BET-46 en la plej nova urbo de Litovio

BET-46
La 46a BET okazis en la profesia studcentro pri teknologioj kaj entreprenado de Visaginas (musklaku la foton por pligrandigi ĝin)

BET-2010

Interkomunika kaj kleriga aranĝo

La 27an de junio rande de la orientnorda urbo Visaginas, en la urba Profesia studcentro pri teknologioj kaj entreprenado okazis solena inaŭguro de la 46aj Baltiaj Esperanto tagoj. La 3an de julio pasis ties fermo. Kio estis BET? Stranga estas la demando, ĉu ne? Oni diras – ĝi estas aranĝo. Aranĝoj ekzistas diversaj. Kiu, se pli precize? BET, precipe la litovaj BET-oj laŭ sia programo imitas Universalajn Kongresojn. Ĉu BET estas kongreso, almenaŭ kongreseto? La vicprezidanto de UEA Claude Nourmont, partopreninta nian BET-on, diris kategorie: “Ne, BET ne estas kongreso!”.

Povas esti, ke aliaj partoprenintoj de BET havas aliajn respondojn. Elekto inter diversaj aranĝoj ja estas granda: lingvofoiro, seminario, konferenco, festo, festivalo, universitato, praktikejo, tendaro, somerumado ktp. La ĝenerala direktoro de UEA Osmo Buller en sia gratula mesaĝo al BETanoj imagis BET-on fenomeno (eksterordinara?), aranĝo kun eduka valoro. Ĉu BET estas edukejo? Kio finfine estas BET? Respondi la demandon povos finlege ankaŭ la legantoj.

Lingva lernejo kaj Somera Universitato

BET-46En la programo de BET estis Esperanto-kursoj (komencaj kaj konversacia), konatiga kurso pri litova lingvo kaj litova kulturo (prelegis Petras Čeliauskas), vesperumoj, ekskursoj kaj Somera Universitato. Dominis Somera Universitato kun pli ol 20 prelegoj. Prelegis 13 lektoroj. Eĉ po kvar prelegojn legis Mikaelo Bronŝtejn kaj la duopo Peter Baláž kun Jevgenij Gaus.

La plej grandan intereson elvokis la didaktaj prelegoj de la retuma duopo Peter kaj Jevgenij pri komputumaj temoj. Same la historiaj prelegoj de Aleksander Korĵenkov “L. L. Zamenhof en Grodno” kaj de M. Bronŝtejn “Zamenhof kaj Postnikov”. Ĝenerale, la lekcioj estis bone vizitataj – la aŭditorioj ĉiam estis plenplenaj. Rektoris la Someran Universitaton estrarano de Litova Esperanto-Asocio doktoro pri teknikaj sciencoj docento Arimantas Račkauskas.

Ĉiumatene (krom merkredo, la ekskursa tago) okazis lecionoj en ĉiunivelaj Esperanto-kursoj. La komencantojn instruis litova instruista teamo Stanislova Adomauskienė, Stanislava Sobanskakaj, kiel ĉiam, Gražina Opulskienė. Dum kelkaj tagoj instruis ankaŭ Stano Marček (li ankaŭ prelegis pri metodiko de kursgvidado). La konversacian kurson por progresantoj gvidis Svetlana Smetanina.

Ŝajnus (naive!), ke ĉiuj venis al BET por partopreni aŭ eniri la movadon, por praktiki, por maksimume utiligi Esperanton. Tamen, kiel ĉiujare, venis ankaŭ eternaj komencantoj – tiuj, kiuj de jaro al jaro ne progresas en alproprigo de la internacia lingvo. Tiujn oni admonis – krokodilu mallaŭte!

Ekskursoj

La 30a de junio (merkredo), same kiel dum UK-oj, estis ekskursa tago. Pli ol 45 BETanoj partoprenis la busan ekskurson tra superba nacia parko “Aukštaitija” (poloj aparte ekskursis aŭte por vidi vidindaĵojn de norda Litovio). La busanoj unue vizitis muzeon pri abelbredado en Stripeikiai. Tie estas prezentitaj multaj specoj da abelujoj de la plej malnovaj ĝis nunaj – modernaj. Unu funkcianta abelujo estis en ligna skulptaĵo de Bubilas (antikva litova abela kaj miela dio). Kelkaj esperantistoj aĉetis produktojn de abeloj – ĉefe mielon, peĉon kaj polenon.
BET-46
Postis aŭtenta rivera muelejo ĉe la vilaĝo Ginučiai kaj turisma centro Palūšė kun preĝejo, konstruita en la jaro 1570 nur pere de hakilo kaj segilo kaj eĉ sen unu najlo. Sekvis banado ĉe cignoj en apuda lago Lūšiai. Revenvoje al Visaginas oni vizitis kafejon-muzeon “Romnesa“ en la vilaĝo Strigailiškiai, kie estas produktataj, eksponataj kaj vendataj tradiciaj litovaj branĉkukoj litove nomataj “šakotis”.

