016, №6.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2016/05/israel

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi