Demisio de Stefano Keller

Stefano KellerLa 22an de aprilo 2016 Stefano Keller sendis al la Komitato de UEA jenan mesaĝon:

«mi informas vin per tiu ĉi mesaĝo pri mia demisio – pro diversaj kialoj, kaj kun efiko/valideco hodiaŭa – el mia estrara funkcio/ofico ĝis nun plenumita kiel estrarano respondeca pri eksteraj rilatoj, hodiaŭ anoncita al la Estraro, Ĝenerala kaj Vica Ĝenerala Direktoroj de UEA.

« Mian taskon pri la aktuala estrarraporto mi jam plenumis, mian raportan parton jam liveris al la Prezidanto de UEA kaj ĝi estas je dispono ankaŭ ĉe mi.

« Mia foriro el la Estraro ne signifas ke mi ĉesas ĉiun aktivecon kaj kunlaboron kadre de UEA, mi restas esperantisto, aktiva membro de la asocio, daŭrigos miajn agadojn en la movado, kaj laboros ekster ĝi por la lingvaj rajtoj de ĉiuj, por la disvastigo kaj uzo de la internacia lingvo, Esperanto, laŭ la homaranisma mesaĝo de L. L. Zamenhof.

« Mi estos je la dispono de la nova estrarano pri eksteraj rilatoj por respondi al eventualaj demandoj ligitaj al tiu ofico kaj laboro, kaj por helpi tiun personon en la enoficiĝo.

« Kun koraj salutoj,
« Stefano Keller
« Demisianta estrarano pri eksteraj rilatoj de UEA.
« Komitatano C kaj
« ĉefreprezentanto de UEA ĉe UN/Ĝenevo»

Konstanta referenco: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2016/04/keller/

Se vi ŝatas la tekston, rakontu pri ĝi:
  • Facebook
  • Добавить ВКонтакте заметку об этой странице
  • Twitter
  • LiveJournal
  • Одноклассники
  • MySpace
  • Digg
  • В закладки Google
  • LinkedIn
  • Reddit
  • Яндекс.Закладки
  • email
  • Add to favorites

4 komentoj pri “Demisio de Stefano Keller”


  1. DIETER ROOKE

    chu eblas ekscii almenau unu kialon

  2. Valentin Melnikov

    Absolute senenhava mesaĝo. Devas ja esti grava kaŭzo, sed eĉ ne konjekteblas…

  3. GBEGLO

    Jen plia KURAĜULO
    En 2008 demisiis La vicprezidanto Ranieri CLERCI. Nun estas la vico de Stefan KELLER.
    Mi vetas, ke tio fontas el la malbona mastrumado de UEA-gvidantoj, precipe la sinteno de UEA-moŝtuloj al Afriko.

  4. Giorgio Silfer

    Jen la klarigo, donita de Keller du monatojn poste:

    http://www.esperantio.net/index.php?id=2841

Vi devas registriĝi por komenti.



Bad Behavior has blocked 855 access attempts in the last 7 days.