La plej granda BET kun pli ol 600 partoprenantoj (1989)

BET-26
BET-26 apud Kaŭno (musklaku la foton por pligrandigi ĝin).

Enkonduko de la ĉeforganizinto

La 26a BET, okazinta en aŭgusto 1989 en Noreikiškės apud Kaŭno, per kelkaj siaj trajtoj estis tre grava, tial ĝi bezonas apartan enkondukon. Unue, ĝi estis la lasta BET dum la sovetia periodo en Litovio. Due, ĝi estis la plej granda en la historio de BET-oj – ĝin partoprenis 608 esperantistoj. Trie, ĝi estis vere internacia, ĉar krom sovetianoj ĝin partoprenis esperantistoj el Bulgario, GDR, FRG, Ĉeĥoslovakio, Pollando, Hungario kaj Belgio. Post la disfalo de Sovetunio la partoprenantaro de BET-oj draste falis pro aperintaj limoj, bezonataj vizoj, signifa altiĝo de prezoj k. s. Nur post kelkaj jaroj la kvanto de esperantistoj dum BET-oj rekreskis.

La jaro 1989 estis tre maltrankvila jaro plena da multaj gravegaj kaj skuaj historiaj politikaj eventoj en tiutempaj baltiaj respublikoj de Sovetunio. Proksimiĝis sendependiĝo de Litovio. Ĉiutage kreskis kaj forte evoluis naciliberiga movado en Litovio. Proksimiĝis disfalo de Sovetunio. Tia situacio, kompreneble, ne povis ne tuŝi esperantistojn. Fine de 1988 en la 24a restariga kongreso de Litova Esperanto-Asocio estis likvidita Litovia filio de ASE (Asocio de sovetiaj esperantistoj) kaj estis restarigita la memstara Litova Esperanto-Asocio funkciinta inter 1919 kaj 1940. Tiamanere Litova Esperanto-Asocio rompis la subiĝajn rilatojn kun ASE kaj komencis kunlaborajn rilatojn kun ASE kiel kun egalrajta asocio de najbara lando. En la 74a Universala Kongreso de Esperanto en Brighton (Britio) somere de 1989 la komitato de UEA kuraĝe akceptis kiel aliĝintajn landajn asociojn Litovan Esperanto-Asocion kaj Latvian Esperanto-Asocion, kvankam tiutempe Litovio kaj Latvio ankoraŭ ne estis sendependaj landoj.

Eventuale pro tio pri la 26a BET, malgraŭ ĝia elstareco, ni ne trovis multajn publikaĵojn en la tiutempa gazetaro. Ni trovis nur unu mallongan artikoleton en loka litova gazeto kaj iom pli longan artikolon en latva porjunulara gazeto. Horizonto de Soveta Litovio ne plu aperadis, ankaŭ Litovio hodiaŭ, kiu estis sovetieca propagandilo, ĉesis ekzisti. Litova stelo ankoraŭ ne estis restarigita. Pro la streĉitaj rilatoj inter ASE kaj Litova Esperanto-Asocio jam ne eblis kaj ne estis deziro uzi la tribunon de „Informa bulteno de ASE“. Sendube, devis aperi eble eĉ multaj publikaĵoj pri BET-26 en loka gazetaro de tiutempa vastega Sovetunio, sed nun trovi ilin estas tre malfacila kaj temporaba afero.

Povilas Jegorovas

Esperantistoj en Noreikiškės

Ĉirkaŭ 600 esperantistoj el 11 sovetuniaj respublikoj kaj ankaŭ el GDR, Ĉeĥoslovakio, Hungario, Pollando, Bulgario, Belgio, FRG renkontiĝis en la 26a Baltia tendaro. En diversaj sekcioj kaj seminarioj estis traktitaj aktualaj demandoj de la movado, oni parolis pri medicinaj kaj ideologiaj, sciencaj kaj teknikaj, sociaj demandoj. Ankaŭ estis enhavoriĉa kultura programo. Koncertis koruso de bulgaraj esperantistoj, spektaklon en Esperanto ludis pupteatro de Panevėžys. Dum la tendaro estis eldonata bulteno, en kiu kune kun esperantistaj problemoj estis prezentita la socia vivo de nia respubliko.

T. Ž.

Fonto: Tėviškės žinios (Distrikta gazeto de Kaunas), 29 aŭg 1989, №104.

Tradukis el la litova lingvo Povilas Jegorovas

Esperantista forumo en Kaŭnas

Ekde la 11a ĝis la 20a de aŭgusto en Kaŭno okazis BET-26 (Baltia Esperanto-Tendaro). La unuan fojon ĝin partoprenis 60 eksterlandaj esperantistoj el sep landoj. La partoprenantoj venis el 131 urboj de USSR kaj el 28 eksterlandaj urboj.

De la tribuno sonis opinio, ke tiajn forumojn oni ne plu konsideru tendaroj, sed kongresoj. Do – ne BET, sed BEK? Por la vasta komunumo de esperantistoj pordojn gastame malfermis Litovia Agrikultura Akademio, kiu disponigis al la organizantoj de la aranĝo studentajn komunloĝejojn, manĝejojn, bufedojn, salonojn, ankaŭ teknikon por demonstrado, aŭdioaparataron kaj eĉ busojn por veturigi partoprenantojn al manĝejoj kaj ekskursoj. Ambicie! Nun ni devas pensi, kiel tian aranĝon realigi ĉe ni. Antaŭ du jaroj ni sukcese aranĝis ĝin surbaze de la teknikumo en Saulaine kun 406 partoprenantoj. Sekvontjare denove estos nia vico… Ĉu al simila ago pretas nia LAA aŭ alia altlernejo? Eble teknikumo, novkonstruita mezlernejo kaj Baltia eksperimenta stacio de maŝinoj en Priekuļi? Sed eble ankoraŭ iu alia en alia loko? Karaj mastroj, vian komplezemon volonte akceptus Latvia Esperanto-Asocio! Ĝi fondiĝis surbaze de la Latvia Filio de la Asocio de Sovetiaj Esperantistoj kaj fine de la pasinta jaro iĝis sendependa unuo. Ankaŭ la Esperanto-asocioj de Litovio kaj Estonio fine de la pasinta jaro deklaris sian suverenecon. Tial kun daŭraj aplaŭdoj estis akceptita informo de P. Jegorovas – delegito de la Universala Kongreso de Esperanto – ke la Litovia kaj Latvia asocioj estas akceptitaj kiel membroj de la Universala Esperanto Asocio.

Dum ĉiuj tagoj de la tendaro okazis intensa laboro en sekcioj. En la grupo de komencantoj grandan amon kaj respekton akiris la Pollanda esperantistino Ewa Bondar, kiu montris elstaran talenton, instruante laŭ tiel nomata Cseh-metodo. Sukcese laboris grupoj de paroliga perfektigo, sekcio de tradukantoj kaj Somera Universitato. Lecionojn prezentis altnivelaj instruistoj, profesoroj kaj kandidatoj de sciencoj. La unuan fojon por la plejmulto de la partoprenantoj estis ebleco partopreni Diservon en Esperanto. Elĉerpajn respondojn al ĉiuj demandoj dum speciale organizita renkontiĝo donis E. Klumbys – reprezentanto de la estraro de “Sajūdis”, deputito de la Supera Soveto de USSR.

La lingvo Esperanto estas kaj restas fenomeno. Esperantistoj ĝin lernas ĉeeste kaj koresponde. Unufoje semajne ili kolektiĝas en siaj kluboj. Ĉiumonate okazas iu granda aranĝo, internaciaj korespondadoj kaj turismaj interŝanĝoj. Nun eblas aboni periodaĵojn kaj dum lastaj tri jaroj akiri literaturon en Esperanto. Tio ligas kaj tenas kune la entuziasmulojn. Ĉi-aŭtune rekomenciĝos ĉeestaj kaj korespondaj kursoj. Se vi ekinteresiĝas – sekvu reklamon!

Jāzeps Šlars

Tradukis el la latva Margarita Želve

Fonto: Padomju Jaunatne, 12 sep 1989.

Fotoj

Povilas Jegorovas

Povilas Jegorovas – la ĉeforganizinto de la plej amasa BET.

BET-26

De maldekstre Petras Čeliauskas (Švėkšna, Litovio), Rima Skudžinskienė (Raseiniai, Litovio), Dmitrij Cibulevskij (Harkovo, Ukrainio), Jerzy Uśpieński (Varsovio).

BET-26

Esperanto-kurso en Noreikiškės.

BET-26

Parolas Michael Cwik el Bruselo.

BET-26

Esperanto-koruso el Bulgario.

BET-26

Koncertas latvaj esperantistoj.

BET-26

Kantas partoprenantoj de la unua BET (1959), de maldekstre: Laanest Lembe (Estonio), Zenonas Sabalys (Litovio), Biruta Rozenfelde (Latvio).

La fotoj estas prenitaj el la fotokolekto de la latva esperantisto Aleksandrs Strautmanis (1912-1995). La kolekto estas gardata en la Esperanto-domo en Kaŭno. La fotojn elektis kaj komentis Povilas Jegorovas.

La supran materialon kompilis kaj redaktis Povilas Jegorovas kaj Aleksander Korĵenkov. Reagoj de partoprenintoj estas bonvenaj.

Pliaj informoj pri BET-52 kaj pri BEToj ĝenerale estas legeblaj en speciala rubriko de nia retejo.

Ĉe represo bonvolu indiki la fonton:
La Balta Ondo: http://sezonoj.ru/2016/02/bet-29/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Historio de Esperanto kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

1 respondo al La plej granda BET kun pli ol 600 partoprenantoj (1989)1

  1. Boris Kolker diras:

    Mi partoprenis tiun elstaran BET-on kaj gvidis paroligan kurson per materialoj, kiuj poste ighis parto de mia libro “Vojagho en Esperanto-lando” (Moskvo, eldonejo Progress, 1992).

Respondi