Loĝado dum BET-52

BET-52Okazis kelkaj ŝanĝoj kaj kompletigoj pri loĝado dum BET-52 kompare kun anoncitaj lokoj antaŭe. Pro tio, ke la gastejo de la Litovia sporta universitato (str. Birutės 19) estas riparata, ne eblos loĝi en ĝi. Tamen ĉiuj, kiuj antaŭmendis ĝin, je la sama prezo povos loĝi en aliaj lokoj, ne malpli bonaj kaj kvalitaj. Krome, pro granda kvanto de aliĝoj, la Organiza Komitato de BET-52 aldone al la jam antaŭe anoncitaj rezervis pliajn loĝlokojn.

Jen estas ili:

1. Somerumejo Birštono Nemuno vingis (str. Turistų 18) situas sur la kontraŭa flanko de la rivero Nemunas en pitoreska arbaro. De la ĉefa parto de la urbo ĝi estas atingebla per rivera pramo. Se veturi voje ĉirkaue, ĝi estas 15 kilometrojn for de la urbocentro. Se necesos, organiza komitato sen aparta pago aranĝos ĉiumatene busan veturigon de la somerumejo al la BET-ejo kaj ĉiuvespere veturigos al la somerumejo. En la somerumejo estas rezervitaj ses lignaj someraj dometoj, en ĉiu dometo estas 11 litoj, do, entute estas antaŭmenditaj 66 litoj. La kondiĉoj estas proksimaj al tiuj de amasloĝejo, sed multe pli bonaj. Necesejoj kaj duŝejoj estas en aparta dometo. Prezo de unu lito tagnokte estas nur 3 eŭroj.

2. Gastejo-kampadejo Beržų alėja (str. Prienų 25) situas rande de la urbo Birštonas. En ĝi estas du dulitaj, kvin trilitaj, unu kvarlita kaj unu seslita bonkvalitaj ĉambroj. Necesejoj kaj duŝejoj estas apud la ĉambroj. Entute estas 29 litoj. Prezo de unu lito tagnokte estas 11 eŭroj. Krome, en la kampadejo eblas loĝi en propraj dometoj sur radoj, se oni venigas ilin per aŭto. Ankaŭ eblas starigi proprajn tendojn kaj loĝi en ili. Se estos bezono, la organiza komitato sen aparta pago buse veturigos loĝantojn al la BET-ejo kaj reen.

3. Gastejo Birštono turas (str. Lelijų 5) situas en la centro de la urbo. En ĝi estas kvar dulitaj, kvar trilitaj kaj kvar kvarlitaj ĉambroj. Entute estas 36 litoj. Estas sep necesejoj kaj 13 duŝejoj. Prezo por unu lito tagnokte estas 8 eŭroj.

4. Pro la granda kvanto da aliĝintoj eblos loĝi ankaŭ en dulitaj luksaj ĉambroj de la sanatorio Eglė (str. Algirdo 22) en la centro de la urbo. Estas antaŭmenditaj 40 ĉambroj (80 litoj). Prezo de unu lito tagnokte estas 52 eŭroj. La prezo inkluzivas matenmanĝon kaj matenan duhoran (7.00–9.00) naĝadon en baseno.

5. Krome, estas granda elekto de loĝeblecoj ĉe privatuloj. La prezojn kaj kondiĉojn eblas ekscii en la retejo de la Turisma Informcentro de Birštonas (www.visitbirstonas.lt).

Povilas Jegorovas
Prezidanto de la Organiza Komitato de BET-52

Pliaj informoj pri BET-52 kaj pri BEToj ĝenerale estas legeblaj en speciala rubriko de nia retejo.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

1 respondo al Loĝado dum BET-521

  1. Kouevigan Koffi jerome diras:

    Mi legis pri la diversaj logxeblecxoj dum la BET-52!!!

    Ciuj estas kompreneblaj kaj bonaj.
    Mi dankas

Respondi