Probal Dasgupta – prezidanto de la Akademio de Esperanto

Laŭ la Oficialaj Informoj de la Akademio de Esperanto okazis elekto de la Estraro kaj de la direktoroj de la Sekcioj kaj Komisionoj de la Akademio de Esperanto. La nova prezidanto de la Akademio iĝis Probal Dasgupta, kiu ekoficas en ĉi tiu rolo anstataŭ la antaŭa prezidanto Christer Kiselman, kiu eksprezidantiĝis en decembro 2015. Dasgupta estas la dua eksprezidanto de UEA (la unua estis John Wells), en la ofico de la prezidanto de la Akademio.

Kiel estraranoj estis elektitaj:

Probal Dasgupta, prezidanto
Brian Moon, vicprezidanto
Otto Prytz, vicprezidanto
Renato Corsetti, sekretario

Kiel direktoroj estis elektitaj:

Orlando Raola, Faka lingvo
Sergio Pokrovskij, Gramatiko
Markos Kramer, Ĝenerala Vortaro
Anna Lowenstein, Kontrolado de lerniloj
Alexander Shlafer, Lingva Konsultejo
Paul Gubbins, Literaturo
Probal Dasgupta, Prononco
Carlo Minnaja, Historio de la Akademio de Esperanto
Nguyen Xuan Thu, Homaj Nomoj

Prezidantoj de la Lingvaj Institucioj*

1905-1917. Emile Boirac (Francio)
1920-1931. Théophile Cart (Francio)
1931-1933. John Mabon Warden (Britio)
1933-1937. Maurice Rollet de L’Isle (Francio)
1937-1963. Johannes R. C. Isbrucker (Nederlando)
1963-1979. Gaston Waringhien (Francio)
1979-1983. William Auld (Britio)
1983-1995. André Albault (Francio)
1995-1998. Werner Bormann (Germanio)
1998-2007. Geraldo Mattos (Brazilo)
2007-2013. John Wells (Britio)
2013-2015. Christer Kiselman (Svedio)
2016-. Probal Dasgupta (Barato)

* Lingva Komitato (1905-1908),
Lingva Komitato kaj ĝia Akademio (1908-1948),
Akademio de Esperanto (1948-).

Dum 1917-1920 kaj 1939-1948 estis paŭzoj en la aktivado.

Ĉe represo bonvolu indiki la fonton:
La Balta Ondo: http://sezonoj.ru/2016/04/akademio-4/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , . Legosigni la fiksligilon.

2 Responses to Probal Dasgupta – prezidanto de la Akademio de Esperanto

  1. Bernardo diras:

    Bedaŭrinde Dasgupta ĝis nun ne prezentis iun programon aŭ liston de taskoj, pri kiuj AdE okupiĝu prioritate dum lia prezidanteco.

    Tiuj demandoj al AdE el Sept. 2015 ĝis nun ankoraŭ ne estas responditaj:

    1. Kiam aperos la kolekto de ĉiuj akademiaj decidoj faritaj post 1991 (“Aktoj IV”)?
    2. Kiam aperos la Deka Oficiala Aldono al la Fundamento (OA 10)?
    3. Kiel staras la laboroj por la planita Akademia Difinvortaro?
    4. Kiam aperos aktualigo de la ofte erariga t.n. “Akademia Vortaro” en la ret-prezento de AdE?
    5. Kiel staras la laboroj pri la planita revizio de la Statuto (vd. proponon de Dec. 2014)?
    6. Kiam aperos la decido pri antaŭvokala ŭ, uzata de kelkaj por redoni anglan, hispanan kaj ali-lingvan w (ŭato, ŭesto k.a.)?
    7. Kiam aperos la festlibro de AdE, kies apero estis planita por la jaro 2015 (110-a jartago de la fondiĝo de l’ Lingva Komitato en UK 1 de 1905)?
    8. Kiam aperos la de jaroj anoncita Historio de la Lingvaj Institucioj (Minnaja)?
    9. Kiam aperos raporto de la “Komisiono pri homaj nomoj” (Nguyen Xuan Thu)?
    10. Kiam aperos raporto de la Sekcio “Literaturo” (Gubbins)?
    11. Kiujn projektojn havas la sekcio “Prononco” (Dasgupta)?
    12. Kion kontribuis la nove nomumitaj “korespondantoj” al la laboro de AdE ĝis nun?
    13. Ĉu AdE planas repreni la tradicion verki nekrologojn aŭ almenaŭ memorigajn notojn pri siaj mortintoj (ĝi ekz. tute prisilentis la morton de sia iama prezidanto Geraldo Mattos)?
    14. Ĉu AdE planas repreni la tradicion verki jarajn reportojn pri siaj laboroj kaj planoj?

    Pli detale en Berlina Komentario pri la Fundamento (http://esperanto-akademio.wikispaces.com/eniro)

  2. Gratulon al nia nova prezidanto. Certe nia akademio sub lia gvido havos bonajn kaj novajn atingojn.

Respondi