BET-49 en Utena (2013)

La organizantoj de la 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj, kiuj okazos la 2-10an de julio 2016 en Birštonas (Litovio), dum kelkaj monatoj aperigas en la novaĵretejo La Balta Ondo artikolojn kaj fotojn pri ĉiuj BEToj, kiuj okazis en Litovio. Ĉi tiun 16-partan serion hodiaŭ kronas abunda materialo pri la 49a BET okazinta antaŭ tri jaroj en Utena.

BET-49: Interesaj kaj agrablaj tagoj en Utena

Grupo da BETanoj post la malfermo (Fotis Choe Taesok)

Grupo da BETanoj post la malfermo (Fotis Choe Taesok)

La 49a BET estis mia kvara BET en la moderna (postsovetia) epoko. Ili ĉiuj estis organizitaj en Litovio. Laŭ ĉiuj aspektoj, kiuj gravas al mi, la 49a BET, okazinta la 6–14an de julio 2013 en Utena estis la plej bona. Ĉu ideala? Probable jes!

La urbo Utena situas en la nord-orienta parto de Litovio. Sed havante iom pli ol 750 jarojn ĝi havas nur kelkajn malnovajn konstruaĵojn el la 19a jarcento. Sed la ĉirkaŭa naturo kun river(et)oj kaj multnombraj lagoj allogas ŝatantojn de ekologia turismo. Utena kun ĉ. 30 mil loĝantoj estas tre ĉarma, trankvila, bone prizorgita urbo.
Utena

La urbaj gvidantoj (ni konatiĝis kun la urbestro kaj vicurbestro dum BET) sukcesis konservi ĉe transiro al la libermerkata ekonomio la ĉefajn entreprenojn de Utena. La plej gravaj estas la bierproduktejo “Utenos alus” kien iris du ekskursoj (unu kun gustumado de kvin bierspecoj) kaj la trikotaĵa fabriko “Utenos trikotažas”, kies firmaan vendejon kun favoraj prezoj multaj vizitis aĉetocele. Ili kaj aliaj entreprenoj grave kontribuas al la urba buĝeto. Danke al tio Utena havas multajn allogaĵojn, urbajn skulptaĵojn, fontanojn, florbedojn, bonajn vojojn por aŭtoj kaj vojetojn por piedirantoj kaj biciklantoj, kajojn ktp.

Ĉe la malfermo de BET-49 bonvenige parolis la urbestro de Utena Alvydas Katinas. Sian saluton al la partoprenantoj sendis la prezidanto de Sejmo, la Litovia parlamento, Vydas Gedvilas.

Nia kongresejo estis la kolegio de Utena, kies oportunaj ejoj, provizitaj per komputiloj kaj projekciiloj, perfekte taŭgis por ĉiuj eroj; estis libere uzebla komputila ĉambro kun konstanta ret-aliro, ankaŭ sendrata. La koncerta programo okazis en la granda salono de la muzika lernejo, en la urba kulturcentro kaj sur la subĉiela scenejo ĉe la lago Dauniškis.

Aparte riĉa estis la folklora programo. Kutime oni organizas unu nacian vesperon, sed dum la 49a BET estis kvar vesperaj programoj, en kiuj ni konatiĝis kun la lokaj kantoj, muziko kaj dancoj. Gaje kaj vigle pasis koncerto-diskoteko kun la blovensemblo Indraja.
Koncertas kanklista ensemblo (Fotis Halina Gorecka)
En sia salutmesaĝo la prezidanto de UEA Probal Dasgupta emfazis, ke la Baltiaj Esperanto-Tagoj estas unu el la gravaj eventoj sur la esperantista kalendaro kaj deziris al ĝi longan kaj buntan vivon. BET estas kiel malgranda UK, kaj UEA nature donas al ĝi sian aŭspicion. Kaj la programo de la 49aj Tagoj konfirmis tion. Memorante pri la dumviva lernado, kiu estas nuntempe tre populara en la Eŭropa Unio (ankaŭ esperantistoj sukcesas ricevi monon por tiaspecaj projektoj), en BET funkciis divers-tipaj kaj divers-nivelaj kursoj, gvidataj de elstaraj instruantoj: Stano Marček, Svetlana Smetanina, Miĥail Lineckij.

Novaĵo de ĉi tiu BET estis du kursoj. La kvarprelega ciklo de tradukisto, eseisto, historiisto Petras Čeliauskas temis pri “Kelkaj faktoj pri la litovaj lingvo kaj kulturo”. La litova lingvo estas la plej arkaika vivanta hindeŭropa lingvo, prezenton de ĝiaj kuriozaĵoj sekvis nemalofte rideksplodoj de la aŭskultantoj. La Ruslanda ĵurnalisto kaj esploristo Aleksander Korĵenkov per kvin prelegoj prezentis la ĉefajn etapojn de la historio de Esperanto kaj senvualigis kelkajn historiajn misterojn.

Fotis Halina Gorecka

En unu el la 30 programeroj de la Somera Universitato (Fotis Halina Gorecka)

La Somera Universitato proponis por la kleriĝema publiko nekredeble abundan 30-eran sortimenton de prelegoj kaj prezentoj. Oni serĉis respondojn, ekzemple, pri kio okazas en Skotlando kun Ed Robertson, el kio konsistas niaj manĝaĵoj kun Tōnu Hirsik, konatiĝis kun la vivo, agado kaj verkado de Ludmila Jevsejeva (Margarita Želve) kaj Pulgis Andriušis (Gražina Opulskienė). Eldonejoj Sezonoj kaj Impeto prezentiĝis, sonlibrojn en Esperanto konigis Stano Marček, pri diversaj retaj projektoj, interalie, sociaj retoj parolis Dima Ŝevĉenko. Anna Striganova ekspoziciigis propramane faritajn pupojn kaj parolis pri “Fabelaj mondoj”. Pri la plej juna ĉefurbo Astana rakontis kaj bildojn montris la subskribinto de ĉi tiu artikolo. Mikaelo Bronŝtejn kontribuis al la programo prelege kaj koncerte.

Manŭel kantas subĉiele (Fotis Choe Taesok)

Manŭel kantas subĉiele (Fotis Choe Taesok)

Cetere, la oferto de esperantista arta programo estis varia kaj riĉa. Koncertis Asorti, Solotronik, Mikaelo Bronŝtejn, Nataŝa Bertse kaj Miĥail Povorin. Emanuele Rovere (Manŭel) kantis ankaŭ por la urbanoj en la subĉiela koncertejo ĉe la lago Dauniškis. Sume dek du koncertoj esperantistaj kaj folkloraj en ĝenerala (ne arta festivalo) esperantista kongreseto estas maloftaĵo, eble eĉ unikaĵo.

Kelkfoje dum BET eblis spekti admirindajn unuhorajn prezentadojn de lum-muzika fontano, vera allogaĵo por turistoj kaj lokanoj.
Fotis Lolita Kaminskienė
Ĉiutage aperis Heroldo de Utena, la riĉe ilustrita gazeto de BET-49, prizorgita de Vytautas Šilas. Cetere, partoprenis pluraj esperantistaj ĵurnalistoj, inkluzive de la prezidanto de TEĴA Audrys Antanaitis, kiu gvidis neformalan TEĴA-kunvenon en la apudkongresa kafejo Žarija, kie dum la BETa semajno oni ĉiam povis aŭdi esperantistojn, kiuj babilis Zamenhof-lingve kaj krokodile.

Ankaŭ per la nepra ekskursa tago – merkredo – BET similas al UK. Ankaŭ ĉi-foje Antanas Vysockas modele planis kaj efektivigis la tuttagan ekskurson en la lagregiono de la orienta Aŭkŝtajtio. Unue la ekskursantoj venis al la muzeo de ceramiko en Leliūnai, kie nin bonvenigis la “reĝo de potistoj” Vytautas Valiušis, fondinta la klerigan centron kun muzeo en 2001. Ĉirkaŭ 700 eroj troviĝas en la muzeo, ne nur ceramikaj potoj, teleroj, tasoj, kruĉoj kaj fajfiloj, sed ankaŭ ĉiutagaj objektoj de kamparanoj por variigi la ekspozicion. La mastro evoluigas la ceramikan arton organizante renkontiĝojn por kolegoj, instruante al junuloj kaj infanoj. Ĉio ĉi estas ebla en la iama duetaĝa lernejo kun korto.

Fotis Halina Gorecka

La “reĝo de potistoj” Vytautas Valiušis (Fotis Halina Gorecka)

En la ekskursa itinero troviĝis la biendomo de la familio Tyzenhaus, interesa ekspozicio de la popola ligna skulptisto Lionginas Šepka, kies naiva arto kaj malfacila vivo neniun lasis indiferenta. En Rokiškis estis vizitita la novgotika preĝejo de S-ta Mateo. Ni ĉirkaŭiris la plej aĝan kaj dikan en Litovio kverkon, kies aĝon oni taksas ĉ. 1500 jaroj. En Zarasai esperantistoj uzis kuriozan promenradon por atingi la lagobordon kaj ĉirkaŭrigardi. La akvomuelejo Šlyninka aĝas 300 jarojn kaj enloĝas ĝin petolemaj diabloj, historiojn pri ili konigis la muelisto, kiu montris la procedon de muelado kaj baptis nin per faruno. Poste venis vico por gustumi la muelejan specialaĵon – sekalajn flanojn bakitajn laŭ malnovaj receptoj. Bone gustis ankaŭ pano kaj kvaso. Laste estis promeno per ŝipoj sur la lago Alaušas kun fiŝsupo sur eta insulo (al- kaj debordiĝo okazis gaje). Nepre menciindas bonega interpretado dum la tuta ekskurso kiun faris Gražina Opulskienė.

Ĉe la urbestra akcepto pro ekferiado de la urbestro, sesdekon da esperantistoj en la kafejo Abu bonvenigis la vicurbestro Vidmantas Valinčius. En neformalaj paroloj li rakontis pri la laboro de la urbestraro, kiu malavare subtenis la organizadon de BET-49, pri la projekto lagregiono (kune kun Latvio kaj Bjelorusio) subtenita de la Eŭropa Unio, ankaŭ pri sia hobio – vojaĝoj kaj konatiĝo kun novaj lokoj, ja li estas eksa instruisto pri historio. Ne mankis bongustaj manĝaĵoj, trinkaĵoj, gitaro kaj kantado.

216 efektivaj partoprenantoj el dudeko da landoj travivis interesajn kaj agrablajn tagojn en la urbo Utena, flegante daŭran amikecon, konatiĝante kun la lokaj folkloro kaj historio, perfektiĝante en la Somera Universitato, promenante kaj kantante, ĝuante agrablan veteron, kiu estis nek tro malvarma nek varmega – ideala por laboro kaj ripozo, eĉ pluvo prokrastiĝis ĝis la ferma tago. Dankon al la organizantoj – Povilas Jegorovas kaj la teamo de helpantoj, dankon al la kursgvidantoj, prelegantoj, artistoj, kaj al la partoprenantoj!

Halina Gorecka

La Ondo de Esperanto, 2013, №8–9.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2013/07/bet-9/

Sukcesa BET-49

En Esperantujo ĉiujare okazas centoj da diversnivelaj E-renkontiĝoj, sed ne ĉiuj el ili estas sufiĉe enhavoriĉaj kaj sukcesaj. BET estas tradicia aranĝo, tamen la ĉi-jaraj, 49-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj, kiuj okazis en la urbo Utena, troviĝanta cent kilometrojn for
de la litovia ĉefurbo Vilno, iusence elstaris. La partoprenintoj de BET-49 portis hejmen aron da pozitivaj impresoj kaj E-movadaj spertoj.

Antaŭe mi partoprenis plurajn diversspecajn kaj diversnivelajn Esperanto-aranĝojn, kaj nun povas konstati, ke tiu ĉi estis unu el la plej sukcesaj. En BET-49, kiu okazis en pitoreska laga regiono de Litovio, partoprenis pli ol 200 esperantistoj el dekoj da landoj. Dum ĝi viciĝis multaj por la E-movado tre seriozaj programeroj, sed ankaŭ ne mankis riĉega distra programo. Aparte menciindas la bone organizita ekskursa tago. Kadre de la tuttaga ekskurso la partoprenantoj ĝuis plurajn historiajn kaj naturajn vidindaĵojn de la regiono kaj gustumis lokajn tradiciajn manĝojn.

Mi jam menciis, ke la programo estis riĉa. Jen kelkaj eroj: Aleksandr Korĵenkov havis serion de prelegoj pri la historio de Esperanto, Petras Čeliauskas prelegis pri la litova lingvo, Margarita Želve prelegis pri la Esperantopoetino Ljudmila Jevsejeva, Mikaelo Bronŝtejn pri Puŝkin, Anna Striganova pri fabeloj, Stano Marček pri la rekta metodo, mi pri la eldonejo Impeto, interretaj kaj komputilaj aferoj…

La kerno de la sukceso de BET-49 estis la organiza teamo. Ĝi funkciis la tutan periodon de la renkontiĝo senriproĉe. BET estas aranĝo ne nur aplika, sed ankaŭ instrua. Diversnivelaj Esperanto-kursoj, kiujn gvidis la spertaj profesiaj instruistoj Stano Marček, Mikaelo Lineckij kaj Svetlana Smetanina, pruvis tion.

Rilate la artan programon, ĝi estis tre altnivela. Profesiaj litovaj ensembloj senĉese ĝojigis kaj dancigis la partoprenantojn. Krom la lokaj naciaj ensembloj koncertis multaj konataj Esperantaj kantistoj: la grupo Asorti, Mikaelo Bronŝtejn, Nataŝa Berce, Solotronik, Mikaelo Povorin kaj aliaj.

Dima Ŝevĉenko

Esperanto, 2013, №10.

49-a BET en Utena, Litovio

Pli ol 210 partoprenintoj spertis la vican 49-an BET (Baltiaj Esperanto-Tagoj), kiu okazis inter la 6-a kaj 14-a julio en kolegio situanta rekte ĉe la urboplaco de la urbeto Utena, nordoriente de Litovio.

La urbo, reprezentita dum la malfermo pere de la urbestro Alvydas Katinas kaj en la restoracio ”Abu” pere de la vicurbestro Vidmantas Valinčius, tre subtenis la aranĝon per mono, taŭgaj ejoj kaj regalo por sesdeko da partoprenantoj, je la granda ĝojo de la ĉeforganizanto Povilas Jegorovas, kiu naskiĝis nur dek kilometrojn de Utena.

Ĉiuvesperaj koncertoj – ĉu en la muziklernejo, kulturcentro aŭ subĉiele ĉe la apuda lago Dauniškis kun alloga vespera iluminado – donis impresojn pri la folkloro en danco (kun dekoj da ĉiugeneraciaj artistoj), kanto kaj muziko.

Ankaŭ la esperantaj instancoj Asorti, Solotronik, Mikaelo Bronŝtejn, Miĥail Povorin, Nataŝa Bertse kaj Manŭel kontribuis per siaj eroj al la abunda programo.

Grandan parton de BET konsistigas krom la diversnivelaj lingvokursoj la somera universitato kun kelkaj prelegcirkloj kaj unuopaj prelegoj: Petras Čeliauskas pri la litova lingvo kaj historio, Ed Robertson pri lingvistiko kaj la sendependeco de Skotlando (invitante al la skota kaj unua tutkelta kongreso), Aleksander Korĵenkov pri la historio de Esperanto kaj Sezonoj, Dima Ŝevĉenko pri la 20-jariĝo de la eldonejo ”Impeto” kaj retaj komunumoj kiel esperanto.com. Stano Marček prezentis sonlibrojn, fungojn kaj krucvortenigmojn, Gražina Opulskienė konatigis la litovan ĵurnaliston kaj aventuriston Pulgis Andriušis – certe por ĉiu troviĝis io por plukleriĝi.

La taga ekskurso enhavis diversajn erojn: ni vizitis lernejon kaj metiejon por ceramikaĵojn, gvidata de multe premiita potistomajstro Vytautas Valiušis, ni vidis pli ol miljaran kverkon; ĉaskastelon en Rokiškis kun apuda ekspozicio de tre eksterordinara lignoskulptisto Lionginas Šepka. Muelejo kun unu de la restantaj ankoraŭ laborantaj muelistoj regalis nin per naturaj krespoj, kaj boatekskurso al insulo kun ĝuo de fiŝsupo fi nis la longan tagon.

Plia vidindaĵo de Utena estas la bierfarejo Utenos, kun gvidado tra la moderna fabriko, kiu produktas ne nur sub propraj markonomoj, sed ankaŭ 5 aliajn specojn – inter alie ĝi produktas kaj distribuas Carlsberg en baltajn landojn. La aŭtomata stokejo tre impresis min.

TEĴA, la ĵurnalista fakasocio, utiligis apudan drinkejon por teknika kunsido, kaj preskaŭ ĉiutage Vytautas Šilas aperigis la bultenon ”Heroldo de Utena”, kiu estas retrovebla en la retejo www.esperanto.lt.

La sekva, jubilea (50-a) BET okazos inter la 28-a de junio kaj 4-a de julio (restos tri semajnoj ĝis la UK en Argentino) en Jelgava, Latvio – proksime al Rigo.

Robert Bogenschneider

Esperanta Finnlando, 2013, №4.

BET-49 en Litovio

Ĉi-jara BET sub senriproĉa kaj ĉiam perfekta organizo de Povilas Jegorovas kaj lia teamo pasis en la eta urbeto Utena, kies historio ekis en 1261. Kvietaj stratoj, plenaj je floroj kaj verdaĵo, tre afablaj homoj, atmosfero de trankvilo kaj bona vivo restis en nia memoro.

Same trankvile kaj en bona ritmo pasis la neforgeseblaj tagoj de BET-49! Unue venis multegaj aktivuloj el Litovio, Latvio, Estonio, Rusio, Slovakio, Svedio, Ukrainio, Hispanio, Italio, Nederlando k. a. landoj. Entute pli ol 200 esperantistoj el 20 landoj venis al tiu ĉi anguleto de Litovio. La perfekta etoso de tiu ĉi vere internacia aranĝo ebligis fruktodone labori kaj plenimprese ripozi. La aranĝon salutis la urbestro Alvydas Katinas, estis organizita akcepto ĉe la vicurbestro kun abundaj regaloj, improviza koncerto kaj libera babilado en freŝa aero.

Abundis seriozaj programeroj: somera universitato, trinivelaj kursoj, prezentado de E-eldonejoj. Brile estis organizitaj ekskursoj al bierfarejo kun (kaj sen) biergustumado, tra teritorio de nordorienta Litovio, al bela legaro, malnova muelejo… Ĉion ni volis vidi, aŭdi, partopreni, ankaŭ la noktaj programeroj kun festado de naskiĝtagoj de M.Bronŝtejn kaj N.Berce restis neforviŝeblaj en la memoro. Kantoj novaj kaj malnovaj, anekdotoj, ŝercoj, rememoroj aŭdiĝis ĝis mateno!

Admirindas la laboro de V.Šilas, kiu, redaktis la ĉiutagan koloran informilon de BET “Heroldo de Utena”. Imitinda kaj laŭdinda modelo de sindona aktivado! Ĝustatempa informo, belaj fotoj, interesaj novaĵoj, kantoj, veterprognozo kaj multo alia trovis sian lokon sur la kvar paĝoj de tiu periodaĵo! Lernindas kaj enviindas!

Ni ĝuis dum la tuta semajno multajn koncertojn, ne nur de esperantistoj, sed ankaŭ de lokaj kolektivoj, kiuj konatigis nin kun antikva litova arto kaj kulturo. Interesaj vesperaj programoj estis organizitaj ĉe la bordo de la urba lago, kie funkciis muzikaj kolorfontanoj, vera miraklo en tiom eta urbo!

Mi pli kaj pli konvinkiĝas, ke similaj naciaj aranĝoj kun ĉ. 200 partoprenantoj efikas pli por ni mem kaj por ekstera publiko ankaŭ. Pli amika estas la etoso, eblas vidi-koni-kontakti ĉiujn partoprenantojn. Pli profunde kaj proksime eblos ekkoni novajn lokojn.

Koran sinceran dankon al Povilas Jegorovas pro lia senlaca kaj plezuriga agado! Novan inspiron al organizantoj de BET-50 en Latvio! Pacon kaj interkompreniĝon al ĉiuj ni!

Svetlana Smetanina

REGo, 2013, №5.

BET-49 sukcesis!

Finiĝis la 49-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj. Oni povas konstati, ke la tradicia esperantista aranĝo sukcesis. En la BET’on venis 216 efektivaj partoprenantoj el dudeko da landoj. Al ili BET-49 proponis riĉan kaj interesan programon: prelegojn, kursojn, koncertojn, ekskursojn ktp. Eĉ la vetero estis agrabla – nek tro malvarma, nek varmega, kvankam en Litovio somere ofte oni ŝatas citi versojn de poeto Eduardas MIEŽELAITIS: Ĉi tie estas Litovi‘, ĉi tie pluvoj falas (Čia – Lietuva, čia lietūs lyja…).

Halina GORECKA en la novaĵretejo La Balta Ondo pri BET-49 skribas: Laŭ ĉiuj aspektoj, kiuj gravas al mi, la 49a, okazinta la 6–14an de julio 2013 en Utena estis la plej bona. Ĉu ideala? Probable jes! Dankon al Halina por la laŭdaj vortoj! Siajn impresojn pri BET-49 Halina detale rakontis en La Balta Ondo.

La novaĵretejo estis kvazaŭ ambasadoro de la 49-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj. Multaj artikoloj pri la programo, proceso de preparaj organizaj laboroj gardis la partoprenontojn kontraŭ risko aĉeti katon en la sako.

Utena

Laboro finita, ripozo merita (Fotis Anna Striganova)

Bona rezulto ne eblas sen granda laboro. Ĉeforganizanto de BET-49 prezidanto de Litova Esperanto-Asocio Povilas JEGOROVAS minimume duonjaron aktive okupiĝis pri aferoj de la okazontaj Baltiaj Esperanto-Tagoj. BET-49 estis la 12a, kiun organizis Povilas. Kiel oni povoas kompreni el intervjuo en informilo de BET-49 Heroldo de Utena, la prezidanto esperis pli grandan nombron de la partoprenantoj. Lin mirigis, ke el najbara Polando aliĝis nur du personoj. Tamen kiel li diris, gravas ne nombro, sed kvalito. Halina Gorecka rimarkis, ke laŭ programo BET-49 similis al Universala Kongreso. Tamen Aleksander KORĴENKOV dubas, ĉu tia tendenco estas bona: Litoviaj BET‘oj fariĝas ne forumoj de baltaj esperantistoj, sed internaciaj Esperanto-kongresoj en Litovio. Tio ne estas malbona, sed laŭ la origina intenco BET estas komuna aranĝo de la tri baltaj landoj […]

Sekvontjare okazos jubilea BET. Al ĝi invitis samideaninoj el Latvio Biruta kaj Margarita:

Ni esperas, ke sekvontjare ni ankaŭ sukcesos organizi enhavriĉan kaj interesan la BET-50 (2014 06 28-07 04), kaj invitas vin ĉiujn al Jelgava (Latvio) .

Laŭ Heroldo de Utena, La Balta Ondo
http://barelo.blogspot.ru/2013/07/bet-49-sukcesis.html

Gratulo
de la Prezidanto de la Sejmo de Litova Respubliko

Mi gratulas Litovan Esperanto-Asocion, ĉiujn amantojn kaj flegantojn de ĉi tiu lingvo okaze de la 49-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj.

UtenaPri senduba aktualeco de la aranĝo evidente parolas ne nur gravaj atingoj de la jaro, sed ankaŭ la fakto, ke en ĝi partoprenas gvidantoj kaj reprezentantoj de Esperanto-organizaĵoj en Eŭropo.

Mi bondeziras ankaŭ en la estonteco disvolvi kulturan kunlaboron inter landoj de la Baltia regiono, stimuli pluan integriĝon de Litovio, Latvio kaj Estonio en komunan kulturan spacon de Eŭropo, aktivigi senperajn kontaktojn inter loĝantoj de la regiono.

Mi ĝojas, ke dum lastaj jaroj la agado de Litova Esperanto-Asocio pli aktiviĝas. Plivastighis instruado de Esperanto, reviviĝis eldona agado, pli da atento estas dediĉata al informado de la socio pri la esenco kaj celoj de la Esperanto-movado.

Mi bondeziras konservi kaj eĉ pligrandigi la rapidecon, popularigi la internacian lingvon Esperanto en Litovio kaj ekster ĝiaj limoj, ankaŭ disvastigi informojn pri nia ŝtato inter eksterlandaj esperantistoj.

Prezidanto de la Sejmo
Vydas Gedvilas

Kunlabori per Esperanto

UtenaLa kreinto de la lingvo Esperanto Ludoviko Zamenhof, kiu dum kelka tempo loĝis en Litovio kaj ĉi tie prilaboris la unuan lernolibron de Esperanto, havis la celon plifaciligi la komunikadon inter homoj de diversaj nacioj kaj unuigi la naciojn de la tuta mondo. Liaj aspiroj realiĝas: Esperanto iĝis liganta ponto inter landoj kaj homoj, kiu helpas ekkoni kaj malkovri diversecon de kulturoj. La 49-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj, kunvenigintaj pli ol 200 esperantistojn el dudeko da landoj baltmaraj kaj aliaj, tre diferencaj laŭ la kulturoj, lingvoj kaj tradicioj, ankoraŭfoje pruvas, ke ĉiuj partoprenantoj, ne gravas de kie ili venis, havas multon komunan: ĉiujn unuigas la samaj aspiroj, celoj, la sama forta volo ekkoni unu la alian kaj kunlabori, kaj la sama komuna lingvo, kiu dissaltigas murojn kaj vaste malfermegas la pordon al la mondo.

Mi kore salutas la organizantojn de la 49-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj kaj la partoprenantojn, kunvenintaj en la aranĝo, vere grava al Utena kaj al la tuta Litovio. Mi ĝojas pro viaj fervoro, energio kaj entuziasmo, ebligantaj komunan kreadon de la lingva spaco, kiu instigas al perfektiĝo kaj permesas sperti profiton, liveratan de ĝi. Mi kredas, ke la renkontiĝo helpos ankoraŭ pli aktive disvolvi la kunlaboradon kaj efikan interagadon.

Mi bondeziras al ĉiuj partoprenantoj interesajn diskutojn, laboran etoson kaj longdaŭre memorindan konatiĝon kun Utena kaj ĝiaj ĉirkaŭaĵoj. Mi esperas, ke ĉi tiu renkontiĝo donacos al vi multajn impresojn kaj bonajn emociojn, kiuj instigos vin refoje veni al Utena.

Alvydas Katinas
urbestro de Utena

La supran materialon kompilis kaj redaktis Povilas Jegorovas kaj Aleksander Korĵenkov. Reagoj de partoprenintoj estas bonvenaj.

Ok numeroj de Heroldo de Utena, ĉiutaga informilo de BET-49, estas elŝuteblaj en la retejo de LEA.

Pliaj informoj pri BET-52 kaj pri BEToj ĝenerale estas legeblaj en speciala rubriko de nia retejo.

Ĉe represo bonvolu indiki la fonton:
La Balta Ondo: http://sezonoj.ru/2016/05/bet-48/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Historio de Esperanto kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi