BET-43 en Šiauliai: la plej granda en la 21a jarcento

BET-43Povilas Jegorovas malfermas la 43an BETon (Foto: Choe Taesok)

Amasa kaj sukcesa kongreso BET-43

La 14-22-an de julio 2007 en la nordlitovia urbo Šiauliai okazis tradicia somera ĉiujara kongreso de Baltiaj esperantistoj Baltiaj Esperanto-Tagoj-43. Tiu ĉi jam la 43-a tradicia aranĝo estis dediĉita al la 80-jariĝo de la organizita Esperanto-movado en Šiauliai. La aranĝo okazas ekde 1959 ĉiujare laŭvice en Latvio, Estonio, Litovio. Ĝin organizis Litova Esperanto-Asocio kune kun la urba Esperanto-klubo “Ruto”.

La aranĝon partoprenis 322 esperantistoj el 18 landoj. Sekve, tiu ĉi BET fariĝis la plej amasa en tiu ĉi jardeko, jarcento kaj jarmilo. Litovion reprezentis esperantistoj el 23 urboj.

BET-43La aranĝo pasis en la Fakultato de sociaj sciencoj de la universitato de Šiauliai. Alta protektanto de la aranĝo estis la urbestro de Šiauliai Genadijus Mikšys. BET-43 ĝuis gravan helpon kaj ĉiuflankan subtenon flanke de la urbo, flanke de la universitato, flanke de la fakultato kaj de aliaj organizaĵoj kaj instancoj de Šiauliai. Urbestro de Šiauliai Genadijus MIKŠYS mem partoprenis solenan inaŭguron de BET-43 kaj faris paroladon parte en Esperanto, ankaŭ aranĝis akcepton por 30-o da esperantistoj en la urbestrejo. Ne mankis ankaŭ financa subteno kaj speciale subteno por kultura programo de la aranĝo flanke de urbaj artaj ensembloj kaj kolektivoj.

Al BET-43 salutmesaĝojn sendis prezidanto de Litovia parlamento (Sejmo) Viktoras Muntianas, prezidanto de UEA d-ro Renato Corsetti, ĝenerala direktoro de UEA Osmo Buller, la nepo de la kreinto de Esperanto Ludoviko Zamenhof d-ro Ludoviko Zaleski-Zamenhof. La solenan inaŭguron partoprenis kaj faris sian paroladon plene en Esperanto vicrektoro de la universitato de Šiauliai pri sciencaj aferoj prof. Vaclovas Tričys. Parolis ankaŭ dekano de la fakultato de sociaj sciencoj d-ro Teodoras Tamošiūnas, kiu post la inaŭguro aranĝis abundan akcepton por ĉiuj partoprenantoj de BET-43.

BET-43

Akcepto ĉe la urbestro

La programo de BET-43 estis kiel kutime tradicia. La someran universitaton gvidis prezidanto de la senato de la universitato de Šiauliai vicprezidanto de Litova Esperanto-Asocio prof. habil. dr. Aloyzas Gudavičius, estis legitaj 20 altnivelaj prelegoj pri la plej diversaj temoj (listo de la prelegoj troveblas en la retejo de Litova Esperanto-Asocio www.esperanto.lt kaj en la ĉiutaga gazeto de BET-43 “Sagisto” №3) – prelegintoj estis el Litovio, Latvio, Estonio, Rusio, Finnlando, Slovakio, Belgio. Krome, okazis praktika trejnado pri Vikipedio gvidata de Yves Nevelsteen el Belgio. Dum la tuta periodo funkciis dunivelaj Esperanto-kursoj; du grupojn da komencantoj gvidis Stanislova Adomauskienė kaj Stanislava Sobanska, du grupojn da progresantoj gvidis Nina Pietuchowska (Pollando) kaj Aldis Bušs (Latvio). Ĉion kunordigis Gražina Opulskienė.

Okaze de la 80-jariĝo de la organizita Esperanto-movado en Šiauliai aperis dulingva (en litova kaj en Esperanto) historia libro de Romualdas Rutkauskas “Ruto levis Esperon” (“Rūta kėlė viltį”). Ĝi estis oficiale prezentita dum BET-43. Gastoj el la ruslanda apudbaltmara urbo Kaliningrad, eldonantoj de la revuo “La Ondo de Esperanto” kaj posedantoj de la eldonejo “Sezonoj”, Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov en BET-43 gvidis literaturan kvizon, lanĉis novan trivoluman eldonon de “La Mastro de l’ Ringoj” de J. R. R. Tolkien (La kunularo de l’ ringo , La du turegoj kaj La reveno de la Reĝo). Tiu ĉi trivoluma eldono estis presita en la litovia urbo Kaunas, la kovrilon aranĝis la litova pentristo Vladimiras Beresniovas.

BET-43

Aleksander Korĵenkov prezentas la ĵus presitan trivoluman verkon de Tolkien.

La Honora Membro de UEA, eksredaktoro de “Litova stelo” Petras Čeliauskas ĉiutage konatigis eksterlandajn partoprenantojn kun la litovaj lingvo, literaturo kaj kulturo ĝenerale. Kvizon pri ĝeneralaj temoj aranĝis Nora Caragea el Germanio. Ŝi ankaŭ gvidis komunajn ludojn por BET-anoj. Genovaite Liepinia demonstris du filmojn en Esperanto, kreitajn fare de ŝiaj lernejanoj. Michael Cwik el Belgio prezentis sian filmon pri Universalaj Kongresoj de Esperanto kaj ankaŭ prelegis pri lingvaj problemoj en Eŭropa Unio. Katolikan Diservon en Esperanto en urba Katedralo celebris katolika pastro Valerijus Rudzinskas.

Enkadre de BET-43 okazis ĉi-jare post longa interrompo la renovigitaj belartaj konkursoj “Muzo-2007”, gvidataj de Juratė Bartaškienė.

BET-43 havis tre riĉan kulturan kaj artan programon. Ĉiuvespere okazis diversaj koncertoj: de la muzik-vokala ensemblo “Folk-Rom” el Pollando, de la fakultata ensemblo “Kitava”, de la flutistino Lidija Gomolickaitė-Grudzinskaitė kaj la versdeklamanto Marius Dyglys, de la ensemblo de kantelistinoj “Aušrine” kaj kantistino de urba konservatorio, de la naciaj ensembloj de urba kultura centro “Šelmiai” kaj “Va jaunas”, de la ensembloj “Želmenėliai” kaj “Dermė”, de akordeonistoj de la urba konservatorio, de la ensemblo “Animo” el la latvia urbo Liepaja gvidata de Austre Pumpure.

BET043

Koncertas la ensemblo “Animo” (Latvio).

Okazis unu tuttaga kaj kvar duontagaj ekskursoj (gvidis Romualdas Rutkauskas, Vytautas Šilas, Zenonas Sabalys, Genovaitė Liepinia k. a.). Ĉiutage funkciis riĉa libroservo, ĝin prizorgis Loreta Šukaitytė. Eblis aboni “Litovan stelon”. Oni povis vidi ekspozicietojn de Audrona Šidlauskienė kaj Rimantas Endriulaitis. Ĉiutage en 300 ekz. aperis la kvarpaĝa kolora gazeto de BET-43 “Sagisto”, kiun zorge redaktis Taesok Choe, entute aperis sep numeroj, ĝi publikigis multajn valorajn kaj aktualajn informojn kaj multajn fotojn el la vivo de BET-43. Ĝi ankaŭ estas legebla en la retejo www.esperanto.lt.

La fakultato de sociaj sciencoj senpage permesis uzi ĉiujn modernajn teknikaĵojn. Por dispono de esperantistoj estis kelkdeko da komputiloj kun retaliro – partoprenantoj de UK-oj pri tio povas nur revi! Ĉiuj prelegejoj estis moderne ekipitaj per ĉiuj bezonataj pordemonstraj teknikaĵoj.

Gravan helpon la organizantoj de BET-43 havis flanke de la urba turisma kaj informa centro de Šiauliai. Ĝi je sia kosto eldonis en Esperanto 64-paĝan plenkoloran turisman gvidilon pri Šiauliai, kiun senpage ricevis ĉiu partoprenanto de BET-43. Ankaŭ ĝi en sia retejo publikigis bazajn informojn pri BET-43 kaj profesie preparis ĉiujn itinerojn de ĉiuj ekskursoj kaj donis siajn ĉiĉeronojn, donacis al BET-anoj mapon de Šiauliai.

Ĉiu partoprenanto de BET-43 ricevis riĉenhavan valizeton (fotolibreto pri Šiauliai, turisma gvidilo pri Šiauliai, mapo de Šiauliai, programo de BET-43, speciala notlibreto, speciala leterpapero, speciala koverto, folio pri fakultato, plano de ekskursoj, tekstoj de litovaj kantoj, libreto por katolika Diservo, persona ŝildeto k. s.). La fotolibreton pri Šiauliai kun teksto inkluzive en Esperanto je sia kosto eldonis la urba administracio de Šiauliai kaj donacis al ĉiu partoprenanto de BET-43. Fine de la aranĝo ĉiu BET-ano ricevis Adresaron de ĉiuj partoprenantoj de BET-43.

BET-43 altiris grandan atenton de lokaj kaj tutlandaj amaskomunikiloj (gazetaro, radioj, televidoj, retgazetoj, novaĵagentejoj k. s.). Aperis pli ol 20 ĝis nun konataj publikaĵoj, plejparto de ili estas listigita en la “Sagisto” №7. Litova Esperanto-Asocio detalan kaj ampleksan gazetaran komunikon pri BET-43 dissendis al pli ol 100 diversaj adresoj.

La multnombra organiza komitato de BET-43 multe laboris preskaŭ dum la tuta jaro por sukcesigi la aranĝon. Grave kontribuis la sekretariino de Litova Esperanto-Asocio Jūratė Pupštaitė kaj la vicprezidanto de la Organiza komitato de BET-43 honora civitano de la urbo Šiauliai Zenonas Sabalys.

Povilas Jegorovas

Fonto: Litova Stelo, 2007, №4

La plej granda BET ĉi-jarmile

BET-43

La simbolo de Šiauliai

La 43aj Baltiaj Esperanto-Tagoj en la nordlitovia urbo Šiauliai kun 322 partoprenantoj el 18 landoj iĝis la plej amasa BET en tiu ĉi jardeko (jarcento kaj jarmilo). BET-43 pasis la 14–22an de julio 2007 en modernaj ejoj de la fakultato de sociaj sciencoj de la urba universitato. Esperantistoj senpage uzis teknikaĵojn, inkluzive de pluraj komputiloj kun retaliro.

La urbaj aŭtoritatoj montris grandan interesiĝon kaj helpemon. La urbestro Genadijus Mikšys faris malferman paroladon; li ankaŭ akceptis tridekon da diverslandaj esperantistoj en la urbodomo. Sed en gastamo lin superis la dekano, d-ro Teodoras Tamošiūnas, kiu abunde regalis ĉiujn partoprenantojn. La urbaj turisma kaj informa oficejoj helpis per eldono de gvidlibro en Esperanto, disponigo de materialo, preparo de ekskursoj. Subteno al la kultura programo ebligis fari ĝin varia kaj riĉa. BET-43 iĝis grava ankaŭ landskale, kaj la prezidanto de la litovia parlamento Viktoras Muntianas en sia salutmesaĝo emfazis, ke “agado de esperantistoj donas signifan impulson al la reciproka kompreno kaj kunlaboro de la popoloj”.

Kun dudeko da prelegoj funkciis Somera Universitato, kies programon Osmo Buller salutmesaĝe konstatis supera al la Internacia Kongresa Universitato en Jokohamo. Dunivelaj kursoj kun kvar instruistoj en bona etoso progresigis lernemulojn. Al la 80-jariĝo de la movado en Šiauliai estis dediĉita la libro Ruto levis Esperon, lanĉita en BET. Alia librolanĉo prezentis la longe atenditan reeldonon de La Mastro de l’ Ringoj de Tolkien. Streĉa konkurado okazis en la literatura kvizo de La Ondo, en kiu venkis Petras Čeliauskas. Li ĉiutage enkondukis alilandanojn en la litovajn lingvon, literaturon kaj kulturon. Post longa paŭzo reokazis la belarta konkurso Muzo. Ĉiutage sub la redaktado de Choe Taesok aperis Sagisto, kies titolo aludas la simbolon de la urbo.

BET-43

Literatura kvizo de “La Ondo de Esperanto”; dekstre estas Tuomo Grundström.

Populareco de ekskursoj eĉ iom damaĝis la programon, dezertiginte la ejojn. Esperantistoj svarmis ne nur en la universitato, sed ankaŭ en kafejoj en la urbocentra promenstrato. Gražina Opulskienė konstatis tion kaj eksterplane persvadis pli ol kvindekon da diverslandaj esperantistoj kune pasigi vesperon en subĉiela gastejo, kie vigla muziko ne dancigis nur lamulojn.

BET-43

La sukceso de BET-43 estas rezulto de longa preparlaboro, al kiu kontribuis la prezidanto de la landa asocio Povilas Jegorovas kaj multaj litoviaj aktivuloj, precipe, honora civitano de Šiauliai Zenonas Sabalys kaj la sekretario de LitEA Jūratė Pupštaitė.

Halina Gorecka

Fonto: La Ondo de Esperanto, 2007, №8–9

Salutmesaĝo de la Litovia parlamento

Estimataj esperantistoj de Baltiaj landoj,

Mi salutas Vin okaze de la 43a renkontiĝo al tradicia festo de Baltiaj Esperanto-Tagoj.

Kreinto de Esperanto Ludoviko Zamenhof estas proksime ligita al nia lando. Tial por ni estas precipe agrable, ke Baltiaj esperantistaj renkontiĝoj estas aranĝataj en Litovio. Ni ankaŭ bone memoras antaŭ du jaroj en Vilnius okazintan tutmondan esperantistan kongreson, en kiu partoprenis ĉirkaŭ 3000 sciantoj de Esperanto el 70 landoj. Kreinto de Esperanto revis, ke tiu ĉi lingvo portos al la mondo pacon kaj instigos la popolojn ami unu la alian. Tiuj ĉi esperoj dume neplene realiĝis, tamen agado de esperantistoj sendube donas signifan impulson al la reciproka kompreno kaj kunlaboro de la popoloj.

Mi bondeziras al partoprenantoj de Baltiaj Esperanto-Tagoj sencohavan kaj enhavoriĉan agadon, interesajn aranĝojn, novajn konatiĝojn, varmon de komunikado.

La 14an de julio 2007

Viktoras Muntianas
Prezidanto de Litovia Sejmo (parlamento)

Fonto: Sagisto, 2007, №2

Statistiko de BET-43

La 43-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj fariĝis rekordaj en tiu ĉi nova jarcento kaj jarmilo. Entute laŭ la aliĝiloj en BET-43 partoprenis 322 personoj el 18 landoj:

Litovio – 167, Latvio – 54, Pollando – 53, Finnlando – 9, Estonio – 9, Belorusio – 6, Ruslando – 6, Belgio – 3, Germanio – 3, Italio – 3, Aŭstrio – 2, Ĉeĥio – 1, Francio – 1, Nederlando – 1, Portugalio – 1, Slovakio – 1, Ukrainio – 1, Svedio – 1.

Litovion reprezentis esperantistoj el 23 urboj (Vilnius – 34, Kaunas – 25, Panevėžys – 23, Šiauliai – 23, Joniškis – 16, Mažeikiai – 7, Naujoji Akmenė – 6, Klaipėda – 4, Kretinga – 4, Pasvalys – 4, Marijampolė – 3, Druskininkai – 2, Jonava – 2, Kuršėnai – 2, Birštonas – 1, Jurbarkas – 1, Kelmė – 1, Pakruojis – 1, Šalčininkai – 1, Šilutė – 1, Švenčionys – 1, Telšiai – 1, Žagarė – 1).

Efektive partoprenis ankoraŭ pli multaj personoj, ĉar tiun ĉi statistikon ne eniras multaj litovaj unutagaj kaj kelkhoraj partoprenantoj, kiuj ne registriĝis.

Povilas Jegorovas

Fonto: Sagisto, 2007, №7

Fotoj de Choe Taesok

La supran materialon kompilis kaj redaktis Povilas Jegorovas kaj Aleksander Korĵenkov. Reagoj de partoprenintoj estas bonvenaj.

Sep numeroj de Sagisto, ĉiutaga informilo de BET-43, estas elŝuteblaj en la retejo de LEA.

Pliaj informoj pri BET-52 kaj pri BEToj ĝenerale estas legeblaj en speciala rubriko de nia retejo.

Ĉe represo bonvolu indiki la fonton:
La Balta Ondo: http://sezonoj.ru/2016/04/bet-43/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Historio de Esperanto kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi