Giorgio Silfer venos al Birštonas

SilferInter la partoprenantoj de la 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-52), okazontaj la 2-10an de julio en Birštonas (Litovio), estos Giorgio Silfer. Giorgio Silfer estas pseŭdonimo de Valerio Ari, kiu naskiĝis en 1949 en Milano. Li estas lingvoinstruisto, organiza konsilisto, verkisto kaj publicisto, doktoro pri modernaj lingvoj (1982) kaj beletristiko (1987). Li kunfondis la revuon Literatura Foiro (1970) kaj redaktis ĝin ĝis 1980. Ĉe la 36a IJK en 1980 Giorgio Silfer, kune kun Jouko Lindstedt kaj Amri Wandel lanĉis la Manifeston de Raŭmo.
En 1991 li kunfondis la Esperanto-Centron de PEN-Klubo Internacia, en kies mondkongreso (1993) li sukcesis, kun sia edzino Perla Martinelli, atingi la agnoskon de Esperanto kiel literatura lingvo. En 1996 li estis inter la ĉefaj subskribintoj de la Universala Deklaracio pri la Lingvaj Rajtoj. Unu el la ĉefaj iniciatintoj de la Esperanta Civito kaj ĝia konsulo (2007-2011). Aŭtoro de tri poemaroj, pluraj teatraĵoj, romano, diversaj literatursciencaj kaj interlingvistikaj verkoj.

Silfer kontribuos al BET-52 per enkonduko al diskuto “Centralismo aŭ feder(al)ismo? Alternativa modelo por Esperantio”, plene kongrua al la ĉeftemo, nome studi problemojn de la Esperanto-komunumo, elstarigi nuntempajn ĉefajn taskojn de Esperanto-agado, interŝanĝi spertojn pri esperantista laboro. Giorgio Silfer gvidos al konciza analizo pri la fenomeno Esperanto laŭ historiografia kaj sociologia aliroj, ĝis la komparo de la du organizaj modeloj kiuj karakterizas Esperantion.

“La du modeloj diverĝas ĝuste ĉar la aliroj ne koincidas”, – diras Silfer. – “Unu linio kondukas al centralisma modelo, la alia al federisma. Kaj estas rimarkinde, ke federismo estas minoritata fenomeno en Eŭropo, kvankam ĝi naskiĝis ĝuste en ĉi tiu kontinento, kie ĝi estis miskomprenata kaj eĉ perversie aplikata en iama Jugoslavio kaj en Sovetunio”.

Por plene sekvi la diskuton Giorgio Silfer preparis du resumajn paĝojn en Heroldo de Esperanto: ili estas riceveblaj en pdf-formato, mendante ilin ĉe civito@esperantio.net (senpage por BET-aliĝintoj, libera donaco al la UEA-konto LFOI-I por la ceteraj).

Dum BET prof. Silfer esperas prezenti kun la alia aŭtoro, prof. Carlo Minnaja, sian verkon Historio de la Esperanta literaturo, kiu baldaŭ atingos la trian preson (aŭ duan eldonon). Eblos interparoli kun li kaj lia edzino, d-ino Perla Martinelli, pri multaj temoj lige kun la originala Esperanto-kulturo.

Pliaj informoj pri BET-52 kaj pri BEToj ĝenerale estas legeblaj en speciala rubriko de nia retejo.

Ĉe represo bonvolu indiki la fonton:
La Balta Ondo: http://sezonoj.ru/2016/04/bet-38/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

1 respondo al Giorgio Silfer venos al Birštonas1

  1. Dieter Rooke diras:

    En Bir- shtono neniu povos indiki la direkton de E- movado.

    Ghi restos ne determinebla!

Respondi