Beletra Almanako, №24

Beletra AlmanakoLa 24an Boaon enkondukas Jesper Lykke Jacobsen, invitanta lasi flanken malkredemon por ĝui literaturajn verkojn. Kaj la almanako proponas por tia ĝuo originalajn prozaĵojn de Spomenka Štimec, Amir Naor, Mikaelo Bronŝtejn, Sten Johansson kaj originalajn poemojn de Ricardo-Felipe Albert Reyna, Jesper Lykke Jacobsen, Nicolino Rossi.

Prozaĵoj tradukitaj dankiĝas al Jozefo E. Nagy (Filantropoj de János Székely) kaj Sen Rodin (Manoj disigitaj nur de vitroplato de Rita Granetti). Suso Moinhos tradukis el la rumana poemojn de Grigore Chiper kaj de Marcela Benea. Valentin Melnikov prezentas elekton de satiraj poemoj de Aleksej Konstantinoviĉ Tolstoj.

Teatro gastas en la 24a Beletra Almanako per unuaktaĵo Duonhora pluvego de Rikardo Cash kaj per miksita tragedio-komedio La lasta kunsido de Trevor Steele.

Komentario de Galina Juzefoviĉ pri la nobelpremiitino Svetlana Aleksijeviĉ aperas en la traduko de Grigorij Arosev. Al Esperanto rilatas kelkaj artikoloj. Javier Guerrero meditas pri niaj bibliotekoj kaj ties katalogoj, Spomenka Štimec rakontas pri renkontiĝo de nialingvaj verkistoj en Kroatio. Ŝercojn de preskoboldoj notas Márton Fejes, kaj Yohannes Manhitu pripensas skribadon en Esperanto. Anjo Amika estas intervjuata pri la muzika kariero, vivo kaj Esperanto.

La ampleksa recenza fako entenas dekduon da kontribuoj. Mao Zifu analizas la romanon Cent jaroj da soleco de Gabriel García Márquez, serĉante kiomgrade de Diego obeis la originalon. Li ankaŭ pritaksas la poemaron Testamento de Edwin de Kock. Du libroj ricevas prijuĝon de Jorge Camacho – antologio Brazila Esperanta Parnaso kaj teatraĵo La angla sen instruisto de Eugen Ionescu tradukita de Ionel Oneţ. Sub la lupeon de Gerrit Berveling trafas la KLEKSa reeldono de la romano Marta de Orzeszko en la traduko de Zamenhof, kiu konsternas lin pro preseraroj; la libro provokas lin rememori pri la amikeco kun Ludovikito, kiu zorgeme reeldonis ĉiujn zamenhofaĵojn. Konraste, pozitivajn sentojn Berveling esprimas pri alia libro recenzita de li – la romano Libazar’ kaj Tero aŭtorita de Julia Sigmond kaj Sen Rodin. Inter la ceteraj recenzoj, ni menciu tiun de Suso Moinhos, kiu plej multe kontribuis al ĉi tiu kajero. Li detale traktas Historion de la Esperanta literaturo, alvokante al “plibonigo de grava verko”.

La kovropaĝon kaj la rubrikojn ornamas fotoj de Antonio Valverde, bedaŭrinde, ne plenkoloraj. Ĝui ilin kaj pliajn oni povas en la retejo de la Madrida artisto.

Halina Gorecka

Ĉi tiu artikolo aperis en la marta kajero de La Ondo de Esperanto (2016).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2016, №3.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2016/03/ba-24

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Halina Gorecka kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi