Konatiĝu: Stano Marček

Stano Marček
Stano Marček gvidas Esperanto-kurson en Internacia Esperanto-Semajno en Coma Ruga (Hispanio, 2010).

Ni daŭrigas prezenti personojn, kiuj kontribuos al la programo de la 52aj Baltiaj Esperanto Tagoj (BET-52), kiuj okazos la 2-10an de julio 2016 en Birštonas (Litovio). La konata slovaka esperantisto Stano Marček en BET-52 gvidos kurson de Esperanto. Hodiaŭ li mem prezentas sin.

Mia nomo estas Stano (oficiale Stanislav) Marček. Feliĉe edziĝinta, 63-jara patro de du infanoj Linda kaj Viktor, avo de du karaj genepoj Amelia kaj Marko. Slovako, naskiĝinta kaj daŭre loĝanta en la urbo Martin en Slovakio, kie okazis plurfoje la fama Somera Esperanto-Studado (SES).

Esperanton mi eklernis kiel 12-jara lernanto, en baza lernejo, kaj sekve partoprenis en kelkaj someraj kursoj de Esperanto en Lanĉov (Ĉeĥio), kie mi akiris ankaŭ “diplomon de instruisto”. Vere diplomita instruisto de Esperanto, kun seriozaj ekzamenoj kaj la aprobo gvidi kursojn de Esperanto (asociaj ekzamenoj de la landa Esperanto-asocio, ĉe Tvarožek kaj Šaturová) mi fariĝis en la jaro 1977.

Stano Marček

Stano kiel Esperanto-kursgvidanto en Domo de Pioniroj en Martin, 1975

Mi gvidis diversgradajn Esperanto-kursojn, ekzemple en SET-Lanĉov kaj InPaSem (Ĉeĥio), SELKO, SES (Slovakio), Someraj E-kursoj en Finnlando (Universitato Jyväskylä), Pollando (Toruń), Germanio (Potsdam), Francio (TAKE/IKEF, monata preleg- kaj instru-turneo en 2014), Svislando (KCE, La Chaux-de-Fonds), Hispanio (Internacia Semajno), Nov-Zelando (Oceania Kongreso), Litovio (BET), JEL Bartošovice (Ĉeĥio). En 1982 mi organizis kaj direktoris Internacian Junularan Kursejon en Bardejov, Slovakio (4-gradaj kursoj, 80 partoprenantoj).

Stano Marček

Stano Marček, la 17-jara rokmuzikisto (la dua de dekstre), 1970.

En la jaroj 1967–1972 mi gitarludis en pluraj muzikaj grupoj (Lucifero, Trifolio…) kaj en la 1980-aj kaj 1990-aj jaroj mi laboris kiel manaĝero de la plej populara ĉeĥoslovakia roka muzika grupo Teamo. Krom pli ol mil grandaj koncertoj, ofta prezentado en televido kaj radio en la tiama Ĉeĥoslovakio, mi prizorgis eldonon de ĝia unua albumo ankaŭ en Esperantlingva versio, kaj preparis Esperantan turneon, dum kiu la grupo koncertis en la 74a UK en Brajtono, la 45a IJK en Kerkrade kaj la 62a SAT-Kongreso en Illertisen.

Stano Marček

Muzika grupo “Trifolio” en la tradicia renkontiĝo de esperantistoj en 1975 sur la monto Ĉantorio (Stano maldekstre).

Mi verkis la lernolibron Esperanto per Rekta Metodo, kiu estas eldonita en 36 lingvoj (en preparo estas plia deko). La lernolibron akompanas riĉa metodika materialo: 500 kartonaj Instruaj bildoj por rektmetoda instruado, ankaŭ elektronike sur KD, KD-oj kun la diverslingvaj lernolibroj en pdf kaj modela elparolo en mp3, DVD “Aŭda-Vida Konversacia Kurso de Esperanto por Progresintoj”.

Al la slovaka mi tradukis kaj eldonis la libron La Zamenhof-strato de Roman Dobrzyński, redaktis kaj eldonis la libron Bona Espero, idealo kaj realo de la sama aŭtoro. Mi voĉlegas kaj eldonas ankaŭ sonlibrojn en Esperanto: Fabeloj de Andersen kaj Fabeloj de la fratoj Grimm, La Verda Podio kaj Verdkata Testamento de Raymond Schwartz k. a., registris kaj eldonis la diskon Kantoj por kursoj. Pliaj informoj troveblas ĉe http://www.ipernity.com/blog/stano.marcek/4178610?t=88657&c=1&s=edit

Mi membras en ILEI, Edukado.net, Lingvolanĉilo, UEA, TEĴA, estas rajtigita ekzamenanto de ILEI/UEA/IEI, membro de Akademio de Esperanto.

Por batali kontraŭ Alzheimer-malsano (mia kaj via 🙂 mi verkis tri instru-amuzajn librojn Krucenigmoj kaj humuro, Instrua amuzo kaj 107 Krucenigmoj en Esperanto. Per krucenigmoj mi dum jaroj kontribuis al Monato, Hungara Vivo, Norvega Esperantisto, Heroldo de Esperanto, Esperanto, Juna Amiko, Esperanto aktuell kaj aliaj gazetoj. Junaĝe mi fondis kaj aligis al TEJO la slovakian landan junularan sekcion JES (Junaj Esperantistoj en Slovakio). Mi redaktis la gazetojn Esperantisto Slovaka (1985–1995), Esperantista Vegetarano (1982–1997), Heroldo de Esperanto (2000–2001), Esperanto (2002–2012), nuntempe la revuojn Esperantisto Slovaka, Juna Amiko kaj Esperanto aktuell.

Pro mia agado mi estis plurfoje premiita per diversaj premioj. Pro “instruado de Esperanto kaj informado pri Slovakio en esperantista medio“ mi estis en 2008 deklarita Esperantisto de la jaro en Slovakio. En 2010 mi estis enlistigita en Panteono de Edukado.net.

Stano Marček

Transdono de la premio Cigno en la 100a UK (Lillo, 2015).

En 2014 UEA aljuĝis al mi la Premion Deguĉi, kiu estas konata ankaŭ kiel “Esperantista pacpremio” pro “longtempa agado kiel instruisto de Esperanto en multaj landoj kaj pro la ĵurnalisma agado kiel redaktoro de multaj Esperanto-gazetoj”. Solena transdono de la premio Deguĉi, pro mia ne-ĉeesto, okazis ne en la 99a Universala Kongreso, sed en KAEST 2014. En la 100a UK en Lillo mi, kiel la prezidanto de Slovakia Esperanta Federacio, transprenis la premion Cigno 2014, pro la impresa enlanda informa agado de la asocio en 2014.

Stano Marček

Pliaj informoj pri BET-52 kaj pri BEToj ĝenerale estas legeblaj en speciala rubriko de nia retejo.

Ĉe represo bonvolu indiki la fonton:
La Balta Ondo: http://sezonoj.ru/2016/02/bet-30/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

5 Responses to Konatiĝu: Stano Marček

  1. Dieter Rooke diras:

    Kara Valdas,

    Zamenhof menciis kurson de Esperanto . ghi estas nomata “Fundamento”

    Lia unua kunparolanto estis Esperantisto kun nomo Grabovski. La sola sukcesa metodo

    tial estas la parolo inter ni . En la unua UK okazis tia miraklo: Esperantistoj interkomprenighadis !

    Estas konata fakto, ke nur 1% de komencintoj ekmovadas. Se sukcesus atingi tian nombro la duolingvo kurso — ni povus gratuli nin!

  2. Valdas Banaitis diras:

    Ankaŭ la Zagreb-metoda lernnolibro aperis en 36 lingvoj, sed ĝia aŭtoro en sia trioble jubilea konfeso “Mia saĝo post 50 jarij de instruado de Esperaanto” honeste konstatis, ke Espernton ellernas nur 1% de komencintoj, preskaŭ 20% restas eternaj komecantoj kaj kvarobla plimulto restas porĉiamaj malamikoj. Centoj, miloj, milionoj da semoj perdiĝas -ĉu pro instruado? Kial Zamenhof mem neniam menciis kursojn, lecionojn nek instruadon DE Esoeranto per ajna metodo? Chu Via metodo estas alia ol tiu de Zlatko, kaj multe pli nombre kaj kvalite kreskigas la vicojn de esperantistoj?

  3. Valdas Banaitis diras:

    Mi respektas Stanonpro la klasikaj tekstoj, kiujn li voĉigis, sed mi miras, kial aliaj pli belvoĉaj samideanoj timas sekvi lian ekzemplon, kaj eĉ lla libroservij ne kaj kongresoj ne auŭdigas esperantan titeraturon.

  4. Dieter Rooke diras:

    Stano Marchek meritas statuon sur la esperanto monto parnaso.

    Mi riverencos antau li!

  5. Raita Pyhälä diras:

    Estis gxojige, utile kaj instrue legi la priskribon de la respektonvekaj atingoj de Stano Marcxek. Dankon kaj bonan dauxrigon al li persone kaj al la Sezonoj.
    Saliko

Respondi