La 26an de marto 2016 forpasis
Michel Duc Goninaz (1933-2016)
Michel Joseph Louis Duc Goninaz naskiĝis la 6an de septembro 1933 en Parizo. Studis en École Normale Supérieure de Saint-Cloud, en Sorbono (1954-59), en la Ŝtata Moskva Universitato (1956-57); akiris licencion pri franca filologio kaj beletristiko kaj agregacion pri la rusa lingvo. Instruis dum kelkaj jaroj en parizregionaj duagradaj lernejoj; ricevis instruoficon de asistanto, poste de docento, en la Provenca Universitato (en Aikso Provenca). Instruis tie la rusan lingvon (1967-96) kaj Esperanton (1970-96), kiu ricevis oficialan statuson en la studfakoj kaj diplomoj. Emeritiĝis en 1996.
Michel Duc Goninaz lernis Esperanton en 1946 per nedeviga kurso en gimnazio. Partoprenis la 5an IJK (Versajlo, 1949) kaj la 35an UK (Parizo, 1950); aktivis en la kabaredo La Tri Koboldoj (1949-56). Gvidis plurfoje kursojn pri Esperanto kaj lingvoscienco en universitatoj de Budapeŝto, Sanfrancisko, Poznano.
Kun Klaŭdo Roux li gvidis la reviziadon por la novaj eldonoj de la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (2002, 2005). Duc Goninaz aŭtoris lernilojn de la rusa lingvo kaj Esperanto, artikolojn kaj recenzojn, tradukis plurajn francajn kanzonojn, kiujn kantis Jandwiga Dzięgielewska, Ĵak Le Puil, Jacques Yvart. Inter liaj prozaj tradukoj estas La fremdulo de Camus (1993), Sonĝonovelo de Schnitzler (1997) kaj Kun diablo en la korpo de Radiguet (2006). Lia reverko de La ŝtona gasto de Puŝkin estis suscenigita de la trupo TESPA. Premiito en Belartaj Konkursoj de UEA (2a premio en 1963, laŭda mencio en 1965); laŭreato de Liro-2002 (traduka poezio el la rusa). Kolumnisto de La KancerKliniko (“El la taglibro de nekuracebla optimisto”). Kompilis kaj redaktis la gravan kolekton Studoj pri la internacia lingvo (1987). Membro de la Akademio de Esperanto (ekde 1976) kaj direktoro de la akademia sekcio Gramatiko (1983-92). En 2002 Michel Duc Goninaz ricevis la honoran titolon “La Esperantisto de la Jaro”.
Ni funebras pro la morto de nia amiko kaj kunlaboranto kaj kondolencas al lia vidvino Arlette kaj al iliaj infanoj.
Halina Gorecka
Aleksander Korĵenkov
En la nun redaktata aprila-maja kajero de La Ondo de Esperanto aperos la dua, fina parto de la lasta esperantologia studo de Michel Duc Goninaz, kiun li antaŭnelonge sendis al ni.
Oni ne forgesu ke li estis unu el aktoroj en la unua profesia filmo en Esperanto “Angoroj” kiun reghisoris Mahe. Mi persone kontaktis kun li dum la internaia scienca simpozio en Kumrovec 1975 (Kroatio) kie li prelegis pri lingvistika temo kaj laste mi renkontis lin en SAT-Amikara kongreso en Francio en 1997 kie li ankau trafe prelegis.
Granda kaj modesta sciencisto de Esperantujo.
Mi celis fini mian komenton per la vorto KUNFUNEBRE, kiun mi bedaŭrinde misskribis
Temas pri granda perdo por Esperanto. Li estis elstara fakulo kaj interese pensanta homo, kies intelekta prestiĝo altigis la renomon de la Akademio de Esperanto.
Antaŭ pluraj jaroj, en la antaŭ-interreta praepoko, mi sendis leteron al li, estante simpla esperantulo tute nekonata al li. Li tre afable kaj helpeme respondis.
Mi ĉiam ŝatis la fakton ke li havis klare kritikan sintenon koncerne kelkajn el la falsaj dogmoj pri Esperanto kiujn niaj propagandistoj fuŝe disvastigas, ekz. ke Esperanto estus “logika” lingvo.
En artikolo pri la leksika sistemo de Esperanto, aperinta en la revuo de ILEI 11/1, li skribis. “Kiel en ĉiu ajn leksiko, la morfemoj de E-o estas arbitraj. Arbitraj estas ankaŭ ilia nombro kaj iliaj interrilatoj. La bildigo de la eksterlingva mondo estas organizita diverse laŭ la lingvoj, sed en neniu ĝi estas strukturita sistemece laŭ la principo de la sciencaj nomenklaturoj. La leksikaj unuoj prezentas do interpretojn de la socia sperto en semantikaj kampoj, loze organizitaj.”
Kunfuneble,
José Antonio Vergara
Terura bato. Mi povas ne silenti hodiaŭ, pro la forpaso de tiel serioze gravega homo. 🙁
La plej granda perdo en la tuta Esperantio dum lasta tempo. Vera grandulo – kaj tre agrabla simpatia homo en pesonaj kontaktoj.
Terura perdo por Esperanto!
Mi konatiĝis kun li persone antaŭ multaj jaroj en Moskvo. Li regis la rusan lingvon kaj sciis nian literaturon pli bone ol multaj denaskaj rusoj. Komence de 2000-aj jaroj li multe helpis min por mia traduko de la fama versromano “Eŭgeno Onegin”, liaj rimarkoj kaj konsiloj estis vere valoregaj, li atentis eĉ malnetajn strofojn, kiujn malfacilas trovi originale.