Marsejlo: Pordo de Eŭromediteraneo

Marsejlo

Flavie Wakako Audibert kunkantas kun “Soit dit en passant” (Foto: Brian Moon)

Espéranto-France elektis Marsejlon kiel sian kongreslokon por la jaro 2016. La kongreso okazis de la 5a ĝis la 8a de majo kun la temo “Marsejlo: Pordo de Eŭromediteraneo” kun pli ol cento da homoj el proksimaj kaj foraj partoj de Francio, kaj ankaŭ el kvin aliaj landoj.

La ĉefa kongresejo estis en pedagogia centro apud la stacidomo Saint-Charles (fama pro sia ŝtuparego, simila al tiu de Odeso). Eblis loĝi tre proksime de la kongresejo. Tamen ne ĉio okazis en la ĉefa kongresejo, por ke la kongreso estu videbla en diversaj lokoj de la urbo.

Tre interesa estis la programo de prelegoj kaj prelegetoj. Pri la anarkiista revoluciulo Nestor Maĥno prelegis Jean-Marc Leclercq (JoMo). Monique Arnaud prelegis pri lingvolernado. Pri la helena geografo kaj esploristo Piteaso el la greka kolonio Massilia, la nuntempa Marsejlo, prelegis Patrick Lagrange. Pierre Tell Bouvier prelegis pri “La perdita ŝlosilo”; hodiaŭ ĉiu, kiu volas klarigi la Esperantan vortfaradon, parolas pri derivado, tamen nek en la Unua Libro, nek en la Dua, eĉ ne en la Fundamenta Krestomatio, oni trovas tiun vorton. Rosy Inaudi prelegis pri “Ruĝaj ŝlimoj, poluado de Mediteraneo”.

Preleg-debaton “Rusio hodiaŭ” gvidis Renée Triolle. La prelegantino, emerita instruistino de la rusa, raportis pri siaj impresoj pri la nuntempaj problemoj: korupto, manko da naskiĝoj, foresto de industrio, grandega diferenco inter milionuloj kaj malriĉuloj.

Aldone estis kelkaj prelegetoj. Thierry Spanjaard parolis pri Interkonsento pri Transatlantika Partnereco, danĝero por nia estonteco, kaj ankaŭ pri metromapoj. Renée Triolle rakontis pri Victor Lebrun, iama sekretario de Tolstoj, esperantisto, filozofo, avangarda ekologiisto, abelbredisto, kiu dum duono de sia vivo vivigis la principojn de Tolstoj en provenca vilaĝo. Anne Jausions parolis pri la francigo de Kumeŭaŭa, filo de la ĝangalo de Tibor Sekelj. Michel Ahado proponis surprizprelegon Petoloj.

La arta programo reprenis plurajn erojn kiuj aperis en la UK en Lillo. JoMo, la mondrekordulo pri kantado en plej multe da lingvoj, prezentis buntajn kantojn inspiritajn de diversaj kulturoj, en Esperanto kaj en aliaj lingvoj. Kiel kutime, plena sukceso!

La loka grupo Soit Dit En Passant vojaĝigis tra nostalgio ĝis ĝojo. Ĝi prezentis kantojn, plejparte en la franca, kiuj portas la esperon de pli humana kaj solidareca mondo. Flavie Wakako Audibert kantetis kun ili en Esperanto. La teatraĵo La Semo-Viro estis duvoĉa monologo de Violette Ailhaud, teatre adaptita de Sylvaine Le Magadure. Flavie Wakako Audibert prezentis mallongan version de sia dancospektaklo Hafu, pri la duobla kulturo, franca-japana.

Nova kaj tre interesa afero: filmo kun Esperantaj subtitoloj Serĉante signifon rakontas la inican vojaĝon de du infanaĝaj amikoj ekirintaj por pridemandi la funkciadon de la mondo.

Dum la tuta kongreso funkciis trinkejeto, kiu proponis lokajn vinojn kaj aliajn trinkaĵojn. Gustumado de aniztrinkaĵo Pastis, kun akompanado de tapenade (olivanĉova pasto) preparita el la hejme rikoltitaj olivoj de Rosy Inaudi, estis tre aprezata de ĉiuj. La kongresa bankedo proponis marsejlajn bongustaĵojn.

La ekskursoj kondukis, ekzemple, al la fama malnova haveno, al apudaj kvartaloj, kiel Le Panier (fama pro diversaj filmoj inspiritaj de verkoj de Marcel Pagnol). Kaj al la strato Canebière, la malnova Karitatejo, la katedralo, la nova muzeo MUCEM, k. a.

Unu ekskurso okazis laŭ la plej bela fervoja linio, kiu malkovrigas la sovaĝajn pejzaĝojn kaj la golfon de Marsejlo kun insuloj, de Marsejlo al Port-de-Bouc, laŭ la tiel nomata “Blua Marbordo”. Alia ekskurso uzis la plej belan buslinion en Marsejlo, kiu sekvas la marbordon de la malnova haveno ĝis la haveno de Pointe-Rouge. Por pli bone aprezi Marsejlon, estis ŝipa reveno de Pointe-Rouge ĝis la malnova haveno. Ne mankis ekskurso al Notre-Dame de la Garde, de kie oni malkovras unu el la plej belaj superrigardoj al
Marsejlo. Tiu preĝejo estas la simbolo de Marsejlo, nomata “La bona patrino”.

Kvar tagoj ne sufiĉis por konatiĝi kun ĉiuj interesaĵoj de Marsejlo. Ni povas nur konsili: (re)venu al Marsejlo!

Claude Nourmont

Ĉi tiu artikolo aperis en la junia kajero de La Ondo de Esperanto (2016).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2016, №6.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2016/05/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi