La 6a Tutmonda KER-ekzameno en la ĉefurbo de Ruslando

MoskvoLa 16an de aprilo 2016 en Moskvo okazis la sesa Tutmonda KER-ekzameno. “Fakte en Moskvo la sesio estis organizita jam la 6an fojon, – precizigas Svetlana Smetanina, la ĉeforganizanto de la Moskvaj KER-sesioj. – Antaŭ kelkaj jaroj ni havis eksterordinaran parol-ekzamenon por granda grupo de dezirantoj, kiun akceptis Katalin Kováts kaj Renato Corsetti”.

La sesio pasis en la tre oportuna Centro de la pedagogia majstreco, en granda hela ĉambro, kun ĝusta kvanto da tabloj por ke ĉiu ekzamenato sidu sola kaj sur la tabloj de la unua vico komforte lokiĝu kvar PIVoj, Esperanta flageto kaj manĝetaĵoj. Ĉiuj ekzamenkondiĉoj estis ricevitaj danke al la organizaj klopodoj de la Moskva Esperanto-Asocio MASI, kies kunordiganto Irina Gonĉarova estas helporganizanto de ĉiuj Moskvaj KER-sesioj.

La ekzamenon gvidis Svetlana Smetanina, la kovertojn kun la taskfolioj solene malfermis la freŝbakita membro de la Esperanta Akademio Nikolao Gudskov, ĉiuj tri oficialaj KER-reprezentantoj faris negrandajn klarigajn kaj kuraĝigajn paroladojn. Kaj la ekzameno startis.

Ĝin partoprenis dek diversaĝuloj el Moskvo, Apudmoskvo kaj Kazano. El la dek ekzamenitoj estis ok finintoj de la kursoj FaRo (Faru la Rondon!), gvidataj de Irina Gonĉarova. Kvin el ili ekzameniĝis ĉe la nivelo B2. La unuan fojon inter la ekzamenatoj estis du lernejanoj. Unu el ili elektis la nivelon B2, la alia kuraĝis eĉ por la nivelo C1. La dua partopreninto de C1 estis Arina Osipova, la sekretario de TEJO kaj MASI-membro. Agrabla fakto estis la veno de Ildar Kijamov, nova Esperanto-aktivulo el Kazano, memlernanto, forte subtenata de Svetlana Smetanina.

La ekzamena atmosfero estis trankvila, hejmeca, agrabla kaj entuziasmiga. Kvankam ekstere forte pluvegis kaj neĝis, la humoro estis tute bona. Dum la ekzameno eblis kafumi, teumi, manĝeti bongustaĵojn, kvankam ĉiuj laboris tiom streĉe, ke ne multe interesiĝis pri la regalaĵoj. Laŭ la opinio de Svetlana Smetanina, ĉi-jare la testoj por ĉiuj tri niveloj (B1, B2 , C1) estis pli komplikaj ol en antaŭaj sesioj, tamen mi esperas, ke ĉiuj ekzamenitoj estos sukcesaj.

Moskvo

Svetlana Smetanina akceptas la ekzamenlaboraĵon de Ildar Kijamov (Foto: Irina Gonĉarova)

Post la fino de la ekzameno Irina Gonĉarova kun helpo de Aleksandr Basov intervjuis la partoprenintojn pri la ekzameno, impresoj, malfacilaĵoj ktp por la filmeto de la YouTube-filmaro “Esperanto – Первый Канал”: https://www.youtube.com/channel/UCmXNo743zPZTgb1xmHFiUDA

Rezultoj de la ekzameno atingos nin post kelkaj monatoj, sed jam eblas gratuli la partoprenintojn pro la kuraĝo, prepartrejniĝoj, diligenta laboro dum la ekzameno kaj ĝenerale pro la emo perfektiĝi en la lingvo kaj serioze kontroli sian progreson! Ni invitas ĉiujn sperti la ĝuon de konvinko pri la propraj lingvaj atingoj! Partoprenu KER-ekzamenon!

Pliaj fotoj: https://vk.com/ker5moskvo

Irina Gonĉarova
kunordiganto de MEA MASI
helprespondeculo pri KER-sesioj en Moskvo

Ĝi estas artikolo el la junia kajero de La Ondo de Esperanto (2016).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2016, №6.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2016/04/moskva

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi