Ok kandidatoj en elekto de ses komitatanoj B

Ok Esperanto-aktivuloj konkursos pri la rajto reprezenti la individuajn membrojn de UEA en la Komitato de la Asocio dum la periodo 2016-2019. Ses el ili estos elektitaj kiel komitatanoj B per poŝta balotado, kiu komenciĝos en aprilo. La nombro de kandidatoj estas malpli ol tiu en 2010, kiam 12 membroj kandidatiĝis, sed pli ol en 2013 kiam la elekto okazis inter 7 personoj.

La kandidatoj estas, en alfabeta ordo, Emílio Carlos Vaz Cid (Brazilo), Johan Derks (Serbio), Mark Fettes (Kanado), Maritza Gutiérrez González (Kubo), Stefan MacGill (Hungario), Roy McCoy (Nederlando), Barbara Pietrzak (Pollando) kaj José Antonio Vergara (Ĉilio).

La voĉdonado okazos laŭ la maniero priskribita en la Ĝenerala Regularo.

Atentu, ke por ricevi voĉdonilon vi devas esti individua membro de UEA kaj havi aktualan poŝtadreson en la datumbazo de UEA. Por aliĝi vidu ĉe http://uea.org/alighoj/alighilo kaj vi povas kontroli vian poŝtadreson post ensaluto ĉe http://uea.org/via/.

Fonto: Gazetata Komuniko de UEA, 2016, №608.

Se vi ŝatas la tekston, rakontu pri ĝi:
  • Facebook
  • Добавить ВКонтакте заметку об этой странице
  • Twitter
  • LiveJournal
  • Одноклассники
  • MySpace
  • Digg
  • В закладки Google
  • LinkedIn
  • Reddit
  • Яндекс.Закладки
  • email
  • Add to favorites

3 komentoj pri “Ok kandidatoj en elekto de ses komitatanoj B”


  1. Giorgio Silfer

    Por ses postenoj ok kandidatoj, el kiuj kvin (eks)estraranoj kaj du eksdungitoj. Kaj neniu sub la kvindeka agh-jaro.

    Magra rikolto por asocio kun pli ol kvin mil membroj.

  2. Dieter Rooke

    Neniu SAT- ano kanditatighis .

    Bert Schumann shajne ne kolektis sufiche da subskribojn!

  3. Dieter Rooke

    Chu ankorau estas akceptita la kanditatigho de B. Schumann?

Vi devas registriĝi por komenti.



Bad Behavior has blocked 850 access attempts in the last 7 days.