Lingva Festivalo: La kvinan fojon en Kaluga

Kaluga

La 23an de aprilo, sabate, en la Ruslanda urbo Kaluga (160 km sud-okcidente de Moskvo) okazis la 5a Lerneja Lingva Festivalo. La specialaĵo de la Kaluga festivalo, kompare kun aliaj lingvaj festivaloj en Ruslando, estas ĝia mallongeco (nur tri blokoj po 40 minutoj) kaj relative malgranda kvanto da prezentitaj lingvoj (27). Ĉi-jare la festivalo pasis en la gimnazio №19 kaj kolektis ĉirkaŭ 300 gastojn, ĉefe lernejanojn.

En la solena malfermo Moskva Esperanta Asocio MEA MASI kiel la organizanto de la festivalo estis menciita unuavice, kaj la estro de la fako pri la ĝenerala kaj aldona edukado de la urba departemento pri edukado Jelena Zinovjeva diris multajn dankajn vortojn al ni. Kial? Ĉar antaŭ ses jaroj al la 1a Moskva Lerneja Lingva Festivalo venis grupo da Kalugaj lernejaj metodikistoj por decidi, ĉu okazigi lingvajn festivalojn en ilia urbo. Post longaj konsultadoj, nia kuraĝigo kaj promeso helpi la pozitiva decido estis akceptita. Ekde tiam MEA MASI traktas sia devo subteni la Kalugan festivalon organize kaj enhave – kaj senriproĉe faras tion jam dum kvin jaroj.

Ĉi-foje el Moskvo venis naŭ lingvaj prezentantoj de la Moskva Lingva Festivalo, kiuj faris iom pli ol duonon de la festivala programo.

Irina Gonĉarova

Kaluga: Irina Gonĉarova prezentas Esperanton (Foto: Aleksej Filippov)

En la malfermo mi emfazis la rolon de esperantistoj en la historio de la festivala movado kaj bele reklamis Esperanton por allogi la publikon. Miajn du prezentadojn de Esperanto ĉeestis sume ĉ. 15 gejunuloj. Kaj, kiel ĉiam, ĉiujn rekordojn superis la juna esperantisto, masiano Kuzma Smirnov, al kies tri prezentadoj (la klingona, skotangla kaj la lingvoj de Tolkien) venis sume pli ol cent homoj.

Kaluga

La Moskva grupo en Kaluga (Foto: Aleksej Filippov)

La Moskva grupo tre varme akceptita en Kaluga. Krom la kutimaj senpagaj regaloj matenmanĝe kaj tagmanĝe kaj financa kompenso de la vojaĝkostoj, ni ricevis donace riĉenhavan ekskurson tra la ĉarma urbo. Ni ĝuis dankan kaj estimplenan rilaton al ni flanke de la oficistoj de la urba departemento pri edukado kaj de multnombraj laborantoj gimnaziaj. Koran dankon al ili ĉiuj! Kaj, certe, ankaŭ al la Moskva lingvoprezentista teamo! Tamen la plej grava por ni estas la entuziasmo de la kaluganoj mem daŭrigi la festivalan agadon.

Irina Gonĉarova
kunordiganto de MEA MASI,
direktoro de la Moskva Lingva Festivalo
kunordiganto de la Lingva Festivalo en Kaluga

Fotoj de Aleksej Filippov

Legu ankaŭ:

Dennis Keefe: Lingvaj Festivaloj kaj merkatiko: Vojaĝo de provlecionoj al landaj televidoj
Irina Gonĉarova: La kvara Lerneja Lingva Festivalo en Kaluga
MASI 20-jara. Bela juna aĝo! (Intervjuo kun Irina Gonĉarova)

Ĝi estas artikolo el la junia kajero de La Ondo de Esperanto (2016).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2016, №6.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2016/04/masi-17

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi