Esperanto en konferenco pri socia historio

Inter la 30a de marto kaj la 2a de aprilo okazis en Valencio (Hispanio) la Eŭropa Konferenco pri Socia Historio (ESSHC). Ĝi estas kongreso de esploristoj en tiu areo, kiu disvolviĝas ĉiun duan jaron sub la organizado de la Internacia Instituto pri Socia Historio bazita en Amsterdamo https://socialhistory.org/

Unu el la paneloj (= podiaj diskutoj) en la sekcio pri historio de la laboro pritraktis la rilaton de anarkiistoj al kosmopolitismo. Sub la instigo de Ulrich Lins, la esploristoj José Antonio del Barrio (prezidanto de Hispana Esperanto-Federacio) kaj Usui Hiroyuki (membro de Japana Esperanto-Instituto kaj konsilanto ĉe El Popola Ĉinio) proponis al la organizantoj komunikon pri la rolo de Esperanto en tiu kunteksto, sub la titolo: “Sennaciismo, ĉu nun aŭ en la estonto: dilemo por Esperanto-parolantaj anarkiistoj”. Oni tre baldaŭ akceptis ĝin kaj la unue menciita aŭtoro ĝin prezentis en la konferenco, la 30an de marto.

La resumon de la artikolo eblas legi (anglalingve) en la retejo de la Konferenco.

En la teksto ni prezentas la laboristan Esperanto-movadon, kaj aparte la anarkiistan, la ekeston de SAT, la polemikojn inter sennaciistoj kaj internaciistoj, la rilatojn inter eŭropaj kaj aziaj anarkiistoj, kaj kiel tiu kosmopolitismo disvolviĝis en la praktiko. La sperto estis tre pozitiva. Homoj tre interesiĝis pri la temo, kaj pluraj komentis al ni, kiom interesa montriĝas la historio de la Esperanto-movado kaj kiom malmulte oni konas pri ĝi ekster niaj rondoj. Al kelkaj ni sendos pliajn informojn.

La konferenco disvolviĝis komplete en la angla lingvo. Tamen ni ne povis rezisti la okazon por diri kelkajn vortojn en Esperanto ĉe la komenco, kio estis akceptita kun komprenemaj ridetoj ĉe la ĉeestantoj. Krome, kaj surprize, inter la prezentantoj en la sama sekcio troviĝis alia esperantisto, Davide Turcato, kvankam lia prezento ne rilatis specife al nia lingvo. Tamen homoj foje povis konstati kiel dialogoj eblas en Esperanto.

Ni dankas al Gary Mickle pro la ricevitaj konsilojn kaj pro la lingva reviziado de la angla versio.

La prezentadoj de tiu sekcio estos probable kolektitaj en libro, sed ankoraŭ ne estas deciditaj la detaloj pri la eldonado.

José Antonio del Barrio

Ĝi estas artikolo el la junia kajero de La Ondo de Esperanto (2016).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2016, №6.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2016/04/hispanio-4

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Historio, Historio de Esperanto kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

2 Responses to Esperanto en konferenco pri socia historio

  1. José Antonio Vergara diras:

    Kiel ĝojiga novaĵo!

    Mi havas la impreson ke tiu ĉi nova, prigratulinda atingo fakte konfirmas tendencon rimarkeblan dum la lastaj jaroj, nome ke seriozaj esploroj rilataj al Esperanto renkontas respektan intereson kaj scivolemon ĉe iuj fakuloj de la koncernaj sciokampoj.

    Ke oni finfine agnoskas Esperanton kiel atentindan eron el la socia kaj intelekta historio de la du lastaj jarcentoj (ja la radikoj de la planlingva movado estas sufiĉe pli fruaj ol la jaro 1887, kompreneble), estas speco de …. venko, eĉ se probable neniam okazos iu imagita “Fina Venko” laŭ la tradicia, megalomania kompreno pri ĝi.

    Jen la preciza ligilo al la podia sesio dum kiu Toño prezentis la referaĵon: https://esshc.socialhistory.org/esshc-user/programme?day=52&time=132&session=2699

  2. Cindy McKee diras:

    Sennacianarkiistajn gratulojn!

Respondi