Februaro 2016: Jubileoj, memordatoj, festoj

Februaro
Firsov1. Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Anatolij Firsov (1941-2000), elstara sovetunia hokeisto, trifoja olimpika ĉampiono (1964, 1968, 1972), okfoja mondĉampiono (1964-71, 62 ludoj, 64 goloj).

2. Antaŭ 175 jaroj naskiĝis François-Alphonse Forel (1841-1912), svisa sciencisto, la fondinto de limnologio.

Antaŭ 100 jaroj naskiĝis Ngô Xuân Diêu (1916-85), vjetnama poeto kaj novelisto.

3. Antaŭ 50 jaroj (1966) la sovetunia spacŝipo “Luno 9” unuafoje en la historio surluniĝis kaj sendis fotojn de la Luno al la Tero.
Fragmento de foto de Luno-9
4. Antaŭ 50 jaroj (1966) 133 personoj mortis pro kraŝo de Boeing 727-81 ĉe Tokio; tiutempe ĝi estis la plej multviktima avia katastrofo.

7. Antaŭ 50 jaroj naskiĝis Kristin Otto (1966-), orientgermania naĝistino, sepfoja mondĉampiono, la sola virino kiu gajnis ses orajn medalojn en unu olimpiko (Seulo, 1988).

Stoiĉkov8. Antaŭ 50 jaroj naskiĝis Hristo Stoiĉkov (1966-), la plej fama bulgara futbalisto, laŭreato de la “Ora Pilko” (1994).

9. Antaŭ 575 jaroj naskiĝis Aliŝer Navoi (1441-1501), centrazia tjurka filozofo, politikisto kaj poeto en la ĉagataja kaj farsia.

Kovalevskaja10. Antaŭ 125 jaroj mortis Sofja Kovalevskaja (Korvin-Krukovskaja, 1850-91), ruslanda matematikistino, la unua profesorino en Ruslando.

11. Antaŭ 1375 jaroj mortis Heraklio I (575-641), imperiestro de (Orient)Romia Imperio (610-641).

12. Antaŭ 475 jaroj (1541) hispana konkeristo Pedro de Valdivia fondis la urbon Santiago de Ĉilio.

13. Antaŭ 775 jaroj (1241) ĉe Tursko Wielkie la mongola trupo de Bajdar venkis la armeon de vojevodo Włodzimierz.

Antaŭ 250 jaroj naskiĝis Thomas Malthus (1766-1834), angla pastro, demografo kaj ekonomikisto, laŭ kies teorio, la kresko de la loĝantaro malsatigos la homaron.

14. Antaŭ 100 jaroj naskiĝis Masaki Kobayashi (1916-96), japana filmreĝisoro kaj scenaristo, konata pro siaj dramaj filmoj pri milito kaj sociaj problemoj.

Kim Ĝong-il16. Antaŭ 100 jaroj la ruslanda kaŭkaza armeo de gen. Judeniĉ venkis la 3an otomanan armeon kaj prenis la urbon Erzerum.

Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Kim Ĝong-il (1941-2011), filo de Kim Il-sung, gvidanto (en pluraj postenoj samtempe) de Korea Popoldemokratia Respubliko ekde 1994 ĝis 2011.

18. Antaŭ 500 jaroj naskiĝis Maria I Tudoro (1516-58), reĝino de Anglio (1553-58), ricevinta la kromnomon “Sanga Maria” pro amasa ekzekutado de protestantoj.

20. Antaŭ 50 jaroj naskiĝis Cynthia “Cindy” Ann Crawford (1966-), usona modelo kaj aktorino.

Internacia Tago de la gepatra lingvo.21. Internacia Tago de la gepatra lingvo.

Antaŭ 100 jaroj (1916) komenciĝis la dekmonata batalo ĉe Verdun.

Antaŭ 25 jaroj mortis Nutan Samarth Bahl (1936-91), unu el la plej famaj hindaj aktorinoj.

23. Tago de Defendanto de la Patrujo en Ruslando, Belarusio kaj kelkaj ekssovetiaj landoj.

Antaŭ 250 jaroj mortis Stanislao I Leszczyński (1677-1766), dufoja reĝo de Pollando kaj Litovio (1704-09, 1733-34), duko de Loreno (1738-66).

DeŝkinAntaŭ 125 jaroj naskiĝis Georgij Deŝkin (1891-1976), rusa esperantista poeto.

25. Antaŭ 175 jaroj naskiĝis Pierre-Auguste Renoir (1841-1919), franca impresionisma skulptisto kaj pentristo.

Antaŭ 150 jaroj naskiĝis Benedetto Croce (1866-1952), itala filozofo, historiisto kaj politikisto, prezidanto de PEN Internacia (1949-52).

Antaŭ 150 jaroj naskiĝis Achille “Aĥilo” Tellini (1866-1938), itala sciencisto kaj esperantisto, aŭtoro de la plena Esperanto-itala vortaro (1931).

Vinayak Damodar Savarkar26. Antaŭ 600 jaroj naskiĝis Kristoforo la Bavara (1416-48), reĝo de Danlando (1440-48), Svedio (1441-48) kaj Norvegio (1442-48) kadre de la Kalmara Unio.

Antaŭ 50 jaroj mortis Vinayak Damodar Savarkar (1883-1966), hinda verkisto kaj politikisto, kreinto de la naciisma ideologio Hindutva.

28. Antaŭ 25 jaroj (1991) per venko de la Usona koalicio kontraŭ Irako finiĝis la Golfa Milito.

Antaŭ 150 jaroj naskiĝis Vjaĉelav Ivanov (1866-1949), rusa simbolisma poeto, tradukisto, dramaturgo kaj filozofo.

Ĉi tiu artikolo aperis en la februara kajero de La Ondo de Esperanto (2016).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2016, №2.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2016/01/februaro-2

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Historio, Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi