25 jaroj da eldonado

Statistika revuo de Aleksander Korĵenkov

Foje mi menciis, ke oni nomas min manietulo pro tio, ke mi kalkulas librojn, kiujn mi neniam vidis. Ĉi tiun reputacion mi plu konfirmas, kaj prezentas la statistikon de la libroproduktado en Esperantujo, daŭrigante la projekton de Vilmos Benczik, kiun li komencis en Hungara Vivo.

Statistiko de unu vendejo

La bazo de la statistiko estas la rubriko Laste Aperis en la revuo Esperanto. Ĉi tiu rubriko registras ĉiujn librojn, kiujn la libroservo de UEA ekvendis en la aktuala jaro, sendepende de la eldonjaro. Tia statistiko ne estas ideala.

Unue, en Laste Aperis estas ankaŭ libroj, eldonitaj antaŭ kelkaj jaroj, sed nur en la koncerna jaro ekvenditaj de UEA. Tio povas doni misan bildon por la jaro. Nu, la resuma statistiko por pluraj jaroj glatigas la fluktuadon kaj vidigas la ĉefajn tendencojn en nia eldonado.

Due, kaj pli grave: UEA vendas ne ĉiujn Esperanto-librojn, kaj en Laste aperis kutime mankas, ekzemple, lerniloj eldonitaj por landaj bezonoj (ekzemple, lernolibroj por ĉinoj) kaj malmultekzempleraj libr(et)oj, kiujn la aŭtoroj disvendas kaj disdonas en siaj kluboj aŭ lokaj renkontiĝoj. Sed unu tia ekzemplo en 2015 estas aparte rimarkebla: ja la plej valora libro, aperinta pasintjare, Historio de la Esperanta literaturo de Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer, malgraŭ la bonega vendado en la Lilla kongresa libroservo, ne estis mendita de la libroservo de UEA, kies kutimaj klientoj devas nun aĉeti ĝin rekte ĉe la eldonejo LF-koop.

Ekster la statistiko estas la elektronikaj libroj (bitlibroj), ja nun pluraj aŭtoroj enretigas siajn verkojn kaj senpage ofertas ilin al la mondo sen zorgi pri papera eldono. Tio malmultigas la jarrikolton de libroj paperaj.

Sed ne estas pli granda statistika bazo ol Laste Aperis, ja la Viena muzeo lastatempe ricevas malpli da libroj ol la libroservo de UEA, kaj mi do daŭrigas mian statistikadon de la Roterdama librovendejo.

Pli grasa jaro ol la antaŭa

1991-
2010

2014
2015

1991–2015.
Sume aŭ averaĝe

Nombro de libroj en/pri Esperanto
4020
107
172
4802
Suma paĝonombro de ĉiuj libroj
527.892
14.024
25.629
635.808
Nombro de la eldonintoj
1038
61
97
1162
Averaĝa paĝonombro de unu libro
131,3
131
149
132
Averaĝa prezo de unu libro (eŭroj)
9,70
12,01
12,18
10,00
Lernolibroj, vortaroj k. s. pri Esperanto
603
14
24
699
Originala beletro
472
13
17
562
Traduka beletro
819
26
44
997
Planlingvistiko, esperantologio, lingvistiko
440
15
25
555
Esperanto: historio, kulturo,
movado k. s.
540
11
17
639
Politiko, historio, filozofio, socio
394
12
30
513
Scienco kaj tekniko
275
2
2
294
Religio
198
7
7
235
Aliaj temoj
279
7
6
308

Tre magra estis la 2014a jaro: ja ekde 1991 neniam surmerkatiĝis tiel malmultaj libroj – nur 107. Post la malfluso la 2015a jaro estis kutima – dum ĝi “lastaperis” 172 libroj kun sume 25 mil 629 paĝoj. Inter ili 30 broŝuroj malpli ol 49-paĝaj kaj 142 “veraj” libroj.

Ankaŭ la temaro kutimas: plej multas traduka beletro, kaj plej malmultas libroj teknikaj kaj sciencaj. La granda tabelo montras, ke dum la kvin lastaj jaroj la nombro da prilingvaj libroj (115) tiel superis la nombron da originalaj beletraĵoj (90), ke la resumaj nombroj por la 25 jaroj preskaŭ egaliĝis.

Pli ol 1100 eldonintoj. Ĉu (tro) multe?

La 172 librojn pretigis 97 eldonintoj, 26 el ili faris tion unuafoje. Post la pasintjara dua loko, al la supro de la jartabelo revenis MAS de Vilhelmo Lutermano el la franca vilaĝo Embres-et-Caltelmaure, kiu dum kvin sinsekvaj jaroj 2009-2013 eldonis plej multe. La pasintjara “ĉampiono” Edition Iltis de Irmi kaj Reinhard Haupenthal dividis la duan lokon kun la Novjorka Mondial, en kies libraro enestas ankaŭ Beletra Almanako, ebliginta atingi la supran lokon en la paĝonombra listo.

2015. Libroj xxx 2015. Paĝoj
MAS (FR) 13 Mondial 2037
Iltis (DE) 9 MAS 1948
Mondial (US) 9 Ĉina Fremdl. Eld. (CN) 1563
JELK (JP) 7 Horizonto 1003
La Blanchetiére (FR) 6 Eŭska EA (ES) 832
Horizonto (JP) 5 Erroteta (ES) 811
IEF (IT) 5 Iltis 799
Dokumenta E-Centro (HR) 4 Opera (FR) 742
SAT (FR) 4 BEL (BR) 716
UEA (NL) 4 JELK 696

En la resumaj tabeloj por 25 jaroj restas la samaj eldonejoj, kvankam okazis evoluo ene de la dekoj – Iltis, MAS kaj Mondial grimpis je du-tri ŝtupoj supren. UEA kaj FEL plu retenas siajn lokojn respektive en la libra kaj paĝa listoj, kvankam ne estas malprobable, ke Mondial post kelkaj jaroj plejsupros en la kategorio “paĝoj”.

1991-2015. Libroj xxx 1991-2015. Paĝoj
UEA 158 FEL 22461
Libro-Mondo (PL) 134 UEA 19041
FEL 124 Mondial 18864
Iltis 113 Libro-Mondo 17583
MAS 112 Fonto 17408
Impeto (RU) 109 Impeto 17222
Fonto 105 MAS 16317
Mondial 90 KAVA-PECH 15183
KAVA-PECH (CZ) 88 Sezonoj 13898
Sezonoj (RU) 86 Arhivaro E.Privat (CH) 12553

Sume, dum 1991–2015 “lastaperis” 4802 libroj, produktitaj de 1162 eldonintoj. Tamen pli ol 800 el ili dum ĉi tiu periodo eldonis nur unu Esperanto-libron, kaj la statistiko montras, ke nur 33 eldonejoj eldonis ne malpli ol 25 librojn dum 25 jaroj, do averaĝe almenaŭ unu libron jare; kaj nur sep eldonejoj kontribuis pli ol 100 librojn, do almenaŭ unu libron ĉiusezone.

Plej alte rangas UEA kun 158 libroj. Sed tio estas nur ses libroj jare – la plej aktiva nuna Esperanto-eldonejo estas multe malpli aktiva ol Hachette, kiu eldonis ĉ. 350 librojn dum 1901–1914 – averaĝe 25 librojn jare. (Mi miregas, ke nia eta eldonejo Sezonoj ankoraŭ restas en la plejdeko, dum ni donas prioritatan atenton al La Ondo kaj ekde 2006 eldonas tre malmulte, eĉ ne ĉiujare.)

Francio super ĉio!

La naŭan sinsekvan jaron Francio restas plej supre en la landolisto. En 2015 (re)aktiviĝis eldonistoj japanaj, kaj pro tio Germanio estas ne en sia kutima dua loko, sed en la tria.

2015. Libroj xxx 2015. Paĝoj
Francio 31 Francio 4379
Japanio 17 Usono 2419
Germanio 14 Japanio 1963
Brazilo 11 Brazilo 1883
Usono 11 Ĉinio 1808
Kroatio 9 Kroatio 1373
Italio 8 Germanio 1346
Hispanio 7 Hispanio 1321
Nederlando 7 Italio 961
Pollando, Slovakio 7 Hungario 920

La resumaj tabeloj apenaŭ ŝanĝiĝas. Plu plej altas Francio kaj Germanio, kiuj, estas ankaŭ la du landoj kun plej multaj individuaj membroj de UEA.

1991-2015. Libroj xxx 1991-2015. Paĝoj
Francio 580 Francio 63686
Germanio 451 Germanio 52717
Pollando 341 Japanio 45022
Nederlando 318 Ruslando 42535
Ruslando 286 Pollando 38984
Japanio 258 Brazilo 38436
Brazilo 255 Nederlando 35903
Usono 234 Usono 30420
Italio 185 Italio 26956
Belgio 161 Belgio 26874

Pli ol unu libro ĉiusezone (almenaŭ 100 dum 25 jaroj) aperis ankaŭ en Hungario (138), Ĉeĥio (133), Svislando (130), Ĉinio (104), Svedio (104), Auŝtrio (103), Slovakio (101) kaj Litovio (100). Entute dum la lasta kvaronjarcento Esperanto-libroj aperis en 75 landoj.

Kiom el la angla? Neniom

Pasintjare inter la Esperanto-libroj estis 63 tradukoj el 23 lingvoj. La lingvolisto prezentas sensacion – dum la jaro aperis tute neniu traduko el la angla! Nu, tia estas Esperantujo.

2015 xxx 1991-2015
Germana 9 Germana 208
Franca 8 Franca 189
Japana 6 Angla 154
Itala 5 Rusa 96
Portugala 4 Pola 64
Ĉeĥa 3 Portugala 64
Eŭska 3 Japana 60
Hispana 3 Ĉina 57
Ĉina 2 Itala 57

En 2015 aperis naŭ tradukoj el Esperanto, kaj dum la lastaj 25 jaroj da tiaj tradukoj estis 145. Tamen nur tre malofte temas pri la kremo de nia beletro, plejparte temas pri nacilingvaj adaptaĵoj de lernolibroj; ekzemple, la rektmetoda lernolibro de Stano Marček jam aperis en pli ol tridek naciaj tradukoj…

Fine de l’ raporto

La plej ampleksa libro en 2015 estas la 1553-paĝa Granda vortaro Esperanto-ĉina de Wang Chongtang; sekvas ambaŭdirektaj vortaroj hispana (956 p.) kaj eŭska (719 p.), kiun ja devancus la enciklopedio de Minnaja-Silfer, se UEA decidus ĝin mendi kaj vendi.

Inter la aŭtoroj ĉampionas André Cherpillod, eldoninta ses siajn proprajn libr(et)ojn; sekvas la sineldonemaj Hori Yasuo kaj Reinhard Haupenthal. Inter la tradukantoj “venkis” Vilhelmo Lutermano kun sep tradukoj eldonitaj de li mem.

La supra revuo koncernas la librokvanton. Pri la kvalito parolu fakuloj. Ĉu UEA aŭ ESF povas dungi personon, kiu verkus eseon “La Esperanta literaturo en la pasinta jaro”?

Ĉi tiu artikolo aperis en la februara kajero de La Ondo de Esperanto (2016).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2016, №2.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2016/02/knigi2015

3 komentoj pri “25 jaroj da eldonado”


  1. Michael Lennartz

    Bedaŭrinde senvalora kaj neniondira artikolo. Mi tre bedaŭras, ke mi devas skribi tion, sed estas vero.

    Malgranda plendo: Ĉia indiko pri kvalito mankas. Ĉiu esperantisto povas surmerkatigi kelkajn presitajn paĝojn, kaj jam ili aperas en via listo. Ĝuste “paĝoj” nenion diras,ĉar tiun nombron influas la grandeco de la folioj, de la presliteroj ktp.

    Granda plendo: Kiel esperantistoj kutime, vi tute ignoras elektronikajn librojn. La pres-eldonejoj ĉirkaŭdancas sin mem. Sed jes, tie vi ne havas komputeblajn paĝojn. Ili ne konvenas al viaj listoj kun nombroj, nombroj, nombroj … Eĉ landoj kaj eldonejoj ne estas klare difineblaj.

    Ho ho ho, vi eble devus aldoni plian tabelon … Kaj vi devus lerni aferojn, kiuj ne apartenas al via mondobildo …

  2. Ulrich Becker

    Gratulegon al La Ondo kaj al AlKo pro la multjara daŭrigo de la tradicio de Hungara Vivo publikigi ĉiujaran raporton pri la kvanto da eldonitaj libroj!

    Al Michael Lennartz, komentinto:

    1. Multaj landoj publikigas statistikojn pri la kvanto da eldonitaj libroj. Por Esperantio, tio gravas eĉ pli. Pri la kvalito de la publikaĵoj ne skribas la statistikoj, sed recenzantoj en revuoj kiel Esperanto, Beletra Almanako, La Ondo k.a.

    2. Kaj jes: Trovi solvon estonte inkludi bitlibrojn (elektronikajn librojn) estus tre bone. Bedaŭrinde, UEA ne raportas pri ili (kaj la artikoloj de La Ondo ja baziĝas nur sur statistiko de UEA, nome la rubriko Laste Aperis, en la revuo Esperanto). Necesus do propra esplorado flanke de La Ondo, ĉe la ĉefaj eldonejoj. Tamen, en la hodiaŭa mondo, en kiu ĉiu unuopulo povas mem-aperigi bitlibron, tiu esplorado estas apenaŭ realigebla.

  3. Valdas Banaitis

    VE, kial nia popolo tute ignoras voĉlibrojn kaj restas surda al la belsoneco de la lingvo? Lingvo ne perceptata orele estas malviva, muta, kaj oni ne audas ĝin.
    Stano Marchek antaŭ 8 jaroj eldonis kelkdek KD kun la tekstoj de Grabovski, Kabe, Zanenhof, Schwarz, sed li mem sciis pri ekzisto de okhora Kaptita Universo de Harry Harrison, kiun tradukis kaj en 2004 voĉigis Andreo Grigorjevskij. La organizantoj de TEĴA, ja heroldoj de progreso, malpermesis al li aŭdigi tiujn tekstojn dum kongresopaŭzoj…. Eble tiuj pioniroj estis ne tre lertsj legistoj, sed kial esperantistoj ne scias eblecon tutan tagon aaŭskulti sian lingvon kaj literaturon ne perdante tempon por legado, ekzeple per la voĉo de majstra legisto Leopoldo Knoedt, kiu tradukis La Korvon kaj la Baladon de Prizono. aŭ la voĉn de William Auld, kiu mem laŭtlegis sian trihoran verkon en 1998? Tomba silento regas en Esoerantujo, dum la paĝoj de aperintaj libroj restas apenaŭ foliumataj…

Vi devas registriĝi por komenti.