Vendrede kelkaj grupoj de esperantistoj ekskursis al la proksima fermita nuklea centralo. Verdire, la centralo povis funkcii ankoraŭ dum 10-15 jaroj, sed EU starigis la eniran kondiĉon por akcepto de Litovio – fermi la centralon jam ĝis la jaro 2010. La centralo estis definitive fermita la 31an de decembro 2009 kaj tie nun okazas dismuntaj laboroj (grandan parton de bezonata elektro produktas modernigita hejtelektrejo, plian elektron Litovio aĉetas ĉe Rusio).

Ekspromtaĵoj

Ne ĉiuj antaŭviditaj distraj programeroj de BET okazis. Neatendite mortis eksprezidento de Litovio M. Brazauskas, kaj estis deklarita tritaga funebro. Dum unu el la vesperoj V. Šilas okazigis diskutadon pri problemoj en Esperantujo. Alian vesperon lerte “savis” Mikaelo Bronŝtejn. Anstataŭ antaŭvidita koncerto li proponis kvizon kaj oni interese pasigis la vesperon. Komence Mikaelo rakontis pri iam populara en Rusio televida ludo kiu nomiĝas “Kio? Kie? Kiam?”. Poste sekvis liaj demandoj kaj tiu, kiu opiniis scii la respondon devis levi la manon kaj diri ĝin. Se la respondo ne estis taŭga tiam alia homo povis respondi. Tiu, kiu prezentis plej multe da trafaj respondoj ricevis ĉefan premion. La demandoj estis diversaj: pri Esperanto kaj Zamenhof, pri historio, pri religio, pri literaturo, eĉ pri diamantoj.

En la kadro de BET okazis kunveno de TEĴA kaj arta konkurso MUZO. La anoncita arta konkurso “MUZO” ne okazis en antaŭplanita maniero.

La libervola organizaĵo Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio havas 110 membrojn en 38 landoj. Partoprenis en BET dek, sed en tiea ĵurnalista kunveno, nur 6 el ili. Sekve, pritrakto de internaj, teknikaj aferoj de TEĴA estis superflua.

Ĝenerala sekretario de TEĴA Vytautas Šilas (Litovio, Vilno) prezentis historion de TEĴA, kiu komenciĝis jam en 1946 kaj kiu havis eĉ kvin reorganizojn. La lasta komenciĝis dum la Tutmonda Kongreso de Ĵurnalistoj-esperantistoj en Vilno (2008) kaj finiĝis en 2009 dum UK en Roterdamo. La organizaĵo kiel jura persono estas registrita en Vilno (2009). Laŭ la statuto ĝi rajtas kaj povas agi en tre multaj sferoj. Pri eblaj ontaj aktivecoj de TEĴA parolis redaktoro de la revuo “Esperanto“ Stano Marček, vicprezidanto de UEA Claude Normont, unu el la gvidantoj de la fama retejo E@I Peter Baláž, latva aktivulo Aivars Kalninš, litova pedagogo Algimantas Piliponis. La resuma konkludo estis: aktiva TEĴA povus multe kontribui la komunan aspiron pri diskonigo de Esperanto. Por informiĝi pri TEĴA venis 19 BETanoj. Sekve pri ĵurnalista agado interesiĝas sufiĉe multaj.

La Arĝenta Gruo

La arĝenta gruo estas emblemo de la urbo Visaginas. “La arĝenta gruo” estis la titolo de ĉiutaga informilo redaktata de d-ro Vilius Šidlauskas, estrarano de Litova E-Asocio. La kvarpaĝa ilustrita informilo (kun koloraj fotoj!) venadis el presejo diligente ĉiumatene dum la matenmanĝa horo. Ĝi prezentis gratulon de la Alta reprezentanto de la 46aj Baltiaj E-Tagoj la urbestro de Visaginas Vytautas Račkauskas, publikigis mesaĝojn de Probal Dasgupta, prezidanto de UEA kaj de Osmo Buller, Ĝenerala direktoro de UEA. En ĉiu numero de “La arĝenta gruo” aperadis aktuala precizigita tagordo de BET, raportetoj kaj impresaĵoj de BETanoj pri okazintaj aranĝoj. Ilustre el la informilo ni represas verkaĵeton de D. Manionienė kaj A. Plerpienė “Taga anekdoto”:

«Tri komencantinoj el la litova urbo Panevėžys ekvidis en la programo de BET-46 informon pri kunveno de TEĴA kaj ne sciante signifon de tiu mallongigo kaj ne rimarkinte supersignon sur la litero “J“ ili legis la vorton TEĴA kiel “teja” kaj supozis, ke okazos kunveno ĉe teo. Ili plibeliĝis, prenis iomete da dolĉaĵoj kaj rapidis en la kunvenon. En la salono ili ekvidis lektoron Vytautas Šilas ĉe komputilo kaj seriozvizaĝajn aŭskultantojn…
Dum mallonga tempo komencantinoj komprenis, ke ĉi tie okazas kunveno de Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio. Do, iliaj sukeraĵoj kaj dolĉaĵoj restis en sakoj…»

Aperis entute sep numeroj de la ĉiutaga informilo “La arĝenta gruo”. Ili ĉiuj estas elŝuteblaj ĉe retejo de Litova E-asocio www.esperanto.lt ankaŭ ĉe la retgazeto de Antanas Grincevičius (vidu plue).

Dankoj kaj opinioj

La aranĝon BET-46 partoprenis 150 esperantistoj el 18 landoj (tamen ankoraŭ preskaŭ 30 aliĝintoj ne venis kaj ne povis ĝui la aranĝon). Neniu kontestos, ke ĝi sukcesis. Pro tio, ke ĝi estis tia, ne alia, la unuajn gravajn dankojn meritis la alta protektanto de la urbo Visaginas Vytautas Račkauskas, la ĉefa kunordiganto Povilas Jegorovas, prezidanto de Litova E-asocio kaj la prezidanto de la loka E-klubo “Espero” Edvardas Piščikas, gvidanto de la fama muzika trupo “Asorti”. La urbestro akceptis kaj regalis difinitan nombron de BETanoj. Iuj persone, ceteraj aklame dankis lin pro la subteno. Ĉe la fermo P. Jegorovas pridankis multajn esperantistojn – membrojn de la Organiza komitato, aktivajn partoprenantojn – entute pli ol 30 personojn.

BET-46

La urbo Visaginas troviĝas ĉe bela lago

Nederlandano Van Den Hoek Luk: “Mi havas bonan opinion pri BET. Tre bela loko, bona programo. Pleje min impresis la malfermo. Mi rekomendos al miaj samklubanoj veni al estontaj BET”.

Svedo Holmlund Leif: “Mi persone partoprenis jam du BET-ojn. Ili similas idee. Interesaj estis ekskursoj kaj vesperaj programoj. Mi invitus svedojn partopreni BET-ojn.”

Francino Nourmont Claude: “Mi dankas la organizantojn de BET-46, ke ili sukcesis daŭrigi la tradicion. Mi esperas, ke latvoj faros same bonan BET kaj ke mi povos tien veni.”

Rumano Tudorache Emil: “Litovio plaĉis al mi. Antaŭ la BET mi estis en Kaunas, poste por du tagoj mi iros al Klaipėda. Ĝenerala rimarko al organizontoj – pri viaj aranĝoj vi devas informi sufiĉe frue kaj sufiĉe detale. Vi konsideru tion, ke ne ĉiuj esperantistoj posedas komputilon kaj estas konataj kun ĝi.”

Rusino Svetlana Smetanina: “Mi longe ne partoprenis BET-ojn kaj mi tre ĝojas, ke mi venis ĉi tien. Al mi tre plaĉis organizado, la loko, la partoprenantaro kaj la programo. En mia lando multaj dezirus veni al BET. Tamen frontas la viza problemo! Do, se plifaciliĝus la afero pri vizoj, al BET povus iri tuta grupo de miaj samlandanoj.”

Fota galerio

Vi foliumas fotojn pri iu Esperanto-aranĝo kaj “rememoroj aperas pri la tagoj pasintaj”. La okazon por refreŝigi memoron prezentas bonega fotisto el Belgio Mikaelo Cwik (Michael@Cwik-online.net). Li jam iom ordigis siajn fotomemoraĵojn kaj proponas 201 bildojn de BET-46 en Visaginas, kiuj prezentiĝas post la kliko al sekva adreso: http://gallery.me.com/cwikbe#100252. Aŭ en pli kvalita prezento http://gallery.me.com/cwikbe#10023.

Ĉiuj ĝis nun alireblaj fotoj pri la BET-46 en Visaginas estas akumulitaj en retgazeto “Barelo” (http://barelo.blogspot.com/). Tie sub la rubriko Fotoj maldekstre de komputila ekrano estas lokitaj eĉ kvin blokoj da fotoj (de Joanna Filipowicz, de Mikaelo Bronŝtejn, de Paŭlo Branko, de Michael Cwik, ankaŭ de ruslingva retejo en Visaginas). Poste tie aperos ankaŭ pliaj fotoj. En “Barelo” estas trovebla ankaŭ ĝeneraliga artikolo pri BET-46.

Vytautas Šilas
redaktoro de “LS”

Fonto: Litova Stelo, 2010, №4.

Rita, Jolanta, Olga, Jolita diligente deĵoras en la akceptejo

BET-46

La 46ajn Baltiajn Esperanto-Tagojn ekde la 26a de junio ĝis la 4a de julio akceptis la orient-litovia urbo Visaginas, proksime al la landlimoj kun Latvio kaj Belorusio. Ĉi tiu multnacia urbo, en kiu litovoj estas minoritato, estas la plej juna urbo en Litovio, ĝi aĝas nur 35 jarojn, kaj ĝia ekesto ŝuldiĝas al la ekkonstruo de la Ignalina nuklea elektrocentralo en 1975. La urbon ĉirkaŭas pinarbaroj, altegaj pinoj abundas ankaŭ en la urbo mem, danke al kio la aero estas bonega.

Pli ol 150 partoprenantojn el 18 landoj gastigis la Profesia Studcentro pri Teknologio kaj Entreprenado, disponiginta al BET ĉiujn necesajn teknikajn ekipaĵojn por prelegoj, studhoroj kaj koncertoj. Dezirantoj plibonigi siajn lingvajn konojn vizitis lecionojn de diversnivelaj ĉiutagaj kursoj.

Por kleriĝemuloj funkciis Somera Universitato. La prelego-salonoj estis plen-plenaj, tion kaŭzis ne nur altnivelaj prelegantoj kaj interesaj temoj, sed ankaŭ senalternativeco de la programo por spertuloj. Petras Čeliauskas, la aŭtoro de la libro Litovio dum jarcentoj, prezentis ciklon da prelegoj pri la historio de Litovio, pri la origino kaj specifaj trajtoj de la litova lingvo, pri sia regiono Ĵemajtio, ĝiaj popolo kaj dialekto, kaj pri la batalo ĉe Grünwald, kiu havas ĉi-julie la 600-jaran jubileon.

La 29an de junio, je la Rom-katolika tago de S-taj Petro kaj Paŭlo, oni honoris per kverkaj kronoj tiunomajn BETanojn. Ĉi tiu tradicio estis surprizo por multaj el la alilandanoj. Por kvardeko da partoprenantoj la urbestro de Visaginas aranĝis akcepton kun malmultaj paroloj kaj abunda regalo manĝa kaj drinka.

BET-46

Okaze de la Tago de S-taj Petro kaj Paŭlo tiunomaj BETanoj estis gratulitaj en tradicia litova maniero.

Okazis ekskurso al la ĉefa vidindaĵo de Visaginas, Ignalina nuklea elektrocentralo, kies du blokoj estis haltigitaj en 2005 kaj 2009. Alia ekskurso ebligis konatiĝon kun la naturaj kaj arkitekturaj riĉaĵoj de Litovio en la Aukštaitija nacia parko. Estis vizitita unika etnografia muzeo de abelbredado en Stripenkiai. En la vilaĝo Ginučiai la celo estis akvomuelejo, kie konserviĝis la malnovaj instalaĵoj. Plia vizito estis al la ligna preĝejo en Palušė kaj la monto Ladakalnis kun belega vidaĵo al ses lagoj.

La riĉa koncerta programo de BET efektiviĝis nur parte: pro la morto de la Litovia eksprezidento Algirdas Brazauskas estis anoncita tritaga funebro. Sed antaŭ tio la multnacia Visaginas estis arte prezentita de la rusaj kantensemblo Rodnik kaj dancensemblo Rodniĉok, la ukraina folklora ensemblo Kalyna, kantistino Anna Turanosova-Abra, kaj, kompreneble, la loka esperantista familia bando Asorti.

BET-46

Koncertas la grupo “Asorti” (Visaginas)

Kutime por la Litoviaj BEToj, ankaŭ la nuna estis bone organizita. La ĉiutaga gazeto La arĝenta gruo publikigis la aktualan programon, raportojn pri la okazintaĵoj, anoncojn, kaj multajn fotojn (bedaŭrinde, preskoboldo estis senripoza). Bone prizorgita estis manĝado en la studcentro, kiu ne ignoris la bezonojn de vegetaranoj. Pro la varmega vetero multaj fuĝis al la urba lago, kaj la vesperojn oni povis agrable pasigi en liberaera bierejo en amika babilado.

Halina Gorecka

Fonto: La Ondo de Esperanto, 2010, №8-9.

46aj Baltiaj Esperanto-Tagoj

La jam tradicia renkontiĝo BET okazis en la urbo Visaginas, kiu famas en Litovio pro la Ignalina nuklea atomcentralo, la bela naturo kiu ĉirkaŭas ĝin, kaj pro multnacieco. Transire de junio al julio (26 jun – 04 jul 2010) pli ol 150 esperantistoj el 18 landoj elektis BET por esti en bona Esperanta etoso.

Kutimaj programeroj bonvenigis la partoprenantojn: Somera universitato, prelegoj pri la litovaj lingvo kaj historio, trinivelaj kursoj de Esperanto, ekskursoj en la ĉirkaŭaĵo, akcepto ĉe la urbestro. Inter la prelegantoj estis konataj esperantistoj kiel Petro Baláž, Mikaelo Bronŝtejn, Mikaelo Cwik, Petras Čeliauskas, Halina Gorecka, Stano Marček, Aleksander Korĵenkov kaj aliaj. Ne tradiciaj estis la renkontiĝoj ĉe lignofajro, organizitaj de lokaj esperantistoj, ornamo de Paŭloj kaj Petroj per kverkaj kronoj, kvizoj kaj ludvespero aranĝitaj de Nora Caragea kaj de Mikaelo Bronŝtejn. Ĉiutage aperis kolora gazeto Arĝenta gruo, kiu raportis pri la okazintaĵoj en la Baltiaj Esperantotagoj.

En unu el la koncertoj

Vesperajn programojn oni devis parte ŝanĝi pro la funebro en Litovio: mortis la litova eksprezidento A. Brazauskas, sed la koncertoj kiujn kongresanoj ĝuis, estis vere interesaj: de rusa kanta kaj danca ensemblo kaj ukraina folklora grupo, la kantistino Turasova-Abra. Koncertis ankaŭ Mikaelo Bronŝtejn kaj la esperantista grupo “Asorti”, kies membroj Jelena kaj Edvardas Piŝĉikai loĝas en Visaginas kaj dum la tuta semajno, helpataj de Genadijus Jefimovas, ege sindediĉe zorgis pri ĉiuj kaj ĉio. La venonta BET okazos en la latva urbo Priekuļi ekde la 9a de julio ĝis la 16a de julio kaj havos la ĉefan temon “Latva folkloro tra jarcentoj”.

Gražina Opulskienė

Fonto: Esperanto, 2010, №11.

BET-46

BET estas ne nur oficialaj programeroj, sed ankaŭ amika komunikado per Esperanto en neformala etoso.

Statistiko de BET-46

Laŭ la donitaĵoj de la akceptejo la statistikaj ciferoj de la partoprenantoj de BET-46 estas jenaj (la unua cifero indikas aliĝintojn, la dua – partoprenintojn): Aŭstrio – 1/1, Belgio – 1/1, Belarusio – 3/0, Britio – 1/1, Ĉeĥio – 1/1, Danio – 1/0, Estonio – 8/8, Finnlando – 5/4, Germanio – 2/2, Latvio – 20/18, Litovio – 117/92, Luksemburgo – 2/2, Nederlando – 2/2, Pollando – 4/4, Portugalio – 1/1, Rumanio – 2/2, Rusio – 7/6, Slovakio –3/3, Svedio – 3/1, Suda Afriko –1/0.

Do entute aliĝis 186 el 21 landoj, partoprenis –150 el 18 landoj.

Fonto: La Arĝenta Gruo, 2010, №7.

Saluto de la prezidanto de UEA

Estimataj partoprenantoj,

En mia propra nomo kaj en tiu de Universala Esperanto-Asocio, mi havas la privilegion sendi salutmesaĝon al la 46aj Baltiaj Esperanto-Tagoj okazontaj inter la 26a de junio kaj la 4a de julio 2010, kaj deziri al vi sukcesan aranĝon.

Mi aparte dankas la urbestron de Visaginas Vytautas Račkauskas, la altan protektanton pro lia preteco afable gastigi la 46ajn BET, kiujn ĉi-foje aŭspicias nia Asocio.

Oni permesu al mi kelkajn personajn komentojn. Mi estas fakulo pri la sanskritidaj lingvoj kaj akute konscias, ke mi alparolas homojn, kies lingvo konservis multajn pratrajtojn de la hindeŭropa lingvofamilio. La grava litova pioniro Antanas Poška mentoris la bengalan Esperanto-pioniron Provat Ghose, tiamaniere establante gravan ligon inter niaj movadoj jam en la intermilita epoko. Kiel bengalo, mi sentas min profunde ligita al la gravega litova movado en nia Esperanta mondo.

Kompreneble ĉiuj en la movado scias, kian ikonan rolon la litova movado ludis en la lastaj jaroj, kaj mi ne dubas, ke ĝi restos unu el la gvidaj movadoj por ni ĉiuj.

Altestime kaj bondezire salutas vin ĉiujn

Probal Dasgupta
prezidanto de UEA

Mesaĝo de la ĝenerala direktoro de UEA

Kun plezuro mi sendas elkorajn salutojn al la partoprenantoj de la 46-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj.

Baltiaj Esperanto-Tagoj fariĝis fenomeno, konata ĉie en Esperantujo sendepende de tio, ĉu oni jam partoprenis en BET aŭ ne. La vicnumero de BET en Visaginas atestas pri firma tradicio, sen kiu nia movado en la baltaj landoj certe aspektus multe pli pale.

Precipe en la lastaj jaroj BET krome fariĝis aranĝo, kies signifo transpasis la limojn de la baltaj ŝtatoj. La nombro de reprezentataj landoj montras, ke ĝi evoluis al vaste internacia evento.

Rigardo al la programo de BET, ankaŭ ĉi-jare, vekas ĉe mi admiron kaj samtempe bedaŭron ne povi mem ĉeesti. Mi gratulas la organizantojn pro la riĉeco de la programo, precipe el la vidpunkto de ĝia eduka valoro.

Lastatempe oni komencis pli ol antaŭe emfazi la rolon de la Esperanto-movado kiel eduka movado. Ĉiuj, por kiuj tiu rolo estas grava kaj proksima, kaj mi mem apartenas al ili, rigardas la programon de BET-46 kun granda kontento.

En la Organiza Komitato mi vidas nomojn de gesamideanoj, kiujn mi bone konas kaj kun kiuj mi havis la privilegion kunlabori por la 90-a UK en Vilnius antaŭ kvin jaroj. Ili garantias ankaŭ la sukceson de BET-46.

Mi deziras agrablan restadon en Visaginas al ĉiuj partoprenantoj!

Osmo Buller
Ĝenerala Direktoro de UEA

La supran materialon kompilis kaj redaktis Povilas Jegorovas kaj Aleksander Korĵenkov. Reagoj de partoprenintoj estas bonvenaj.

Fotoj de Michael Cwik kaj Halina Gorecka

Sep numeroj de La Arĝenta Gruo, ĉiutaga informilo de BET-46, estas elŝuteblaj en la retejo de LEA.

Pliaj informoj pri BET-52 kaj pri BEToj ĝenerale estas legeblaj en speciala rubriko de nia retejo.

Ĉe represo bonvolu indiki la fonton:
La Balta Ondo: http://sezonoj.ru/2016/05/bet-46/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Historio de Esperanto kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi