La Ondo por legiloj, platkomputiloj kaj saĝtelefonoj

La redakcio de La Ondo de Esperanto ekde 2007 proponas elektronikan abonon en la populara dosierformo (normo, formato, prezentomaniero) pdf (angle: Portable Document Format). Nuntempe pli ol kvarono da abonantoj preferas ricevi la revuon ne papere, sed kiel pdf-dosieron. Sed bone vidi la tutan paĝon de la “fiksformata” bitrevuo oni povas nur per surtabla komputilo aŭ relative grand-ekrana platkomputilo (tabulkomputilo).

Por la posedantoj de librolegiloj, saĝtelefonoj kaj negrandaj platkomputiloj la legado de A4-formata pdf-revuo ne estas oportuna. Speciale por ili la redakcio de La Ondo de Esperanto ĵus enretigis provnumeron de la marta Ondo laŭ la normo ePub (Electronic Publication). Oni povas legi ĝin helpe de pluraj aparatoj.

La testado montris, ke en “grandaj” komputiloj kaj tekokomputiloj, la ePub-a versio de La Ondo estas bone legebla per la legoprogramoj/prezentiloj Adobe Digital Editions (ADE), Calibre kaj AZARDi. La uzantoj de la retumilo Fajrovulpo (Firefox) povas legi epub-librojn helpe de la senpaga kromprogramo EPUBReader, kiu havas, interalie, fasadon en Esperanto.

La kvalito de la surekrana bildo en poŝtelefonoj kaj platkomputiloj dependas de la uzataj legoprogramoj. Sufiĉe bone ePub estas prezentata per iBooks en iPad, iPhone kaj aliaj aparatoj de Apple. La legoprogramoj FBReader, AlReader kaj CoolReader prezentas ne ĉiujn eblojn de ePub (la flankbildoj povas iĝi centraj, anstataŭ la tiparoj “enkorpigitaj” en ePub povas aperi tiparoj de tiuj programoj). La posedantoj de la aparatoj, kiuj funkcias kun Android, povas uzi la programeton ePub Reader.

Ni dankas al Ulrich Becker, Jurij Manjaĥin, Cindy McKee, Paul Peeraerts kaj Sergio Pokrovskij, kiuj per provlegado en pluraj aparatoj kun diversaj legoprogramoj ebligis al ni aranĝi laŭeble plej taŭgan finan ePub-version de La Ondo..

Elŝutu ĝin en nia kiosko http://esperanto-ondo.ru/Libroj/Libroj.php kaj skribu al ni (sezonoj@yahoo.com,) per kiu librolegilo/komputilo kaj per kiu legoprogramo vi legis ĝin kaj kiujn problemojn vi havis ĉe la legado.

Se vi ankoraŭ ne abonas La Ondon, sed ŝatus legi ĝin elektronike, vi povas aboni ĝin por la tuta jaro 2016. Se almenaŭ 20 personoj, kiuj nun ne abonas La Ondon elektronike, skribos al ni pri sia abon-preteco, ni faros la ePub-an version konstanta, kaj la elektronikaj abonantoj povos legi ambaŭ bitversiojn (pdf kaj ePub) kontraŭ la nuna kotizo (15 eŭroj por la jaro).

Sukcesan legadon!

La red.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

1 respondo al La Ondo por legiloj, platkomputiloj kaj saĝtelefonoj1

  1. Bronislav Chupin diras:

    La provnumero de “La Ondo” en ePub estas bonega! Mi ghuas legante ghin per elektronika bitlibrolegilo. mi estus felicha legi sammaniere chiujn sekvontajn numerojn.

Respondi