BET-31 en Girionys (1995)

BET-31

Koncerto de la Esperanta koruso el Panevėžys

La 31a BET, okazinta la 8-16an de julio 1995 apud Kaŭno kun 203 partoprenantoj, estis negranda kompare kun la tri antaŭaj Litoviaj BEToj (358 partoprenantoj en BET-20, 1983; 472 partoprenantoj en BET-23, 1986; 608 partoprenantoj en BET-26, 1989) kaj kun la 65a Kongreso de SAT (452 partoprenantoj, 1992), kaj ĝi unuafoje ne havis gravan programkontribuon de esperantistoj el Ruslando kaj Ukrainio. Sed danke al la Litoviaj kaj alilandaj instruistoj, prelegantoj kaj artistoj la programo estis ne malpli riĉa kaj interesa ol antaŭe. La suba arikolo el Litova Stelo koncize prezentas la 31an BET. La artikolon akompanas la rezolucio, akceptita fine de BET-31

BET-31 pasis sukcese

Ducent tri samideanoj el dek ses landoj kunvenis por pasigi kelkajn tagojn en Esperanta medio. La tradicia, jam 31a BET okazis de la 8a ĝis la 16a de julio en Girionys, en Arbarista Lernejo, situanta surborde de Kaunasa maro, 17 km sudoriente de la urbo. Plej multe da homoj venis el Litovio (153) kaj Latvio (26); po tri el Estonio, Ĉinio, Germanio, Pollando; po du el Brazilo kaj Rusio; po unu el Belorusio, Britio, Ĉeĥio, Danio, Italio, Norvegio, Svedio, Svislando. Dek ok estis geknaboj ĝis 10-jara aĝo.

La programo de BET-oj jam fariĝis tradicia. En Somera Universitato prelegis: Kirsten-Tove Thuro (Danio) pri “La nova mondbildo de Martinus”; Margarete Bettmann (Germanio) – “Tempa trakto”, pri spuro de utera periodo sur homa spino; Telesforas Lukoševičius (Litovio) pri litova Esperanta literaturo; Povilas Stašys (Litovio) pri “Kolektado kaj Esperanto”; Valdas Banaitis (Litovio) parolis pri “Fremdlingva edukado kaj Eŭropa regiona integriĝo”. Paroligajn kaj perfektigajn kursojn gvidis Aristophio Alves (Brazilo) kaj Aldis Bušs (Latvio). Organizi ludojn kun infanoj afable konsentis Monika Bilnik (Pollando). Dezirantoj povis konatiĝi kun la historio kaj karaktero de la litova lingvo (gvidis Petras Čeliauskas). Krome kunvenadis kaj siajn problemojn pridiskutis instruistoj de Esperanto, tradukistoj, klubestroj kaj aktivuloj, medicinistoj. Ĉiutage aperadis dupaĝa informilo “BETulo” (red. P.Čeliauskas). Estis organizitaj ekspozicietoj de pentraĵoj kaj man-faritaĵoj (A. Šidlauskienė, I. Jaloveckytė, B. Šernienė, O. Jarušaitienė), funkciis libroservo (V.Tumėnas), estis vendataj insignoj kaj aliaj esperantaĵoj.

Dimanĉe en Kaunasa preĝejo de karmelanoj okazis Sankta Meso en Esperanto. Merkrede la partoprenantoj povis ekskursi tra Kaunas kaj al muzeo de popola vivmaniero (skanseno) en Rumšiškės, kiun ili atingis per ŝipo. Okazis ankaŭ ekskurso tra la loka parko, kiu okupas 210 hektarojn, kaj en ĝi kreskas ĉ. 350 specioj da arboj.

Vespere okazadis artaj prezentiĝoj: kantis konata litova kantisto Valentinas Čepkus, Esperanta koruso el Panevėžys gvidata de Monika Vasiliauskienė. Komponisto Mieczyslaw Litwinski kaj aktorino Gabija Vileniškienė prezentis sintezan vesperon de muziko kaj poezio. Kaunasaj E-kluboj montris spektakleton “Kreo de homo”.

Rezolucio
akceptita la 15an de julio 1995

La 8–16an de julio en Girionys (Litovio) okazis 31-aj Baltaj Esperanto-Tagoj, en kiuj partoprenis 203 esperantistoj el 16 landoj. Estis pridiskutitaj lingvaj problemoj en Baltaj landoj rilate integriĝon en Eŭropan Komunumon. Ĉar, post disfalo de Sovetunio, la rusa ne povas plu plenumi rolon de komuna lingvo, akre staras problemo de lingva komunikado inter Baltaj popoloj: litova, latva kaj estona. Lingva problemo estas aktuala ankaŭ en la tuta Eŭropo. Tial BET-31 akceptas jenan rezolucion:

1. Lingva komunikado inter Baltaj popoloj povas baziĝi nur sur neŭtrala fundamento, tial ni proponas la internacian lingvon Esperanto.

2. Por kunordigi la agadon de Esperanto-Asocioj de Litovio, Latvio kaj Estonio necesas organizi regulajn renkontiĝojn de gvidantoj de tiuj asocioj dum vicaj BET.

3. Organizi komune kunordigitan instruadon de Esperanto laŭ rekomendoj de rezolucioj de UNESCO. Por tio plioftigi interrilatojn inter diversgradaj lernejaj instruistoj en Baltaj landoj, interŝanĝi E-instruistojn, pli vaste uzi tradician informadon antaŭ BET-oj.

4. Kunigi intelektajn fortojn kaj materiajn-financajn rimedojn por komuna eldonado de la plej necesa Esperanta literaturo.

5. Starigi rilatojn kun E-Asocioj de aliaj landoj ĉirkaŭ Balta maro celante kunordigi Esperanto-agadon en la kadro de Eŭropa integriĝo. Pridiskuti tiujn problemojn dum la 80-a Universala Kongreso en Tampereo.

6. Ellabori je la nomo de Baltaj Esperanto-Asocioj komunan alvokon al diversaj ŝtataj organizoj de Litovio, Latvio, Estonio pri enkonduko de la internacia lingvo en diversgradajn lernejojn.

7. Konatigi kun ĉi tiu rezolucio oficialajn instancojn de Baltaj ŝtatoj.

Fonto: Litova Stelo, 1995, №5, p 1-2.

La supran materialon kompilis kaj redaktis Povilas Jegorovas kaj Aleksander Korĵenkov. Reagoj de partoprenintoj estas bonvenaj.

Pliaj informoj pri BET-52 kaj pri BEToj ĝenerale estas legeblaj en speciala rubriko de nia retejo.

Ĉe represo bonvolu indiki la fonton:
La Balta Ondo: http://sezonoj.ru/2016/03/bet-34/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Historio de Esperanto kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi